Numero: 006823

Rubriko: sprita viro

Redaktoro: Gerrit Berveling <gberveling@freeler.nl>

Prioritato: 2

Korektita versio

OPINIO

TRO SENKOSTA PENTEMO

Antaý nelonge mi legis en taggazeto, ke papo Johano Paýlo la 2a oficiale pardonpetis pro la morto de Jan Hus (1415). Probable ankaý legantoj de MONATO legis tion sialande. Tio ne estas memstara afero, sed ero en longa æeno: jam de jaroj la papo ripetadas, ke estas bone, se okaze de la jaro 2000 la romkatolika eklezio oficiale pardonpetos pri æiaj maljustaj kaj maløustaj agoj, kiujn je øia nomo oni plenumis en antaýa tempo. En si mem, tute honorinda afero. Tamen, samtempe iel kompatinda: pardonpeti al Galileo ..., ho kiu ne ridetis, tion aýdante?

Ankaý la pardonpeton koncerne Janon Hus mi tamen aprezas. Mi nur bedaýras, ke nenie, kie la informon mi legis, la øustan terminon mi trovis: pardonpeto pro la murdo al Jan Hus. Æar murdo ja estis. Oni oficiale promesis ja senlezan paspermeson al la estimata æeða teologia profesoro, kiu prave kaj kuraøe jam de jaroj kritikadis la misa¼ojn ekleziajn. Eæ la imperiestro de la "sankta romia imperio de la germana nacio" promesis protekti kaj þirmi lin. Sed en Konstanco, æe la koncilio, neniu efektive lin protektis; male oni traktis lin -- la pian di-dediæitan homon -- kvazaý li estus pleja krimulo. Kaj oni brulþtipare lin murdis.

Do, la papo nun pardonpetis pro la morto de la frua reformaciisto. Espereble tre baldaý li fine ankaý rekonos la husitan eklezion, inkluzive ties plenan ekleziecon. Æar, se preni serioze la ideon de la papo, ke la eklezio de Romo pentofaru oficiale pro æiuj misagoj øianome plenumitaj en la pasinta(j) jarmilo(j), tiam bedaýrinde ankoraý restas multe por fari: Kion pensi pri la kultura genocido kontraý la amerikaj indianoj? Kion pensi pri la ankoraýa diskriminacio kontraý duono de la homaro: tiueklezie nur viroj rajtas iøi diakono, pastro aý episkopo, dum jam la biblio -- antaý 2000 jaroj! -- konas inajn diakonojn kaj eæ inan apostolon! Kion pensi pri la ankoraýa diskriminacio kontraý gejaj kaj lesbaj fiduloj? Kion pensi pri la ankoraýa malpermeso uzi kondomojn kaj pilolojn por preventi nedeziratajn gravedecojn aý por bremsi aidoson? Kion pensi pri la ankoraýa aroganteco, ke "Romo" daýre distingas inter la "veraj" sed "bedaýrinde skismaj" eklezioj kiel la ortodoksaj (ja multe pli praaj ol øi! -- ho, kiu do estus skisma, se skisma estu iu?), la anglikanaj, la prakatolikaj kaj la "ne veraj aý ne plenaj" eklezioj (laý øi "herezaj!") kiel la menonitoj, husitoj, luteranoj, kalvinanoj, remonstrantoj, kvakeroj, pentekostaloj, ktp, ktp?

Kompreneble, oni ne nur insistu pri tio, kio estas misa. Kompreneble, kie eblas, oni kunlaboru kun homoj kaj instancoj aliekleziaj plene, senretene kaj honeste. Kompreneble, kie nur eblas, oni montru, ke multege pli fundamente ol æiuj -- sufiæe supra¼aj -- diferencoj inter ni povus þajnigi, ja æiuj kristanaj eklezioj estas tre parencaj. Tiel, ekzemple, se en mia æirkaýa¼o foje estos instalita nova romkatolika episkopo, mi tute pretas kuncelebri egalrajte en tia diservo -- plene intereklezie, same kiel plurfoje mi jam kuncelebris ankaý la eýðaristion okaze de intereklezia nupto -- por substreki tiun principan egalecon de æiuj eklezioj. Tamen, la øisnuna serio da pardonpetoj pro misagoj de antaý tiom da jarcentoj efikas al mi kiel vere tro senkosta: pardonpeti pri murdo en 1415 absolute estas malfrue, certe se en 1999 ankoraý okazas, ke juna knabino, mense handikapita, 13-jara, kiu estis gravedigita de knabeto 14-jara ("ho dio, kompatu: ili ne scias, kion ili faras!"), -- øuste pro premo el romkatolika eklezio -- estas devigita tamen fariøi patrino! Kia manko de kompatemo!

Gerrit BERVELING

ÿ;