numero: 006876

rubriko: politiko

foto-sugesto: foto sendita/ota de la aŭtoro (vidu sube)

prioritato: 1

EŬROPO

Ĉu protekti murdistojn?

Kolere reagis deputitoj de la litova parlamento pro propono, ke rusaj soldatoj vunditaj dum la milito en Ĉeĉenio estu kuracataj en Litovio. Laŭ unu parlamentano: "Jen evidenta provoko por montri al la mondo, ke ni protektas murdistojn". Aliaj atentigis, ke malgraŭ tio, ke ordinaraj rusaj soldatoj ne kulpas pri la milito, unue necesas helpi la suferantan civilan loĝantaron.

La help-propono venis de alianco de litovaj minoritatoj: multaj ties parencoj loĝas en Rusio. Klarigis aliancestro Viaĉeslav Ŝkil: "Ni decidis helpi homojn, kiuj kontraŭvole iris al Ĉeĉenio kaj tie suferis. Nia celo: subteni senkulpajn viktimojn de la milito". Mono por kuraci soldatojn en Litovio -- laŭ Ŝkil -- estas kolektata: la alianco intencas ne mem selekti kuracotojn sed transdoni tiun respondecon al rusaj instancoj aŭ Ruĝa Kruco.

La litova ministrejo pri eksteraj rilatoj ankoraŭ ne esprimis oficialan opinion. Reprezentanto tamen diris, ke temas pri privata iniciato, kaj ke rusaj civitanoj en Litovio devas sekvi ĝeneralajn regulojn. Se ja alvenos la soldatoj, bezonataj estos vizoj kaj leteroj garantiantaj vivtenadon kaj kuracadon.

Laimius STRAZNICKAS/pg

Viaĉeslav Ŝkil volas, ke en litovaj hospitaloj estu kuracataj rusoj vunditaj en Ĉeĉenio.

˙;