fel-kodo: pagu-n

numero: 006904

rubriko: politiko

foto-sugesto: alkroĉitaj

prioritato: 1

Kontraŭ la mensogoj

La 12an de februaro 2000 okazis, kiel nun ĉiutage en Vieno, manifestacio. Ĉi-foje oni memorigis pri la intercivitana milito, kies kulmino okazis precize antaŭ 66 jaroj. Tiam, en 1934, soldatoj de la aŭstro-faŝisma armeo traserĉis laboristajn loĝejojn, kio provokis kvartagan militon inter faŝismaj kaj socialdemokrataj trupoj. Sur la batalejoj restis pli ol mil mortintoj; la laboristoj malvenkis.

Ankaŭ tamen oni protestis kontraŭ la nova koalicio inter la multdiskutata Libereca Partio (LP) kaj Popolpartio (PP) kaj kontraŭ rasismo, malsocialigo kaj la mensogoj de LP, PP kaj eĉ socialdemokratoj. La 15 000 ĉefe maldekstremaj junuloj unue migris al la ĉefministrejo, kie staras tendo de la "ambasadorejo de zorgigitaj civitanoj". Kiu havas problemojn kun la novaj regantoj povas tie, dum 24 horoj tage, trovi konsilojn.

La manifestaciantoj haltis ankaŭ ĉe la parlamentejo kaj fine, daŭre paceme, moviĝis al la laborista domego Karl-Marx-Hof (Karlo-Markso-Korto).

Walter KLAG

{Foto-klarigoj}

WALTER KLAG

Manifestaciantoj, protestante kontraŭ rasismo, haltis ekster la parlamentejo.

Antaŭ la ĉefministrejo staras t.n. "ambasadorejo de zorgigitaj civitanoj" tie oni konsiliĝu pri la nova registaro.

˙;