Nia ref.: bkol-y

Numero: 006836

Rubriko: Libroj

Redaktoro: Boris Kolker <kolker@stratos.net>

Prioritato: 2

Korektita versio

Pri realo kaj la malo

Nuntempaj usonaj filmoj kiel La matricoOkuloj larøe fermitaj levas la demandon pri la svagaj limoj inter realo kaj sonøo, inter efektivo kaj imago, inter frenezo kaj racio. Samajn temojn oni povas trovi en la verkoj de multaj aýtoroj æi-jarcentaj, ekzemple, en æi tiuj kvar noveloj de Valerij Brjusov (1873-1924), rusa poeto kaj prozisto. Kiel indikas la antaýparolo, argumente ili povas memorigi pri rakontoj de Poe (1809-1849), kvankam kun alia tono (ne nepre nur pro la ruseco, sed ankaý pro la tempa distanco inter la du verkistoj). La unua novelo estas noto verkita de psikopato (unua frazo: Certe, jam de la infaneco oni opiniis min perversa), kies kruelo certe pensigas pri la putpendola Poe. La dua, teksto el la arðivo de psikiatro (same: Mi amis spegulojn ekde la junaj jaroj); æi-foje venis al mia kapo la argentinaj Borges kaj Cortázar, jardekojn postaj. La tria havas perfektan finon, ironian, post rakonto pri ekstrema amo. Kaj la kvara, intrige parenca al la majstra romano de Bulgakov, temas pri astrala (t.e. anima, spirita, nekorpa) vojaøo al fora planedo gvide de la Diablo. Krom la stranga transskribo "dyba" (nomo de torturilo; eble sufiæus "reko" aý "pendreko"), la Esperanto de la traduko estas same rekomendinda, kiel la enhavo de la libreto mem.

Jorge CAMACHO

Valerij Brjusov: Kvar noveloj. El la rusa tradukis Grigori Arosiev, Aleksander Kor¼enkov kaj Ilsia Novikova. Eld. Sezonoj, Jekaterinburg, 1999. 24 paøoj vinktitaj. Prezo æe FEL: 2,20 eýroj + afranko.

ÿ;