tita versio

numero: 006852

rubriko: moderna vivo / reago

foto-sugesto: neniu

prioritato: 1

REAGO

Æu vere kristana erao?

Stefan Maul skribas en la januara numero (p. 3): "Pli ol unu miliardo da æinoj [...] kaj milionoj da judoj havas tute aliajn, proprajn kalendarojn." La realo estas, ke æinoj uzas la t.n. kristanan eraon de post 1949. Antaý ol la komunistoj starigis la popolan respublikon en tiu jaro, la naciistoj numeris jarojn ekde 1912, kiun ili nomis la jaro I (tiu æi romia cifero pro øia montanara, Montagnarda aludo -- l'an I) de la respubliko, øuste kiel faris francoj en 1793.

Tiam jarmiloj da orienta monarðio kolapsis. Tio, kion faris la marksistoj en 1949, ne ekvivalentas al tio, kion faris Napoleono en 1806 kiel parton de sia reakcia kompromiso kun la malnova reøimo. Ili estas ateistoj, kompreneble, kaj ne intencis kristanigi Æinion, sed simple alprenis universalan jarnumeradon. La celo estis tute laika, por uzi francan sencon de la vorto, simila al adopto de la metra sistemo.

Kataklismo

Kio pri la sistemo antaý la respubliko? Ekde la jaro minus (t.e. "antaý Kristo") 140, la imperiestro Wu de la dinastio Han, la unua unuigita kaj longdaýra imperio sur la Æiela Regno, proklamis la jaron la jaro unu de Jianyuan. La nomo signifas bagatela¼on, "starigon de origino" aý ion tian, sed tiu sistemo daýris øis 1911. Tiajn titolojn de epokoj ni tradukas esperanten per "erao". La nomo de erao estis þanøita tute kaprice: ekz. kiam kataklismo plagis la popolon, oni anstataýigis øin por ekzorci la landon pro malbona omeno. Sin trovas senfino da tiaj eraoj, kaj estus neeble por nuntempaj lernejanoj memorigi la kronologion de la æina historio sen helpo de la "kristana" erao.

Tion mildigis la reformo de la imperiestro Hongwu, la unua de la dinastio Ming, en la 14a jarcento. Li dekretis, ke la nomo de la erao restu sama dum la regado de æiu monarðo. Eýropanoj rigardus tion azia stulta¼o, sed ankaý ili praktikas analoga¼on, nomante epokon laý reganto, ekz. la viktoria hipokriteco, la eduarda diboæo, meblo regenteca ktp, kvankam ili ne kalkulas jarojn per øi krom en juraj terminoj, kiel 13 Eliz. signifanta la leøon de la 13a regjaro de reøino Elizabeto, nome 1571.

Kultura kolonio

Japanio, kultura kolonio de Æinio, simiis la sistemon de sia najbaro ekde la sepa jarcento. Daýris la institucio pli longe ol en ties naskiøloko: øi ankoraý estas monarðio, postrestinte sian modelon. Estas kriterio pri moderneco, æu aý ne oni uzas la kristanan eraon anstataý tiu de la reganta monarðo. Tio neniel rilatas al kristanismo.

Japanio estas vere subevoluinta lando en tio, ke la pli racian manieron de "unu erao sub unu reøo" øi alprenis nur en 1868 post la restaýro de la antikveca monarðio, aý deformita revolucio, sub la praavo de la nuntempa reøo, duonan jarmilon post la imperiestro Hongwu, kiu estis racia despoto en multaj facetoj.

Freneziga streæo

Aferoj drame þanøiøis kun la heredo de la regno fare de la nun reganta imperiestro, kies nomo estas Akihiro. La konservativa registaro proklamis, ke la nova nomo de erao estas Heisei [hejsej], tiel difininte lian postmortan honoran titolon tia, per kiu oni devas ne alvoki lin dum li vivas laý bizanceska kodo de etikedo. Oni nun devas nombri kian aøon iu havas, subtrahante naskiøjaron elde 64, kiu estas la lasta jaro de la erao Syôwa [þooýa], la antaýa erao, kaj al la diferenco adiciante la aktualan jaron de Heisei, minus unu por kompensi la duobliøon de la jaro de la morto de la antaýa imperiestro. Tio estas freneziga mensa streæo.

La tre konservativaj japanoj tuj komencis þaltiøi al la "kristana" erao. Lastatempe uzas la regnestran eraon nur la registaraj instancoj. Rapida konvertiøo okazis sen caro Vladimiro.

Komuna eraro

Mi ne scias pri israelanoj, sed usonaj judoj uzas la kristanan eraon simple æar tio estas konvena, øuste kiel øi estas tia por komunistaj ateistoj. Ili tamen bele kontribuis al la laikigo de termino. Anstataý "antaý Kristo", "post Kristo", ili diras kaj skribas "antaý la komuna erao" (angle: before the common era) aý "laý la komuna erao". Mi mem faras tion. Esperantistoj estas kontraý diskriminacio, ili estas neýtralistoj: ne sidas bone la nomado "kristana" erao en esperantismo.

La vortumo de Stefan Maul ne þajnas esti taýga. Tiu æi jaro estas 2000 laý la komuna erao, ne laý la komuna kalendaro. Æiuj en la mondo, aý preskaý, uzas la gregorian kalendaron. La protestantoj ankaý antaýlonge en ekumenisma fervoro. La æinoj festas novjaron laý la malnova luna kalendaro, sed en æiutagaj aferoj ili observas la gregorian. Ankaý la rusoj ne uzas plu la malnovan kalendaron. La oktobran revolucion ili jam ne festas en novembro, kiel cetere neniujn revoluciojn.

YAMASAKI Seikô

ÿ;