: ne alvenis reviziajho de Katalin, eble kulpe de Luna.)

minimume Korektita versio Noto de la aýtoro: bv. lasi 'ci' en la suba artikolo!

numero: 006909

rubriko: Eseo

redaktis: Paulo Gubbins

foto-sugesto: neniu

prioritato: 2

JAPANIO

Takasugi Sinsaku: Novjara klaæo super konjako

Mi neofte vidas televidon, sidas antaý la ekraneto probable dekon da horoj jare. Ne ke mi opinias, kiel plej multaj, ke la kriterio de intelektulo estas maldegno al televido. Al mi simple mankas tempo, okupite, estante neraýmisto, de sakritaj movadaj aferoj. Interesas min ja matæo de piedpilko, aý æu oni devas diri futbalo?, en la televido; okazas ke, pasante tra la salono, kie la familianoj sin amuzas per tiu malluksa rimedo, mi ne malgraývole rigardas kaj pasigas kvaronhoron nur por poste akuzi min pri frivoleco.

La novjara ferio estas tamen io alia. Mi sidas en dolce farniente, faras nenion. La maljuna virino trafoliumas ¼urnalojn kaj murmuras, ke oni prezentos For kun la vento. Æu ci volas vidi øin? Ne estas malbona ideo nostalgii kun la malnovaj amikoj Leigh kaj Gable. Kiel? Ci vidos historian dramon dum la vakaj minutoj antaý la komenco de la filmo? Bone, mi iru kun ci.

Tiel komenciøis "Yosida Syôin kaj Takasugi Sinsaku", pritraktanta la epokon de alia civitana milito en tiu æi lando antaý la tiel nomata Restaýro. Tiu renversis la feýdan registaron, nomatan la þogunejo, kaj ekigis la modernigon de Japanio, por ke tiu æi plenkresku kiel okcidentmodela imperiisma potenco sub la þamanisma aýtoritato de la reøo, aý, kiel oni diras, imperiestro.

Majstro kaj disæiplo

La teatra¼o pruviøis, kontraý la anticipo, interesa, kaj ni travidis øin øis la fino, nuliginte la unuan planon spekti la scenojn el la usona Malnova Sudo. Syôin [þooin] kaj Sinsaku estas majstro kaj disæiplo en privata lernejo en kamparo de unu el la vasalaj markizoj sub la þoguno, kiujn turmentas la penso pri la sorto de ilia patrio.

La majstro vizitas komandanton Matthew Perry sur fregato de la usona skadro, kiu venis por negoci pri komerca traktato kun la ermita lando kaj ¼etis ankron fronte de la golfo de Tokio, tiam nomata Edo, por peti preni lin surþipe al Usono. Japanio alprenis la politikon de fermita lando ekde la mezo de la 17a jarcento, sub kiu iu ajn, kiu provis iri eksterlanden, estis punata per morto.

Perry demandas Syôin, tra interpreto de lia adjutanto, kial li volas fari tion. Por studi en Usono, por seræi vojon kiel li povos savi sian hejmlandon de la subjugado fare de okcidentanoj. La komandanto demandas kial li pensas ke Æinio estis venkita de britoj en la opia milito. Per iliaj kanonoj? Ne, tio estas æar la æinoj ne estis liberaj. Ili ne volis morti por la korupta registaro. La juna japano ne komprenis. Tiam Perry murmuras ion, kio grade laýtiøas distinge aýdebla. "Ni tenas tiujn æi verojn kiel memevidentajn, ke æiuj homoj estas kreitaj egalaj, ke ili estas dotitaj fare de la Kreinto per certaj neforpreneblaj rajtoj, ke..."

Alvoko al la publiko

Mi estus devinta ridi, sed mi ne ridis. Certe, tio estas historiografie malvera. Perry venis ne kiel apostolo de libereco sed kiel avangardo de la usona imperiismo. Estis en 1854, kaj multe da jaroj antaý Gettysburg. En la paradizo de la Libereco floradis la bienega sklaveco kaj la aristokratio kiu poste forflugis kun la vento. Malgraý tio, tiu æi dramaturgio ne estis ridinda, øi estis alvoko de la reøisoro al la nuna publiko. Øi ne baziøas sur historiaj faktoj en multaj aliaj detaloj; tion øi ne celas. La lasta sceno duobliøas kun tiu de la britaj kanonoj muøantaj kaj de la britaj aplombaj soldatoj -- kun bajonetoj -- tretantaj la marbordon metodike apud abatisoj kaj kadavroj de æinoj.

