Numero: 006820

Rubriko: Libroj

Redaktoro: Boris Kolker <kolker@stratos.net>

Prioritato: 2

Korektita versio

Plia libro biblia

Kio estas religio? Mi fojfoje ařdis de mia amiko Ricardo Albert-Reyna, ke religio estas Šio, kio similas al kristismo (ekzemple, ankař nuntempaj naciismo kaj futbalismo). La tri plej gravaj unudiaj religioj (judismo, kristismo kaj islamo) havas komunan trunkon, tiel ke iliajn adeptojn (judojn, kristanojn kaj islamanojn) eblus kunnomi "idoj de Abrahamo". Iasence ili Šiuj adoras la saman dion, la saman alahon ař, se reiri al vorto etimologie pli fidela kaj malpli kristisma ol "dio", la saman zeřson. Judismo kaj kristismo grandparte fakte kunkultas la unuan parton de libr(ar)o nomata "(la) Biblio", nome la "Oldan Testamenton" (Gerrit Berveling uzas "olda" probable ankař por ke la kurtigo OT ne malhelpu uzadon de MT por "Masora Teksto"). Unu el la "oldtestamentaj" libroj (la kvara el "Pentateřko") estas °uste Nombroj, tiel nomata pro la ena mencio de popolnombradoj, nun aperanta en nova traduko fare de Gerrit Berveling rekte el la hebrea.

Post esperantigo de kvin pliaj OT-libroj kaj de la kvar evangelioj (ař "bonaj mesa°oj", kiel li mem preferas), Berveling neeviteble tradukas alie ol Zamenhof, kio evidentas jam de la unua frazo, kiu zamenhofe jenas: Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno [...]. Ăe Berveling: En la dezerto Sinaj JHVH parolis al Moseo en la Tendo de Kunveno. PIV deklaras la esprimon "La eternulo" kaj la formon "Jehovo" respektive mistraduko kaj mislego de tio, kion °i mem nomas "Javeo", t.e. la propra nomo de la koncerna zeřso en la biblio. Berveling restigas la originala(j)n hebrea(j)n vorto(j)n "JHVH", kies vokaloj perdi°is pratempe, kaj kiun oni povus nun prononci ekzemple [johovoho]. En Šapitro 6 li uzas, sen klarigi la kialon, "nazirano" kaj "nazireco" anstatař la zamenhofaj "konsekrito" kaj "konsekri°o", kaj samloke li mismodifas (trifoje) la lazare kaj pive °ustan "nefermentinta" al "*nefermentita". Aliloke li tradukas la saman nomon per "Josuo" kaj "Jozuo", ař ■an°as la PIVan (kaj ver■ajne diskuteblan) "Negebo" al "*la Negev", kun troa artikolo. Cetere, du pliaj geografie kaj historie gravaj nomoj, "Jordan" kaj "Sinaj", devus esti ja "Jordano" kaj "Sinajo", kiel jam en PIV. Krome, en la esprimo "duakanonaj libroj", eŠ se tio kontrařas la etimologian sonon, mi uzus la senpafan formon "­anono" anstatař la dua signifo de "kanono" en PIV. Utilus ankař aldoni liston kun la mallongigoj de la bibli-libraj nomoj.

Ne povante ju°i la fidelecon al la originalo, mi havas la impreson, ke Berveling celas precizigi Šion, kio Še Zamenhof restis ambigua, svaga ař eŠ rekte erara. Lian tradukon akompanas instruaj notoj kaj indikoj pri vortoj ne nur mankantaj en la teksto kaj do aldonindaj, sed ankař pri tiuj enestantaj, tamen nelegindaj. Jen kiel li klarigas la vorton "ta­a■-felo": Lař unuj: felo de delfeno, kp la araban "tuhas" = delfeno; aliaj preferas: el la egipta "ths" = egipta ledo; Zamenhof tradukis: antilopo. Alivorte, li ne hezitas tu■i kaj fingrumi la fundamenton, la sanktan skribon.

