tita versio numero: 007006

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: neniu

prioritato: 2

LITOVIO

Krimo organ-izata

Dum preskaŭ unu jaro funkcias en Litovio krimula grupo kunlaboranta kun nelegalaj klinikoj en Italio, al kiuj ĝi liveras homajn organojn. La krimuloj serĉas siajn viktimojn inter junaj, ofte provincaj senlaboruloj aŭ solpatrinoj, kiuj konsentas vendi siajn organojn kontraŭ malpli altaj prezoj ol grandurbanoj. Promesataj estas ĝis 3 000 eŭroj postoperacie pageblaj: la sumo ofte estas reduktita.

La operacioj okazas en Romo aŭ Milano, en privataj klinikoj. Tamen, laŭ la litova polico, kuracistoj post forigo de la koncerna organo -- plej ofte reno aŭ ovario -- foje informas, ke la operacio malsukcesis: tiam la viktimo devas reiri hejmen sen mono. Plue, operacio en Italio ne signifas, ke organaĉetanto loĝas en tiu lando. Post kelkaj horoj organo povas aperi en Germanio.

Laŭ litova leĝo tiuj, kiuj vendas sian organojn, ne krimas. Homaj organoj ne estas objektoj de civilaj kontraktoj, sed organ-dononto kaj -ricevonto devas esti familianoj. Tamen en Italio organdonado estas nelegala. Tie oni povus procesi kontraŭ ne nur kuracistoj, sed ankaŭ litovaj organ-vendintoj.

Laimius STRAZNICKAS/pg

˙;