Numero: 006861

Rubriko: El mia vidpunkto

Redaktoro: S. Maul

Prioritato: 1

Fotosugesto: indoneziaj soldatoj en Orienta Timoro

Korektita versio

Milito kaj paco

Lev Tolstoj antaý preskaý jarcento kaj duono skribis tiun ampleksan romanon "Milito kaj Paco". Øi estas duala sumo pri homaraj sintenoj kaj ties konsekvencaj spektakloj. La pelmela poligrafiko de la verko havas specifajn heroojn kies agado validas en æiuj epokoj, eæ se nomoj kaj cirkonstancoj þanøiøas. La dualeco iøas unueco: ne estas milito sen rompo de paco, ne estas paco sen milita konkero. La malnova universala pravigo estas: ni militas por konstrui pacon!

Peza bilanco

La antaýlasta jaro de la nun finiøanta jarcento (1999) prezentis al ni timigan modelon, ke la homaro kapablas administri nek militon, nek pacon. Unuiøintaj Nacioj ne sukcesis arbitracii la konflikton en eksa Jugoslavio; la soldatoj de NATO restis spektantoj de terura masakrado fare de la usonaj misiloj. La diktatoro Miloseviæ, æampiono pri þovinismo, restas sur sia trono, indiferenta al la amasmortigado, æar li konvinkis sian popolon kaj konvinkiøis ke li celas pacon ... Al la emocie kortuþitaj zelotoj de l' pacismo, kiuj oportune kunportas siajn armilojn, restis la kutima agado: kun agitaj banderoloj en la mano almozpeti por mildigi forajn suferojn de aliajn ... kaj dormi sen konscienco-riproæo.

La indonezia armeo, ebria je sango, efektivigis unu el la plej grandaj genocidaj masakroj de la lastaj jardekoj, en Orienta Timoro, nome de religiaj veroj kaj naciismo. En Barato kaj Pakistano bestaj homoj akrigas ungojn kaj dentojn por ksenofobiaj militoj ree, nome de paco.

Rilate al paco, el la patrujo de Lev Tolstoj revenas granda timo pro la putineca Putino (tion iel diris S. Maul), kiu fanatike prostituiøas denove pro idiotaj petrolo kaj patriotismo. Putino jam komandis la formeton de æiuj aranea¼oj æe la nukleaj ogivoj, dum li promesis "trafi æiujn ribelajn æeæenojn øis la plej kaþitaj klozetoj kaj latrinoj".

Fuzio kaj paco

Eble kontraste al "fusilo kaj milito" oni komentas, ke en Eýropa Unio ne plu estas heredaj malamikoj. "La fuzioj venigas pacon", oni diras. Kiu antaý kelkaj dekoj da jaroj povus imagi franc-germanajn fuziojn kiel Hoechst-Rhône-Poulenc, Framatome-Siemens, kaj aliajn? La paca aspekto de tiuj transakcioj estas tamen formo de terura milito sen tuja pafado: øi estas la ekonomika milito en nia tutmondigita kapitalismo. Temas pri akaparado de merkato, pri formado de monopoloj, de trustoj, konzernoj kiuj regas la sistemon kaj eliminas konkurencon. Estas milito, kie oni ne plu pafas al soldatoj, sed kie oni marøenigas homojn (la salajrulojn) kaj favoras la investistojn (la monposedantojn).

La ¼urnalo "Folha de São Paulo" de la 3a de januaro 2000 informas, ke en 1999 la valoro de la akcioj de dek firmaoj altiøis je 700 % en borsaj ludoj, plejparte pro fuzioj en produktado de papero kaj de energio. En tiu paca milito (klasbatalo) la venkantoj estas la monposedantoj, dum la salajruloj iøas mizeraj senlaboruloj. Sindikatisto ¼us diris, ke la tendenco en tiu 21a jarcento estas, ke æiu fabriko havu nur du pacajn laboristojn: unu hundon (jes, hundon), por ke neniu tuþu la robotojn, kaj unu homon por doni manøa¼on al la hundo.

Organismoj genike modifitaj

Laý pliaj komentarioj, la manipulado de genoj en tiu komenco de la tria jarmilo devas venigi terapeýtikan revolucion kompareblan al tiu de antibiotikoj. Simiino ¼us ricevis homajn genojn øuste por iøi modifita "homo". Tiel, finfine nia dualo, milito kaj paco povas havi definitivan kuracan solvon: kunfandi la homajn genojn pri militemo kaj pacemo en O. G. M. (Organismoj genike odifitaj), en modifitan kromosomon, klonitajn genojn, kiuj eliminos la plej malfacile regeblan avataron de la homo, nome la stultecon. Sed tion la genia Lev Tolstoj ne povis imagi.

LEDON Gilbert

ÿ;