tita versio Numero: 006845

Rubriko: LETEROJ

Redaktoro: guido@fel.esperanto.be

Prioritato: 1

ML 2000 006

Biera marĉo?

Mi ĝuis la artikoleton pri "Bierlino" (MONATO, 1999/12 p. 30). Sed pri la derivo de la nomo "Berlino", mi ne pensas ke ĝi venis de Bär (urso). Uzante la libron Wanderungen durch die Mark Brandenburg de Theodor Fontane, Alexandra Richie skribis: "Dek-naŭa-jarcentaj germanoj estus ŝokitaj ekscii, ke la ĉefurbo ne estis nomita laŭ la nobla ,urso', sed laŭ la malnova Elbo-slava ,brl', signifanta ,marĉo'. " (Faust's Metropolis: A History of Berlin, New York: Carroll & Graf Publishers, Inc., 1998, pp. 7-8).

Henriko JANOSKI, Usono

˙;