Ăi tiu biblia libro ne estas distra lega╝o. La diversaj nombradoj de popoloj kaj la ripetaj listoj de ties brul-, farun-, pac-, pek- kaj ver■-oferoj verdire povas tedi. Parenteze, leginte la regulojn por buŠado de bovino (19, 1-10), mi ne povis ne noti mar°ene: "Kiaj barbaroj!". En 27, 8-11, la reguloj por heredigo estas nenio alia ol jura kodo de la juda popolo.

Tamen nun, kiam ╝urnaloj ╝us informis pri amasa (sin)murdo fare de la Movado por Restarigo de la Dekalogo (en Ugando), dum la romkatolika papo vizitas Palestinon kaj Israelon, lulejon kaj ludejon de tiom da religioj kaj eklezioj, eblas kaj indas rekonsideri Ši tekston verkitan antař pli ol 2500, eble eŠ 3000 jaroj.

Oni legu ekzemple la sekvan fragmenton (9, 15-18): En la tago, en kiu oni starigis la Lo°ejon, nubo kovris la Lo°ejon, la Tendon de la Atesto, kaj vespere °i ■ajnis pendi super la Lo°ejo kvazař fajro, °is la mateno. Tiel estis Šiam: nubo °in kovris tage, kaj fajro nokte. Ăiam, kiam levi°is la nubo de la Tendo, tuj elmovi°is la Izraelidoj, kaj tiuloke, kie haltadis la nubo, tie la Izraelidoj starigis siajn tendojn. Lař ordono de JHVH elmovi°is la Izraelidoj kaj lař ordono de JHVH ili starigis siajn tendojn. Tiel longe kiel ripozis la nubo super la Lo°ejo, ili tendumis. Religiuloj povas klarigi tion per rekta ago de supera estulo (romkatolika versio) ař de eksterteranoj (lař tipa usona kredanto je nifoj); mi preferas supozi, ke la tiamaj pastroj trovis sistemon gvidi sian popolon same avangardan kaj konvinkan kiel, nuntempe, televidaj elsendoj kun brilaj statistikoj por konduki la gregon al la fina NATO-venko ař la eřra paradizo.

<K>Nombroj<N> montras kiel judoj postklarigis la iamajn plagojn kaj misfortunojn kiel zeřsajn punojn pro la pekoj de diversaj prauloj, kaj la venkojn kaj raziojn super aliaj gentoj kiel alahajn favorojn ař rekompencojn, eŠ se tio devigis komponi ian monstran KKK-dion, kolereman, kruelan kaj kaprican, kapablan ■tonumigi homon pro tio, ke li kolektis lignon en sabato.

Tute same kiel Usono naive kredas kaj kredigas sin la plej demokratia ■tato en la mondo, la ařtoroj de Nombroj celis legitimi skribe kion la "elektita popolo" jam atingis batale: Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaan, vi forpelu Šiujn lo°antojn de la lando de antař vi, kaj Šiujn iliajn idolojn vi detruu. Tiam vi posedprenu la landon, kaj lo°u tie. Ăar al vi Mi donas °in kiel poseda╝on (33, 51-53). La rusa armeo en Grozno sekvis la instrukciojn lařlitere: Sed se vi ne forpelos de antař vi la lo°antojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigis, fari°os dornoj en viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj: en la lando, kie vi eklo°os, ili vin subpremos (31, 55).

Resume, jen historia dokumento pri la mitoj, ritoj kaj militoj de nomada popolo, same interesa por sendiuloj kiel por malateistoj.

Jorge CAMACHO

Nombroj. Biblia libro. El la hebrea tradukis Gerrit Berveling. Eld. Fonto, Chapecˇ-SC, 1999. 106 pa°oj. Prezo Še FEL: 11 eřroj + afranko.

 ;