Redaktoro: Guido Van Damme / <guido@fel.esperanto.be>

Prioritato: <1>

Korektita versio

ML 2000 012 Numero: 006889

Subskribonte promesi

Aldo de' Giorgi (MONATO, 1999/12, p. 12) tute ekzakte skizas la influon de la germana lingvo. La aŭtoro tute prave bedaŭras la foreston de prilingvaj artikoloj en la esperanta gazetaro. Mi deziras aldoni nur unu rimarkon. De' Giorgi citas Zamenhof: "Mi, subskribita, promesas ellerni ...". Ĉi tiu frazo troviĝas en la Unua Libro (p. 31). Sed ni rimarku ke ĝi entenas du erarojn en unu sola vorto: uzo de pasiva formo anstataŭ aktiva; uzo de preterita formo por estonta ago. La ĝusta formo estas: "Mi, subskribonta, promesas"; ĝi signifas "mi, kiu subskribos, promesas". En sia verko "1887 kaj la sekvo" (p. 115), G. Waringhien rimarkas la unuan eraron, kaj korektas per la aktiva formo. Sed li ne rimarkas la duan, lasante la preteritan formon. Plie, li aldonas novan eraron, uzante la adverban finaĵon: "Mi, subskribinte". La preciza diferenco inter "mi, subskribonta" (mi, kiu subskribos) kaj "mi, subskribonte" (mi, kiam mi subskribos) estas klare montrita de Zamenhof mem en Lingva Respondo n-ro 117.

André C<V>HERPILLOD<N>, Francio

˙;