Numero: 006922

Rubriko: Ekonomio

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>

Prioritato: 2

Ilustraĵo (jpeg) samtempe sendata

Korektita versio

AŬSTRIO

Ŝparlibretoj: fino por la anonimeco

Jam ekde dek unu jaroj estas diskutata la anonimeco de la aŭstriaj ŝparlibretoj. La ok milionoj da aŭstroj posedas 25 milionojn da ŝparlibretoj, kvankam per tiu ŝparmaniero oni ricevas nur mizerajn interezojn. Tamen, de 7 000 ŝparlibretoj la monsumo estas pli ol po 400 000 eŭroj!

Aŭstrio estas membro de la Internacia Komitato kontraŭ Monlavado. Tiu asocio suspektis, ke per anonimaj ŝparlibretoj drogŝakristoj kaj aliaj krimuloj legalizas sian fimonon, kaj minacis Aŭstrion per eksigo, se la anonimeco ne malaperos.

Tial la nova aŭstria registaro decidis ke ĉiu, kiu posedas ŝparlibreton kaj volas enpagi iun sumon, devos montri legitimaĵon al la bankoficisto ekde la 1a de novembro 2000. La lasta anonima monpreno eblos je la 30a de junio 2002. Do la anonimeco ne plu ekzistos ekde la 1a de julio 2002. Tamen restos la severa banksekreto. Nur en okazoj de suspekto pri krimo juĝisto rajtas postuli informojn pri monaferoj.

Walter KLAG

˙;