En 1867, dek tri jarojn post la konversacio sur la usona fregato, Sinsaku, la disæiplo kaj mem nobelo, disbatis la malnovstilan armeon de la nobeloj de la landgrafo per la unua bataliono sur tiu æi tero konsistanta el roturiers: la samaj muøoj de kanonoj, samaj triumfaj paþoj, kiel tiuj de la britaj modeloj dum la opia milito, de la ¼us naskinta infanterio Nova Modelo japana. La politiko de la teritoria þtato en la provinco estis inversita al tiu de disfaligo de la þogunejo, kio ekstartigis la tutlandan revolucian lavangon.

Iuj asertas ke la penso de Syôin atingis respublikanismon tuj antaý lia ekzekuto 29-jaraøa fare de la þoguneja reakcio: granda diferenco disde la t.n. postmoderna amaso kiu, kun disdonitaj flagetoj en la manoj, huraas antaý la imperiestra palaco en la Novjaro. Robert Louis Stevenson laýdis lin, en la eseo Yosida Torazirô1, kiel la plej noblan personon en la homa historio.

Paria kapitalismo

En la epoko de Syôin, la devizo de æiuj revoluciuloj estis "la spirito de la Oriento kaj la teðniko de la Okcidento". Ili komplete ne konsciis pri tio ke la supera materia teðniko naskiøis el la supera spirito. La plimulto de la japanoj ankoraý nun pensas same. Kio estas la kvintesenco de la azia spirito? Fideleco al la monarðo kaj pieco al la gepatroj. La azia kapitalismo ne estas moderna, øi estas paria kapitalismo. Tion pruvis tutevidente la lastatempaj skandaloj en la japana ekonomio kaj politiko.

La mesaøo de la reøisoro estis aýskultita. Asahi, la Manchester Guardian de Japanio (mi restigas tiun æi epiteton "Manchester" pro nostalgio al John Cobden kaj Richard Bright), aperigis la favoran komentarion de certa aýtoro de nefikciaj rakontoj ("inspirita vivo kiu semis por demokratio"). En hodiaýaj tagoj en Japanio, la vorto "demokratio" jam estas suspektinda, kiel observate okaze de la rifuzo de la ordeno de la Kulturo fare de la Nobel-premiito Ôe Kenzaburô, kiu deklaris ke li ne akceptas la ordenon æar li estas infano de la postmilita demokratio. Li estis minacata de anonimaj telefonvokoj pro lèse-majesté.

La televidstacio estis NHK, þtatadministrata, æe kiu nekonformismaj programoj estas barataj post la subpremo de kritikema kabaredo frue post ties efemera populareco tuj post la fino de la milito. La kialo de la æirkaývojaøo de tiu æi programo tra la cenzuro povas konsisti en tio ke la aýtoro de la origina romano estas Siba Ryôtarô, kiu estas "nacia" romanverkisto, populara precipe inter la plejparto de la japanaj entreprenistoj. La televida versio estas tre diferenca de la originalo.

Misio de la gazetaro

Lastan aýguston en Berlino, la redakcio de MONATO kunsidis. Mi esprimis miron pri tio ke dekstruloj faras el nia magazino liberan tribunon por sia opinio. Æiuj aliaj æeestantoj ne komprenis min. Iu diris ke oni en Eýropo ne povas scii politikan implicon en Japanio de iu artikolo. Al mi la misio de la gazetaro ne estas objektiva raporto de faktoj; øi devas eduki la publikon; se ne, øi ne estus ¼urnalismo.

En la moderna Germanio ne ekzistas danøero de retroiro al ultranaciismo: tio estas la rezulto de profunda kontemplado fare de la germanoj pri la pasinteco. Ne tia post la unua mondmilito. La vajmara respubliko estis konstante skuata de naciistoj antaýnaziaj, kiel la sikarioj de Erzberger kaj Rathenau. Kiuj legas Kurt Tucholsky pensus ke la tiama Germanio fotografie similas al la aktuala Japanio. Vere, la kajzero fuøis sed la generaloj restis, kiuj pavimis la vojon por Hitlero.

En Japanio, diskursoj kiuj estus punkode puneblaj en Germanio, kiel la negado de la Holokaýsto, dominas en la politika klaso kaj prosperas en sensacia ¼urnalismo ("Japanio faris bona¼ojn por Koreio kaj Æinio", "Se la milito estis malmorala, niaj mortintoj mortis vane, kio neniam repaciøas kun nia sento").

Se la rezulto de elektado estas æiam obeinda, kial la EU-registaroj preskaý bojkotas Aýstrion?

YAMASAKI Seikô

1. Toraziroô estas lia civila nomo; Syôin, plumnomo kiel literatoro.

ÿ;