Korektita versio

numero: 006859

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: senditaj (klarigoj v. sube)

prioritato: 2

SEBORGO

Urbeto aŭ sendependa lando?

Amiko mia, amatora veksikologo (studanto de flagoj), komencis utiligi interreton. Baldaŭ li entuziasme anoncis, ke li trovis novan flagon: tiun de Seborgo. Efektive li malkovris ne nur novan flagon, sed ankaŭ ĝis nun nekonatan landon. Kiel studanto de malgrandaj landoj li estis duoble kontenta, ĉar, se la lando ne estas nura "virtuala" interreta fikcio, ĝi estas unu el la plej malgrandaj landoj de la mondo.

Nun mi mem esploris en interreto; mi entajpis la vorton "Seborga" kaj trovis 595 lokojn kun 1616 mencioj de la vorto. Sed en la katalogo de Library of Congress, la plej granda biblioteko en Usono, ekzistas nur unu libro pri Seborgo. Neniu artikolo en iu ajn enciklopedio; nur kelkaj artikoloj en ĵurnaloj komence de 1991. Strange.

La plejparto de la retpaĝoj estas farita aŭ de seborganoj aŭ de sekvantoj de la "Nevidebla Ambasado de Seborgo", kio estas prezentoprojekto de germanaj artistoj. Ĝi havas ligon kun aliaj projektoj, kiuj presas pasportojn kaj promesas politikan azilon pere de "paĝo de enmigrado".

Politika azilo

Laŭ la organizintoj, oni starigis la ambasadon en 1996, antaŭ ol ekscii, ke Seborgo estas vera lando, kiu deziras sendependiĝi. Ilia ĉefo komencis korespondi kun la Princo de Seborgo, kiu finfine postulis, ke la ambasado ĉesu promesi politikan azilon en Seborgo. Ĉu mi diris "Princo de Seborgo"? Jes ja, lia moŝto Giorgio 1a estas la estro de la sendependec-movado de Seborgo, urbeto en norda Italio. Kaj se vi vizitas ties retpaĝojn, vi legos ĉion, kion seborganoj anoncas al la mondo pri sia "lando".

Seborgo troviĝas apud la landlimo kun Francio kaj apud Mediteraneo. Ĝi situas sur monto kun bela panoramo de la maro, kvankam ĝi ne facile troveblas aŭtomobile -- elirejo de la marborda ŝoseo ne estas klare indikata. La ĉefaj produktoj de la urbeto estas mimozo-arbetoj kaj balailoj. Sed, se oni kredas la retpaĝojn, lastatempe la ĉefa okupo de Seborgo devas esti la 100 mil turistoj, kiuj jare vizitas la aspirantan mikroŝtaton.

Ĉe la oficialaj retpaĝoj vi ekscios, ke Seborgo havas sep konsulejojn en Italio, tri en Francio, kaj po 1 en Bulgario, Brazilo kaj Skotlando. Oni tamen ne mencias oficialajn diplomatiajn rilatojn. Vi ekscios, ke Seborgo eldonas pasportojn, valuton (la "luiĝino", kiu egalas proksimume sep usonajn dolarojn), poŝtmarkojn kaj permesilojn por amatorradio. Vi vidos la belajn flagon kaj sigelon de la princlando. Vi vidos foton de Seborgo inter la Alpoj kaj la ridetantan vizaĝon de lia moŝto, kiu bonvenigas ĉiun vizitanton.

Diversaj historioj

En Interreto ekzistas kelkaj versioj pri la historio de Seborgo. Vi ekscios, ke la nomo Seborga venas el la latina vorto sepulchrum (tombo), ĉar antaŭ la jaro 954 la bieno estis uzata eble kiel tombejo. Vi legos, ke en 1079 Seborgo iĝis vera princlando interne de la Sankta Romia Imperio; ke en 1729 Vittorio Amadeo 2a de Savojo aĉetis la bienon. Vi lernos, ke Seborgo restas sendependa princlando, aŭ ĉar en 1729 oni aĉetis, sed ne pagis -- aŭ ĉar oni aĉetis, sed ne registris -- aŭ ĉar kiam la posedanta lando (ekz. Savojo) estis transdonata al aŭ unuigita kun alia lando, oni ne menciis Seborgon en la traktatoj -- aŭ ĉar en 1934 Mussolini deklaris, ke ĝi ne apartenas al Italio.

