Numero: 006913

Rubriko: politiko

Fotosugesto: neniu

Redaktoro: PGubbins

Prioritato: 2

Korektita versio

IRLANDO

Karuselo de seniluziiĝo

Post nur 72 tagoj la regiona asembleo en Nord-Irlando, priraportita en MONATO 2000/2, ĉesis funkcii. La brita registaro suspendis la aŭtonoman parlamenton demokratie elektitan de la nordirlanda popolo kun unuafoja partopreno de ĉiuj laŭleĝaj partioj. Intertempe Nord-Irlando refoje estos rekte regata de Londono.

Kialas la indigno de nordirlandaj (porbritaj) uniistoj, ke ankoraŭ ne malarmis sin respublikismaj organizaĵoj -- specife la t.n. Irlanda Respublika Armeo (IRA). Parenteze, ankaŭ protestantaj "lojalismaj" organizaĵoj rifuzis sin malarmi. Ĉar plejparte nordirlandanaj elektantoj voĉdonis por la nova parlamento, post tutinsula aprobo de la interkonsento inter Britio kaj la Irlanda Respubliko, la suspendo aspektas maldemokratie kaj maljuste.

Neleĝaj armiloj

Tamen la publiko kaj en la Nordo kaj en la Respubliko fervore deziras forigon de neleĝaj armiloj. Ankaŭ Gerry Adams [ĝeri adamz], ĉefo de la respublikisma partio Sinn Féin [ŝin fejn], asertas, ke li deziras, ke ĉiuj armiloj estu forigitaj -- inkluzive tiujn de la brita armeo en Nord-Irlando.

La tubero en la afero estas tio, ke ambaŭ influhavaj frakcioj malfidas kaj timas unu la alian. Estas malfacile imagi, kiel nordirlanda socio povos iam funkcii kiel normala komunumo, dum mankas reciproka fido.

IRL.

˙;