umero: 006920

Rubriko: Ekonomio

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>

Prioritato: 2

Korektita versio

ĈINIO

Loterioj

Nuntempe en Ĉinio estas vendataj pluraj specoj de loteriaj biletoj. La ĉefaj estas la Ĉina Sporta Loterio kaj la Ĉina Bonhava Loterio. Ĉie oni povas facile kaj senlime aĉeti bileton je nur du juanoj.

En grandaj urboj kiaj Pekino, Nankino kaj Kantono, sankciite de la lokaj registaroj, sportaj institucioj grandkvante proponas loteriajn biletojn, ĝenerale po du fojojn semajne.

Ĉinoj loterias tre fervore, tiel ke loterio estas unu el la mirindaj spektakloj de la nuntempa Ĉinio. Laŭ kalkulo de la koncerna fako, la nombro de aĉetantoj de loteriaj biletoj jam superas tiun de la ĉinaj akciuloj.

Riska investo

Ĉar pro la multaj aĉetantoj kaj la oftaj loterioj negativa influo ŝajnas neevitebla, specialistoj atentigis la publikon ke loterio estas riska investo. Ili rimarkigis jenajn du punktojn:

Unue, oni devas klare scii ke la loteriado estas eksterordinara industrio. Ekde la 90aj jaroj, la jara tutmonda vendosumo de loteriaj biletoj superas 70 miliardojn da usonaj dolaroj. En iuj landoj, la loteriado kiel industrio eĉ ludas gravan rolon en la ekonomia disvolviĝo. Preskaŭ ĉiu deziras gajninte iĝi milionulo. Tamen, la institucioj emisias biletojn por profiti. Sekve, la nombro de gajnintoj estas nur dekmilono de la biletuloj!

Due, oni aĉetu laŭ sia kapablo kaj elspezu laŭ sia enspezo. Necesas esplori kiom familio racie povas elspezi por loteribiletoj. Iuj familioj elspezas multe da mono por nepre gajni, sed tio ofte kondukas ilin al malespero. Specialistoj opinias ke familio ĉiumonate povas uzi nur 1 ĝis 2 % de la normala enspezo por loterio. Nur tiel ili kun trankvila koro povas esperi bonŝancon.

MU Binghua

˙;