Numero: 006878

Rubriko: Hobio

Prioritato: 2 Fotoj: tri jpg aldonitaj Korektita versio

DOMMASTRUMO

Øardenumi

Antaý kvin jaroj mia patrino venis loøi apud ni en Irlando. Tre bonþance dometo, situanta tre proksime al nia tiama hejmo, estis vendota, kaj mia patrino tien transloøiøis. Malantaý la domo, profunda akvofosa¼o limas kun øardeno kaj najbara tereno nordflanke. Æe la suda muro, la domo troviøas inter la øardeno kaj alia najbarejo. Inter la muro kaj fosa¼o kuþis granda herbaro, kiu etendiøis øis sovaøa loko, abunda je rokoj, for¼etitaj boteloj, ruba¼oj postlasitaj de konstruisto kaj koto. Kiel vegeta¼a tapiþo tie kreskis nur ranunkoloj. La grundo estis ege malseka, æar iam tie troviøis torfejo. Iun tagon la suda najbaro vokis min. Li estis luinta fosmaþinon por sia øardeno kaj demandis, æu mi volas pruntepreni øin. Øoje mi petis la dungitan stiriston fari fosa¼on æe la herbarfino, por ke la øardeno de mia patrino estu drenita.

En nia propra øardeno estis sufiæe da plantoj, arbustoj kaj arboj, do mi komencis transporti malgrandajn arbojn (kolektitajn en tombejoj, torfejo, laýstrate aý en aliaj anguletoj), prenis stika¼ojn kaj semojn el plantoj de nia øardeno kaj plantis ilin en tiu de mia patrino.

Post tri jaroj (en aprilo) forpasis mia patrino. Tiun saman jaron (en septembro) mia edzo emeritiøis kaj ni transloøiøis al la domo kaj øardeno de mia patrino. Nun komenciøis la vera laboro! Tiutempe restis ankoraý herbaro, sed nun æirkaýita norde kaj sude de floroj. La "sovaøa arbaro", okcidente de la nova fosa¼o, konsistis el multaj arbetoj: interalie kverkoj, fagoj, fraksenoj, betuloj, salikoj kaj kelkaj æiam verdaj specioj. Mi komencis aæeti belajn arbojn kaj plantis ilin en la herbaro: ekzemple acerojn kun bela þelo, "plorantan" fagon, pirarbon kaj pomujojn.

Rememorante ion, kion mi lernis antaý kelkaj jaroj, mi komencis realigi alian projekton. Estas sciate, ke la gaeloj æiam þatas arbojn. Kelkaj homoj eæ asertas, ke ili eæ adoras arbojn. En la pasinteco la arboj estis gravegaj por la homa vivo, kaj eæ al la literoj alfabetaj oni havigis arbajn nomojn, komenciøantajn per la koncerna litero. Do, mi decidis kolekti arbojn kun literkomencaj nomoj (vidu apude). Kelkaj specioj de arboj tre facile haveblis (ekzemple pino, betulo, avelarbo, kverko), aliaj kostis monon, precipe la tremolo. Surprizis min la elekto de iuj arboj por atribuo de liternomoj -- hedero estas stranga arbo sen trunko, kaj erikon mi konis nur pro la fakto, ke øi kreskas malalte sur deklivoj. Krome mi malkovris, ke kreskas ankaý arboforma specio de eriko. Do, mi kontentis, kiam la suda najbaro havigis al mi tri tiuspeciajn ekzemplerojn.

Por la dek-unua litero, M, al kiu estas atribuita la gaela vorto muin (vito) mi plantis klematon (Clematis vitalba). Øi kreskas vitsimile. (Pro la malvarma klimato vito ne vegetas en Irlando.) La ceterajn arbojn mi iompostiome kolektis kaj plantis, sed unu preskaý apenaý ne likvidis min. La dek-kvina alfabetarbo estas la sambuko Sambucus ebulus (tre ofte videbla arbo en la kamparheøoj), kaj la dek-kvara estas nana sambuko. Pri øi mi neniam aýdis, sed la nana sambuko aperas en la katalogo de irlandaj plantoj, eldonita de la estro de Botanikaj Øardenoj en Dublino. Do, mi skribis al li kaj ricevis respondon, ke øi kreskas en du lokoj. La estro prenis kelkajn radikojn, kaj nun ili kreskas en la Botanikaj Øardenoj en Dublino. Li invitis min trarigardi ilin kaj afable proponis plantetojn al mi, kiujn mi kompreneble, tre dankeme akceptis. Do, la "avenuo" el alfabetaj arboj jam estis kompleta. Kion fari plu?

