Korektita versio numero: 006940

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: perpoŝte sendotaj

prioritato: 2

POLLANDO

Korczak ridetanta

Pli ol duonjarcenton post lia morto en la koncentrejo Treblinka, mankas inda monumento al Janusz Korczak [januŝ korĉak], verkisto, prizorginto de orfoj kaj unu el la plej grandaj pledintoj por rajtoj de infanoj al amo kaj estimo. Jam ekzistas ne tre bela monumento antaŭ la orfejo, kiun li dum 30 jaroj gvidis; staras alia, ja kortuŝa sed konstruita el materialo ne tre stabila, en juda tombejo en Varsovio.

Nun la Pola Asocio kaj fondaĵo "Shalom" [ŝalóm] esperas omaĝi tiun eminentulon per bela monumento en la centro de Varsovio -- urbo, kiun li amis. Oni prezentos Korczak-on serena kaj gaja inter infanoj; la monumento nomiĝos "Korczak ridetanta". La projekto estas energie subtenata interalie de Golda Tencer, aktorino kaj direktorino de fondaĵo "Shalom".

Briketoj

La projekton lanĉis Tencer per recitalo ĉe Ŝtata Juda Teatro: enirbileto estis "briketo" por la monumento al Korczak kaj liaj infanoj. Tencer kaj aliaj artistoj rezignis pri siaj honorarioj favore al la projekto, kaj la teatro plenplenis. Okazis ankaŭ aŭkcio: artaĵoj, grafikaĵoj kaj valoraj libroj "submarteliĝis" por ŝveligi la kason.

Ĉio ĉi aŭguras realigon de la celo ne nur honori Korzcak-on, sed ankaŭ memorigi pri bono, kiun homo povas fari por aliaj homoj, kaj al devo, kiun la socio ŝuldas al siaj infanoj. Plej verŝajne la monumento estos lokita antaŭ la Palaco de la Junularo.

Zofia BANET-FORNALOWA/pg

Recitalas Golda Tencer por realigi la Korczak-projekton: ĉiuj artistoj senhonorarie donacis siajn talentojn.

Valoraj artaĵoj -- inkluzive grafikaĵojn kaj pentraĵojn -- estas aŭkciitaj por lanĉi la iniciaton.

Tiel oni memoras lin: Janusz Korczak en 1923 antaŭ la orfejo kun infano-orkestro.

˙;