Redaktoro: Guido Van Damme / <guido@fel.esperanto.be>

Prioritato: <1>

Korektita versio

N-ro 007000

Atento por etaj kaj monda lingvoj

Kiel en Skotlando (MONATO, 2000/3, p. 23) ankaŭ en Francio etnaj lingvoj (i.a. la bretona, la flandra, la alzaca, la okcitana kaj la eŭska) estas pli ŝatataj de la instancoj ol antaŭe. La registaro fundamente ŝanĝis sian agmanieron rilate al tiu aro da etnaj lingvoj. Antaŭe ili estis konsiderataj kiel pli malvaloraj paroliloj: ili estis nomataj "dialektaĉo" kaj malpermesataj en la lernejoj. La registaro rifuzis konsideri ilin. Formiĝis diversaj asocioj por defendi tiujn regionajn lingvojn kiuj ligis sin tra la tuta lando.

Hodiaŭ la diversaj regionaj lingvoj estas pli-malpli instruataj en la koncernaj fakultatoj kaj universitatoj. Aperas pli kaj pli da lernolibroj, vortaroj kaj kulturaj publikaĵoj literaturaj kaj sciencaj. Paralele ŝanĝiĝis aliaj elementoj. La direktantaro de la instruado dum jaroj respondis al ni ke "la franca edukado estas ĉekape de la lingvo-instruado en Eŭropo ... disdonas la instruadon de tuta gamo da lingvoj ... kaj ne eblas aldoni plian lingvon."

Nun tiu ŝajn-argumento ne plu estas reliefigita. Oni asertas ke oni instruos fremdajn lingvoj jam en la baza lernejo, sed fakte temas nur pri la angla. Oni montras ke sen la angla ne eblas elturniĝi en la mondo kaj en la estonta profesio. Tiel la franca estas kunpremata de du frontoj: de supre ĝi estas barata de la angla, de malsupre de la regionaj lingvoj. Mi kunĝojas kun tiuj lastaj pri ilia liberigo, sed iom angoras pri ĝia estonta evoluo.

Kaj Esperanto? Ĝi ĉeas luktadon de gigantoj, sed ĝi estas nur nano. Tamen ĝi havas atutojn... sed kiu scios ilin potencigi? Oni komencas esperi pri mirakla evoluo: falis la berlina muro, kial ne forfalus la obstakloj al uzado de nia lingvo.

D-ro André ALBAULT, Francio

˙;