Øardenklubo fondita

En nia urbo antaýnelonge estis fondita øardenklubo. Enkadre de øi vintre okazas diversaj prelegoj kaj ekspozicioj de floraranøado. La anoj kunportas plantojn el la propra øardeno kaj vendas ilin helpe al bonfaraj organiza¼oj. Somere la anoj ekskursas al belaj bienoj, øardenoj, plantovendejoj, florfestivaloj ktp. Dum iu vizito al kastela øardeno min ravis bela ligna konstrua¼o, kiu situas æe la nodo de vojetoj. Øi havis nek murojn, nek tegmenton, nur kadron formitan el ok stangoj supre kunligitaj, simila al skeleta okangula templo. Pro grimpanta rozo la muroj estiøis verdkoloraj, kaj tegmento akiris blankan florornamon. Mi faris per krajono skizon de tio kaj montris øin al amiko, kiu estas ligna¼isto. Jam la sekvan someron konstrua¼o en formo de pagodo videblis en nia øardeno. Øi ne estis konstruita el bele prilaborita ligno -- sed el krudaj piceaj stangoj, kaj la plantoj baldaý kovris ilin. Anstataý havi nur unu planton tie, mi preferis kelkajn, eæ multajn, kiuj estigu buntan vida¼on. Baldaý poste jam kreskis tie "grimpantaj" plantoj, ekzemple tri klematoj, rozo, pasifloro, planto de la solana familio kaj flava lupolo.

Ponto bezonata

Alia malperfekta¼o de la øardeno estis tio, ke estis ponto bezonata, kiu transpasu super la fosa¼o. Mi estas ano de la loka arkeologia societo kaj iam aýdis prelegon pri la plej antikva ponto en Irlando, trovita antaý unu-du jaroj. Ne tro malproksime al nia urbo estas resta¼oj de kelta monaðejo, konstruita antaý ses jarcentoj kaj tre bone konata en Eýropo. Øi nomiøas Clonmacnoise [klonmaknojs] (gaele Cluain Mhic Nois) kaj flanke de øi malrapide fluas la larøa rivero Þanon. En la jaro 804 p.K. ligna ponto transpasis la riveron. Nun øi "ripozas" sur la riverkuþujo, bele konservita pro la fluo de riverakvo. La ponto estas farita el krudaj stangoj kun vertikalaj fostoj, kiuj profunde eniris la koton kaj leviøis je alteco øis ok metroj super la horizonta ponto. Tio fascinis min kaj ree mi skizis øin por mia amiko ligna¼isto.

Arboj -- mia preferata þatokupo

Æi-jare, simila (kvankam eta) modelo de tiu ponto transpasas nian fosa¼on, ligante la herbaron kun la arbareto. Dum la pontokonstruado la ligna¼isto elfosis rondan kava¼on je la suda fosa¼limo. Tie estiøos lageto. Mi intencas fortikigi la bordojn per þtonoj. Sudparte la þtonoj estos aranøitaj þtupare kaj la pluvakvo venos tra tuboj el la tegmento de la garaøo, estigante dum pluvo akvofaleton! Sed tio efektiviøos en alia jaro.

Nia domo staras sur 0,16 hektaroj. Kvankam plenkoloraj floroj ravas min, tamen estas arboj mia preferata þatokupo.

Nun arbareto situas æe la okcidenta fino de la øardeno, kaj la avenuo de "alfabetaj arboj" nordparte. Cirklo el pli ekzotikaj arboj troviøas en la herbaro. Æiujare mi kolektas pli da arboj aý plantas semojn, glanojn ktp. Se mankas spaco en la grundo, mi konservas la arbetojn en potoj, iujn por postaj donacoj, aliajn mi kultivas kiel nanaj arboj "bonzai" (hobio, kiu estus temo de alia artikolo). Øis nun en nia øardeneto kreskas almenaý 46 specioj da arboj, inkluzive de Gingko biloba -- mirinda kreska¼o! Øi unue floris antaý 350 milionoj da jaroj -- do, antaý la veraj arboj (tiam nur kreskis "filikaj arboj"), pli frue ol la saýroj, eæ antaý ol la insektoj, rampis surtere. Do, nenio kapablas damaøi øiajn strangformajn foliojn. En nia øardeno kreskas ankaý 86 specioj da arbustoj kaj multaj florplantoj, æi tie ne menciante la domplantojn.

La plej bona afero estas, ke plantoj produktas semojn. Oni povas fari stika¼ojn kaj interþanøi plantojn kun najbaroj kaj amikoj. Tial estas tre miriga fakto, ke se dek homoj ricevus egalan kvanton de samaj plantoj, tamen iliaj øardenoj aspektus malsimilaj pro la specifa aranøo, malsamaj grundkondiæoj kaj preferoj de la homoj. La øardenumado estas tre absorba hobio!

Máire Nic AOIDH

Arba alfabeto

Nia domo kaj la pagodo

Frakseno kaj alno

ÿ;