Leginte ĉion ĉi, mi esploris aliajn fontojn. La libro de Nilo Calvini, Il Principato di Seborga; un millennio di storia, konfirmas la supran skizon krom la reklamacioj pri sendependeco. La deklaron de Mussolini supozeble Wolfgang Schippke [volfgan ŝipke] malkovris antaŭnelonge en arkivo en Berlino; sed eĉ en la katalogo de la tutlanda biblioteko de Germanio oni ne trovas iun ajn verkon de tiu historiisto.

Mulvojeto

Kiom granda estas Seborgo? Ĉe kiu strato troviĝas la monfarejo? Ŝajne ne ekzistas moderna mapo de Seborgo. Malmultaj atlasoj mencias Seborgon; la mapservoj de Interreto indikas la princlandon kiel trianguleton. Mapo en la ĉefa novjorka biblioteko indikas ankaŭ rivereton, vojon kaj mulvojeton, nenion plu. Kiel San-Marino, Seborgo troviĝas tute interne de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Ligurio kaj la provinco Imperio.

Retpaĝoj diras, ke la tuta areo estas 14 km2 kun 2000 loĝantoj. La itala registaro diras, ke temas pri 5 km2 kun 350 loĝantoj. Laŭ retpaĝoj, tio estas nur la ĉefurbo. Seborgo estus la plej malgranda sendependa lando laŭ loĝantaro; nur Vatikano kaj Monako estas malpli grandaj laŭ areo.

Por pli da informo, mi telefonis al la itala konsulejo kaj al la konsulejoj de Monako kaj San-Marino en Novjorko. Neniu konis Seborgon. Itala ĵurnalisto en Usono kredis, ke li vidis raporton pri Seborgo en usona televido.

Kvereloj pri limo

En usona ĵurnalo Washington Post lia moŝto klarigas pri la landlimo, kiun oni konstruis sur la ĉefa enirejo al la lando, kaj pri la agadoj de italaj funkciuloj. "Fojfoje oni malkonstruas la landlimon. Post horo ni rekonstruas ĝin. Kaj malofte venas policistoj kaj fotas, por certigi, ke ni ankoraŭ ekzistas. Ni ne maltrankviliĝas. Ni bonvenigas ĉiujn por foti. Turistojn. Policistojn. Iun ajn. Ni ankaŭ ricevas multajn leterojn de sencerbuloj, kiuj volas fariĝi ministro de kaproj, de krokodiloj."

La lastaj artikoloj eldoniĝis en 1997. Por ĝisdatigi miajn informojn, mi decidis vojaĝi al Seborgo dum mia libertempo en Italio. Semajnon antaŭ ol mi forflugis, mi sendis leteron al princo Giorgio por peti intervjuon. Kiam mi telefonis de Monako, agrabla ina voĉo diris, ke oni ĵus ricevis mian leteron, sed bedaŭrinde la princo estas en eksterlando -- Italio, mi supozis.

Ĉiaokaze, mi trajne iris ĝis la itala marborda urbeto Bordighera, kaj tie luis taksion por la dudek-minuta vojaĝo al la princlando. Dum ni alproksimiĝis, la taksiisto indikis Seborgon, kiun mi tuj rekonis pro la fotoj en interreto. Ĉe la landlimo, mi vidis grandan mult-lingvan ŝildon bonvenigan. Kiam ni alvenis al la ĉefa placo, mi vidis plurajn seborgajn flagojn, kaj mi sciis, ke tie mi devas eltaksiiĝi.

Flagoj ĉie

Dum mi promenis tra la mallarĝaj stratetoj, mi vidis pli da naciaj flagoj, ol mi vidis antaŭe en mia vivo, inkluzive en Usono. Mi vidis pli da flagoj ol homoj: kelkaj knaboj pilko-ludis en la strato, kaj de tempo al tempo pasis loĝantoj. Mi rimarkis unu aŭ du parojn da turistoj. En la tuta princlando mi vidis nur unu italan flagon, ĉe la "municipio" (urbodomo).

