numero: 006906
rubriko: moderna vivo
foto-sugesto: foto de Maxima?
prioritato: 2
NEDERLANDO
Maksim-uma intereso
Máxima Zorreguita [máksima sorregita], la argentina koramikino de la nederlanda tronheredonto Vilhelmo Aleksandro, estis vidita kun ne-aristokrata viro en amsterdama kafejo. Feliĉe temis pri prof. Victor Halberstadt [viktor hálberŝtat], kiu estas duon-oficiale taskita mentore enkonduki ŝin en la specifojn de la nederlanda vivo.
Amas-informiloj en Nederlando plenas je mencioj pri Máxima, kaj baldaŭ sekvos vendejoj: jam pli ol 30 petoj estas deponitaj por surmerkatigi florojn, magazinojn, kosmetikaĵojn, lavpulvorojn, ktp kun la nomo Máxima.
IE
˙;