orektita versio numero: 006893

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: sendota

prioritato: 2

JAPANIO

Rubo-ruzo

Granda problemo por industriaj landoj estas rubo. Ĉiujare en Japanio estas produktataj 450 milionoj da tunoj da rubo: rubejoj tre rapide pleniĝas, kaj pro tio rubo-kompanioj konstante serĉas novajn "merkatojn" por siaj "varoj".

Lastatempe kompanio en gubernio Totigi ricevis permeson de la japana registaro eksporti 2700 tunojn da uzita papero en 122 konteneroj al Filipinoj. Tamen en Manilo neniu venis por ricevi la kargon. La polico, esplorante la aferon, trovis ne nur ke mankas dokumentoj pri la eksportita papero, sed ankaŭ ke en la konteneroj troviĝas diversaj ruboj, inkluzive de toksaĵoj, injektiloj kaj uzitaj medicinaj ujoj.

Malhumile kaj senhonte

La japana polico reagis kaj provis aresti la prezidanton de la rubo-kompanio, sed tiu jam forfuĝis. Japanoj estis devigataj ne nur pardonpeti al la filipina popolo, sed ankaŭ revenigi la kontenerojn al Japanio. Komentis filipina ĵurnalo: "Dum la milito japanoj kruele traktis filipinojn, sed ne tiel malhumile kaj senhonte kiel nun."

Ŝajnas, ke tiu ĉi kazo ne unikas. Malhonestaj japanaj rubo-kompanioj provis eksporti similajn kargojn al aliaj aziaj landoj. La japana registaro, konscia pri la problemo, nun preparas leĝ-proponon, por ke ekzemple manĝaĵo-rubo ne estu bruligata, sed reuzata kiel sterko aŭ besto-nutraĵo.

HORI Jasuo/pg

Konteneroj senditaj el Japanio enhavis ne nur paperaĵojn, sed ankaŭ toksajn kaj aliajn danĝerajn rubojn.

˙;