numero: 006826

rubriko: politiko

foto-sugesto: neniu

prioritato: 1

IRLANDO

Ău pa■oj al paco?

Por fortikigi la fragilan pacon en Nord-Irlando estas enkondukitaj novaj iniciatoj. Inkluzivitaj estas inter aliaj nova asembleo / parlamento por Nord-Irlando (preskař samtempe estas kreataj asembleoj en Skotlando kaj Kimrio); forigo de la postulo, ke Šiuj nordirlandaj parlamentanoj kaj publikaj funkciuloj ╝uru fidelecon al brita monar­o; elekto de ministroj el ambař frakcioj en Nord-Irlando (la porbrita uniista kaj la irlanda respublikista). Strangefekte estas, ke la ministro pri edukado, Martin McGuinness [magines] estas respublikisto kaj estrarano de la separatisma partio Sinn FÚinn [■in fejn].

Aliaj iniciatoj koncernas reformon de la polico en Nord-Irlando kaj starigon de translimaj instancoj inter Nord-Irlando kaj Irlanda Respubliko. Tiuj respondecos pri turismo, agrikulturo, sekureco, ktp, sed ne pri politikaj aferoj. Liberigitaj estos terorismaj malliberuloj (kaj unuiistaj kaj respublikistaj) en ambař partoj de la irlanda insulo.

Etnaj regionoj

Plue estos disvastigitaj la irlanda lingvo en Nord-Irlando kaj la indi°enaj lingvoj (precipe keltaj) en diversaj etnaj regionoj de Britio. Ankař estos kreita nova instanco, nome "Konsilantaro de la Insuloj", Še kiu estos reprezentataj Anglio, Nord-Irlando, Irlanda Respubliko, Skotlando, Kimrio, Manksinsulo (kiu jam delonge havas propran antikvan parlamenton), kaj Manikaj (Anglonormandaj) Insuloj, kiuj estas kvazař feřdaj ■tatetoj ene de la brita regno.

Neniu kapablas antařdiri, Šu tiuj unikaj kaj iom ařdacaj iniciatoj sukcesos. Tamen homoj en Irlando kaj Britio, kiuj sopiras al ařtonomio, sendependeco ař nur al rekono kiel aparta etno ař nacio, atendas kaj esperas.

IRL

 ;