Estis facile trovi la reĝan palacon -- estas facile trovi ion ajn en tiom malgranda urbo. Mi tie rekonis la doganejon starigitan apud la palaco: ĝi estas unu-homa skatolo, kiun oni metis ĉe la landlimo en fotoj de Interreto. Dungitino aŭdis min eniri la palacon, kaj malsupreniris ŝtuparon por posteni la vendotablon. Ŝi klarigis, ke ne estas ŝi, kiu parolis telefone kun mi. Sed anstataŭ la princo, mi povus paroli kun la ministro pri eksteraj rilatoj. Li estas ankaŭ posedanto de la plej granda restoracio, "Il Principe". Mi komencis fari demandojn, sed kiel la aliaj seborganoj, ŝi silentis, kaj direktis min al oficialaj funkciuloj. Mi aĉetis du luiĝinojn kaj libron pri Seborgo, kaj foriris. Ili ne havas mapon de Seborgo.

Neniu hotelo

La restoracio, ĉe la ĉefa placo, tamen ne malfermiĝas antaŭ la sepa, do mi ne trovis la ministron. Alia restoracio en la placo estis malfermita, sed ne servas manĝojn antaŭ la sepa. Tria restoracio estis fermita. Poste mi eksciis, ke la lasta buso, kiu iras al la trajno en Bordighera, ekveturas je la sepa. Do, ĉar ne ekzistas hoteloj en la regno, turisto sen aŭtomobilo eĉ ne povas vespermanĝi en Seborgo.

Dum mi atendis la ministron, mi vizitis la antikvan monfarejon, kiu nun estas privata loĝejo, kaj la 13a-jarcentan kapelon de Sankta Bernardo (iomete pli granda ol mia salono). Mi pasis preter kelkajn vendejojn, kiuj montras ŝildon: "Ĉi-tie oni akceptas luiĝinojn." Mi reiris al la "municipio," kie mi intervjuis oficiston de la itala registaro. Spite la kontraŭleĝan novkoloniisman okupon de la princlando, ŝajnas, ke la italoj ne intencas malpermesi la reklamojn kaj la reklamaciojn pri sendependeco.

Deklaroj de ministro

Bonŝance, dek kvin minutojn antaŭ la sepa, mi ekvidis la ministron apud la restoracio, kaj mi petis intervjuon. Iel li sciis, ke mi eksciis pri Seborgo per Interreto. Lia ekscelenco klarigis, ke Seborgo volas membriĝi nek al Unuiĝintaj Nacioj, nek al Eŭropa Unio. Sed li volas iri al UN kun dokumentoj pruvantaj la sendependecon de Seborgo kaj postuli intertraktadon kun Italio cele al diplomatia rekono. Li malentuziasme promesis rekomendi Esperanton al la princo kiel oficialan lingvon.

Survoje al Bordighera, la buskondukisto menciis al mi leĝan proceson kontraŭ Seborgo, kiun Italio komencis pro nepagitaj impostoj. Seborganoj foje aludas tiun problemon kun la itala registaro. Sed anstataŭ koleriĝi pri urbeto, kiu disiĝas de la patrolando, ŝajnas, ke la itala registaro ne volas aŭ ne povas koncepti la princlandon Seborgo kaj traktas nur kun individuaj "italoj", kiuj kondutas strange kaj foje malobeas la leĝojn.

Mon-fluo

Kien Seborgo? Mi supozas, ke ĝi ne volas aliĝi al internaciaj organizaĵoj, ĉefe ĉar la 350 seborganoj ne povus pagi la kotizojn. Mi supozas ankaŭ, ke, se la itala registaro rekonus ilian sendependecon kaj ŝtopus la mon-fluon, la seborganoj ŝajne ne povus teni saman nivelon de registaraj servoj. Alivorte, lando de 350 loĝantoj ne ŝajnas vivpova.

Mi demandas al mi, ĉu nacio de 350 homoj povus jare prizorgi 100 000 turistojn. Resume, la aktuala stato ŝajnas ideala: urbeto deklaras sin sendependa sed restas leĝe itala kaj kreas por si malgrandan turisman industrion. Eĉ pli bone estus, se turisto povus posttagmeze aĉeti manĝon.

ECCARDT Thomas

La plej alta turpinto de la princlando.

Sub la turpinto kun fone la antikva monfarejo.

Lia ekscelenco Walter Ferrari ministro pri eksteraj rilatoj kaj posedanto de la restoracio Il Principe.

Manĝaĵ- kaj suvenir-vendejo en Seborgo

Palazzo Reale - La reĝa palaco

La kapelo de Sankta Bernardo.

˙;