Foto bijgeleverd op schijf (006912.bmp)

numero: 006912

rubriko: moderna vivo / ekonomio

foto-sugesto: jam senditaj al FEL

prioritato: 1

POLUADO

Cinike cianide -- ĉu respondecas Okcidento?

Plurmil tunoj da fiŝoj flosantaj sur riversurfaco; formortintaj planktoj, larvoj; kadavroj de venenitaj birdoj. Supre, sur digo, fiŝistoj, medioprotektantoj, simplaj homoj, ĉiuj atendantaj la alvenon de la venenita fluo -- laŭdire dua ĉernobil-katastrofo, kies efiko montriĝos ankoraŭ dum multaj jaroj. Kio okazis?

Pro plurtaga pluvego kaj neĝado fine de januaro difektiĝis digo de akvoklariga baseno en Rumanio, kaj pli ol 100 mil m3 da cianidenhava akvo unue inundis la grundon, poste enfluis en la riveron Lapos. La unuan de februaro la fluo en la rivero Samos atingis Hungarion, enfluis Tibiskon kaj, traserpentumante la landon je 600 kilometra longeco, fine en Jugoslavio atingis ankaŭ Danubon.

Internacia premo

Unue neis respondecon la or- kaj arĝent-lavada kompanio Aurul (posedata parte de la aŭstralia akcio-kompanio Esmerelda kaj parte de la rumana minejentrepreno Remin). Tamen pro internacia premo ĝi haltigis produktadon.

Apenaŭ pasis semajno, kiam de la sama entrepreno fluis dum pluraj horoj pli ol 100 m3 da venenita akvo en apudajn riverojn. Kaŭzo estis manko de reaktiviga substanco (hipoklorido) uzenda por neŭtrigi la cianidenhavan industrian poluakvon. La permesata cianidenhavo en la eligota akvo estas maksimume po 0,2 mg en litro; dum la koncernaj horoj ĝi superis 7 mg en litro.

La cianidenhavo dum sia vojaĝo pli kaj pli maldensiĝis, tamen konservis sian mortigan efikon. Ĉe la hungara regiono oni mezuris 2-3 mg/l, dek- ĝis dudek-oble pli ol la permesata kvanto. Krom cianido la riveroj malpuriĝis je signifa kvanto da kupro kaj plumbo. Dum trafluis la urbojn la malpuraĵo, estis malpermesate konsumi trinkakvon kaj kompreneble fiŝkapti.

Nutroĉeno

Tiuj danĝeraj toksaj materialoj danĝerigas la laŭbordajn regionojn kaj povas eniri ankaŭ la subajn grundtavolojn kaj la enakvan marĉoŝlimon. Pro morto de malpli evoluintaj plantoj kaj vivaĵoj rompiĝis (eĉ se nur provizore) la nutroĉeno kaj estas minacataj fiŝnutraj specioj: sekve la perfiŝa replenigo de la riveroj havos malmultan sencon.

Mortis jam pro manĝo de venenitaj fiŝoj du birdoj de rigore protektata specio: blankvosta maraglo (Halitus albicilla), el kiuj oni kalkulas nur entute 10 parojn en tiu regiono, kaj multaj mutaj cignoj (Cygnus olor) kaj kormoranoj (Phalacrocorax). Oni komencis nutri la protektatajn birdojn per fiŝoj injektitaj per substanco kapabla neŭtrigi la cianidon. Laŭlonge de la rivero oni elprenis plurmil tunojn da mortintaj fiŝoj (plejparte ĉinaj karpoj, bramoj, siluroj, sandroj, karpoj), inter ili pluraj formort-minacataj specioj.

Poluaj rubaĵoj

La ekologia katastrofo konsternis internacian publikon. La prezidanto de la entrepreno, la aŭstraliano Brett Montgomery, kreskigis la indignon, unue neante, poste klopodante bagateligi la damaĝon. La aŭstralia registaro kondamnas lian sintenon. Bedaŭrinde multaj okcidentaj entreprenoj simile kondutas en ekssocialismaj landoj, instalante okcidente malpermesatajn teknologiojn kaj uzante tiujn landojn kiel deponejojn por toksaj kaj poluaj ruboj. Kulpas ankaŭ registaroj de la akceptolandoj, kiuj en la espero de pluaj laborlokoj kaj moninvestado permesas tiajn entreprenojn.

La Naturprotekta Monda Fondaĵo (WWF) kritikis la Eŭropan Konsilantaron pro tio, ke ĝi ne havas superrigardon pri basenoj enhavantaj toksajn materialojn nek en la unio nek en landoj, kiuj kandidatiĝas por membriĝo. La katastrofo malobservas plurajn internaciajn konvenciojn (tiujn de Ramasari pri akvaj vivterenoj, de Bonn pri protekto de sovaĝaj, vagaj bestoj, kaj de Rio pri konservado de biologia diverseco).

Hungario planas lanĉi juran proceson kontraŭ la kulpaj entreprenoj kaj eventuale kontraŭ la rumana ŝtato. Sed nenia kompenso povas konsoli ankoraŭ sufokantajn fiŝojn kaj la venenitan riveron Tibisko.

Katalin SMIDÉLIUSZ

˙;