orektita versio numero: 006882

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: sendotaj

prioritato: 2

POLLANDO

Kiam orkestro fariĝas orkesto

Pro transiro de socialismo al kapitalismo suferas la pola popolo. Senlaboreco atingis ĝenerale 13 %; kampare eĉ duoblon. Ŝrumpis financa subteno por klerigadaj kaj sanaj servoj; kreskis senhejmeco. Aparte trafataj estas infanoj de senlaborulaj kaj mizere salajrataj familioj.

Tamen komence de januaro okazis esperiga evento (fakte la oka tia aranĝo). Ĝin animis Jerzy Owsiak [jeĵe ovsjak] kun sia Granda Festa Orkestro de Helpo: dume estis kolektataj 20 milionoj da zlotoj (ĉ. kvin milionoj da eŭroj) por mildigi la suferon de infanoj. Aparte estos helpataj infanoj kun reno-problemoj: por ili oni aĉetos hejmajn dializilojn. Tamen ankaŭ hospitaloj ricevos novan ekipaĵaron.

Apenaŭ povas ekzisti homo pli taŭga por organizi la eventon ol Jerzy Owsiak. Nekonvencie vestita, sporte aŭ eĉ vagabonde, tamen samtempe neimageble kontaktiva, Owsiak diferencas de aliaj soci-agantoj pro kapablo kompatigi amasojn. Tio rezultas en aranĝo nekutima, neimitebla kaj tre efika.

Vivo-aventuro

Owsiak, 47-jaraĝa, estas laŭprofesie vitralisto. Tamen ĉiam li volis iel allogi grandan publikon, aparte junularon: tion li realigis per programo en Pola Radio. Sekvis televida programo, kiu kondukis al lia plej grava vivo-aventuro: direktorado de la Granda Festa Orkestro de Helpo.

Tiu komenciĝis en 1992 kun la celo kolekti monon por helpi malsanajn infanojn. Kvankam la tuta aranĝo estas realigita de infanoj, Owsiak ĝin iniciatis pro propraj spertoj: "Mia dua filino naskiĝis tro frue kaj la kuracistoj donis al ŝi neniun ŝancon. Ni telefonis plurloke: nenie estis kovilo. Finfine ni iun trovis. Sed dum tri monatoj mi ne sciis, ĉu mi havos infanon. Mi ekpensis: fine de la 20a jarcento mankas koviloj ... skandalo! Tial mi komencis kolekti monon por infanoj."

Ĉiujare, ekde 1993, okazas granda bonvolemula festo. Unu dimanĉon volontuloj -- infanoj de la lastaj klasoj de elementaj lernejoj, pli aĝaj infanoj de mezgradaj lernejoj -- surstrate kolektas monon. Samcele estas engaĝitaj ŝatataj muzikaj ensembloj kaj kantistoj plus radio- kaj televido-steluloj. Dum la tuta tago la televido montras, kio okazas tra la tuta lando. Orkestroj senĉese ludas kaj la "direktanto" plivarmigas la etoson, por ke ĉiam pli da mono enfluu. Foje oni sendas juvelojn, kiujn oni aŭkcias kontraŭ altaj sumoj.

Ċaluzo

Rimarkindas, tamen, ke kelkaj malaprobas la agadon de Owsiak. Leviĝis riproĉoj, flanke de dekstre orientitaj medioj kaj la katolika eklezio, pri la formo de la evento kaj pri la honesteco de la organizanto. Ĉio ĉi fontas supozeble el envio, malbonvolemo, nekompreno aŭ simple ĵaluzo pro evidenta sukceso, kiun Owsiak atribuas al sia ordinareco.

"Mi ne estas kuracisto kaj do parolas klare," ŝercas Owsiak. "Mi parolas negramatike kaj do estas familiarulo por averaĝa polo. Mi ne celas esti pli saĝa ol aliaj. Krome, la orkestro faras sian devon ... kaj ludos ĝis la fino de la mondo kaj unu tagon pli."

Owsiak estas fenomeno kapabla tuŝi la plej bonajn kordojn en homaj koroj. Tion montras dum la ĉi-jara evento la entuziasmo kaj bonvolemo de dekmiloj da junaj homoj. Oni kutimas kredi, ke junularo estas senidea kaj cinika. Ĉi tiu grandioza evento organizita de Owsiak, direktanto de koroj, esperigas por la estonto.

Zofia BANET-FORNALOWA/pg

Jerzy Owsiak: lia Granda Festa Orkestro helpas suferantajn kaj malsanajn infanojn.

˙;