tita versio numero: 006883

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: sendita de la aŭtoro (vidu sube)

prioritato: 2/3

LITOVIO

Fulma kolero

Grandaj litovaj bierfarejoj lastatempe transiris al produktado de pli fortaj bieroj, tradicie produktataj de etaj farejoj. La ŝanĝon kaŭzis i.a. altigitaj impostoj sur brando kaj tiaj alkoholaĵoj: por eviti altajn impostojn oni turnas sin pli kaj pli al fortaj bieroj.

Rezulte suferas etaj, tradiciaj bierfaristoj. Koleris Rimantas Cigas, produktisto de la plej forta biero en Litovio Zaibas (Fulmo): "Ni estis la unuaj, kiuj atentis pri konsumantoj kaj ekfaris fortan bieron. Tamen estas tre malfacile konkurenci kun grandaj kompanioj".

Spertuloj opinias, ke malgraŭ la pretendoj de etaj faristoj pri trinkindeco de iliaj bieroj, la produktaĵoj de grandaj kompanioj estas pli bonkvalitaj. Parenteze, litova forta biero ne similas al la belga: bierfaristoj en Belgio multe eksperimentas kaj produktas alispecajn bierojn ol siaj kolegoj en Litovio, kie la konsumantoj povus toleri nek la guston nek la prezon de forta belga biero.

Laimius STRAZNICKAS/pg

Pli forta biero allogas tiujn, kiuj volas eviti altajn impostojn.

˙;