Numero: 006919

Rubriko: Ekonomio

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>

Prioritato: 2

Korektita versio

ĈINIO

Konsumado dum ferioj kaj vesperoj

Laŭ la Ŝanhaja Komitato pri Komerco, en la ŝanhaja komerco lastatempe aperis du novaj tendencoj: la konsumado dum ferioj okupis proksimume 50 % de la tutjara konsumo, kaj samtempe la vespera konsumado atingis 50 % de la tuttaga.

Laŭ la bulteno de la komitato, pasintjare la totala vendosumo de sociaj konsumaĵoj en Ŝanhajo estis 159 miliardoj da juanoj kaj la konsumo dum ferio- kaj festo-tagoj konsistigis la duonon. Ekde 1999 la ĉina registaro donis al la popolo tri pliajn feriojn jare, kaj tio eble klarigas ke la ĉinoj prefere aĉetas varojn dum tiaj tagoj.

Ĉar plirapidiĝis la ĉiutagaj laboro kaj vivado, ankaŭ la konsumo okazanta dum vesperoj (t.e. post la sesa vespere) okupis duonon de la entuta vendosumo. En kelkaj grandaj komerc-domegoj, ekzemple en la Dongfang-domego kaj en la Ŝanhaja Sesa Magazeno, urbanoj ĵus finintaj sian laboron venas por butikumi. En tiuj komercejoj plimulto de la klientoj estas ŝtataj oficistoj kaj dungitoj de privataj kompanioj, kiuj ĝenerale havas grandan aĉetkapablon.

Cetere, ŝajnas ke por iuj vendejoj la vespera negoco iĝis karakteriza. Ĉar urbanoj emas rearanĝi sian tempouzon kaj komencas enveni la noktan vivon, la totala vespera vendosumo ofte eĉ atingas pli ol duonon.

MU Binghua

˙;