Numero: 006896

Rubriko: ekonomio

Redaktoro: Stefan Maul <maul@newsfactory.net>

Prioritato: 2

Korektita versio

<KURS>

klarigo de Globus-figuro dukolumna

n-ro Ua-6084

Jam nun Eŭropa Unio (EU) estas unu el la plej gravaj ekonomiaj regionoj de la mondo, ankaŭ laŭ nombro de aĉetpovaj civitanoj. Per aliĝo de pliaj landoj, precipe en la orienta parto de l' kontinento, plie kreskos ĝia graveco. Plej granda EU-lando estas Germanio, kie loĝas pli multaj homoj ol en la dek plej malgrandaj ŝtatoj kune. Unu el la problemoj ĉe reformado de EU-instancoj estos, kiel respekti la grandecojn de ŝtatoj, ekzemple ĉe la nombro de komisionanoj. En pli granda unio apenaŭ eblos, ke (kiel nun) ĉiu ŝtato rajtos je minimume unu membro en EU-komisiono.

˙;