Numero: 006891

Rubriko: þ k s

Redaktoro: S. Maul

Prioritato: 1

Korektita versio

Batita kremo kaj akvo¼etiloj

Eble Vieno, la glorriæa aýstria æefurbo, estas por vi sinonimo de batita laktokremo, per kiu oni ornamas la faman Saðer-torton. Certe vi ne pensas pri batataj manifestaciantoj, kiujn vi televidis dum la lastaj kvereloj, kiuj kreskis flanke de la inaýguro de la nova registaro.

Bonþance la policistoj nur malofte batis, sed uzis akvon, por iom malvarmigi la protestantojn. Æar oni ne disponis pri profesia akvo¼etilo, oni uzis normalan fajroestingan veturilon de la viena fajrobrigado. Sed ties akvujo entenas nur 1000 litrojn da akvo, kaj tial la þprucado finiøas post nur tridek sekundoj.

Tamen, iam la polico aæetis veran 5000-litran þprucmaþinon, kiu staris en kazerno iom for de la viena urbocentro. Bedaýrinde la maþino estis tro alta kaj ne povis elveturi la halon, se oni ne komplete ellasis la aeron el la pneýmatikoj. Krome la tuta veturilo estis plenakvuje tro peza por la vienaj stratoj, kaj necesis speciala veturpermeso antaý uzo.

Rezignacie la viena polico donacis la neuzebla¼on al la aýstria armeo. En kiu kazerno øi nun rustadas, mi ne povis elkribri.

Kial vi ridetas? Temas pri vera historio!

Walter KLAG

ÿ;