Numero: 006942 Korektita versio Libroj: kolker@stratos.net

Porke la kesto sciu pri digipetroj kaj sizopoj!

Por tuj retrankviligi la mensajn perturbojn de la fiaskinta leganto de la supra frazo, vere tiel æi, do rekte kune, øi nenie okazas en la recenzota libro -- poþformata¼o kun la triobla titolo "Modernaj rimedoj de komunikado -- Terminologiaj problemoj de aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko -- Scienco kaj tekniko øenerale". La supra stranga¼o tamen tre precize redonas la kvaliton de la uzata lingva¼o kaj de la plene mankanta antaýpresa reviziado rilate tiun æi libron.

"Porke" estas preseraro por "Por ke". Preseraroj æi-verke multas. La porka¼o estas la plej amuza el ili. "Digipetro" estas la ne tre konvena esperantigo de la angla termino "digipeater = digital repeater" -- do "cifereca ripetilo", jen nodo en la paketradia reto. La vere strangega "sizopo" estu "sistemestro". Alivorte la lingva¼oj uzataj en la dudeko da prelegoj, per kiu tiu verko celas regali nin, varias de frandinda øis absolute ne plu glutebla.

Speciale øenas, ke en libro kun la vorto "terminologio" jam titole la plej multaj el øiaj aýtoroj plene malkapablas distingi inter "eblo" kaj "ebleco" kaj inter "aktivado" kaj "aktiveco". Kia honta¼o! Tamen ilia lingva¼a kvalito vere malkulminas per la vortoj "E-litertipoj", "diskudgrupo", "diskudgrupoilo", "pakedo", "fakso (anstataý faksilo)", "unuj", "atraktiveco", "malinformiteco", "stori", "digipetro" kaj "sizopo".

La enlibrigitaj artikoloj estis -- tiel þajnas -- jam pretaj seninterrilataj prelegetoj de individuaj esperantistoj. Tiujn tekstojn oni perforte kaj tute senhonte premegis en la tri eblajn rubrikojn de la libro. Rezulte iam figuras titolo, kiu neniel aý apenaý rilatas al la enhavo de la prelegeto. Tial terminologia artikolo iøas terminologia eæ nur pro tio, ke la aýtoro ie unu fojon mencias la nomon "Wüster". En unu specifa okazo þajnas eæ manki la tuta manuskripto! Belas nur la titolo kaj la fina konciza¼o. Cetere, ankaý la diverslingvaj konciza¼oj, kiuj aperas fine de la plej multaj kontribua¼oj, ne malpli lingva¼e kaj ortografie maløustas. Simile statas pri kelkaj bildoj, en kiuj aperas tekstelementoj laý la tiel nomata iksa kodo. Jen specimeno: "Øxi povas okazi en æxiu hejmo aýx loko". Tre evidente mankis kompetenta redaktado de tiu æi libro. Sen iu ajn kontrolo oni simple kun¼etis la dosierojn de iuj hazarde alliveritaj disketoj kaj kvazaý ekspres-presis la tutan mikspoton.

Sed kiel statas pri la enhavoj? Tre milde dirate, la respektiva scienca aý teðnika nivelo de æiu kontribua¼o estas tiom varia, kiom la nivelo de la lingva¼o. Almenaý duono de la prezenta¼oj estas enhave jam ege antikviøinta, ege nekompleta aý simple triviala. Aldoniøas kelkaj artikoloj ege tedaj. Malgraý tio kelkaj interesa¼oj estas rikolteblaj -- ekzemple pri la vivo de Eugen Wüster, pri la ne tre esperiga terminologia situacio de Esperanto, pri modernaj instrumetodoj, pri paketradio, pri aýtoraj rajtoj, pri specifa krabspeco, pri eblaj sanproblemoj pro laboro antaý komputila ekrano.

Sed antaý la 153a paøo de tiu æi 193-paøa libro troviøas vere malmultaj leginda¼oj. Ankaý post tiu æi limo ne estas centelcenta garantio pri kvalito. Verdire, inter æiuj inøenieroj, doktoroj kaj profesoroj, kiuj produktis tiun mallerta¼on, preskaý rekte elstaras la modesta kontribua¼o de æeða maljunulino pri la temo brodado. Nome jen la bona formulado, la bona lingva¼o, la bona stilo, la bona klarigado, la bonaj terminelektoj, la bona enhavo, la bona aranøo, la bonegaj diagramoj. Øuste æe þi æeas æio, pri kio aliaj æi-libre tiom majstre malsukcesis.

PEJNO Simono

Modernaj rimedoj de komunikado -- Terminologiaj problemoj de aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko -- Scienco kaj tekniko øenerale. Eld. Kava-Pech, 1999. 196 paøoj glue binditaj. ISBN 80-85853-46-9. Prezo æe FEL: 15 EUR + afranko.

ÿ;