Numero: 006810

Rubriko: Libroj

Redaktoro: Boris Kolker <kolker@stratos.net>

Prioritato: 1

Korektita versio

Diskutige kaj diskutinde

Laŭ difino de Albert Memmi, rasismo estas la ĝenerala kaj definitiva taksado de realaj aŭ imagaj diferencoj, favore al la akuzanto kaj damaĝe al la viktimo, cele legitimi agreson aŭ privilegiojn. Kiel klarigi ion tian al dekjara infano? Tion faris la franclingva maroka verkisto Tahar Ben Jelloun. Poste, kun la necesaj modifoj, la klarigojn al sia filino li kunmetis en libreton. Ĝi furoris en francaj librejoj, poste ankaŭ en alilingvaj tradukoj, kaj nur du jarojn post ĝia apero en 1997, eldonis ĝin en Esperanto UEA kun prezento, kiel kutime, aplaŭdinde profesia.

La aŭtoro eliris de la principo, ke lukto kontraŭ rasismo komenciĝas per edukado, kaj ke ĉio dependas de tiu kiu edukas, ĉu en la lernejo, ĉu en la hejmo. La libreto prezentas multajn interesajn pensojn kaj ideojn en formo sufiĉe klara kaj simpla, ekzemple ke Nekonado nutras timon. Ke rasistoj suferas je (mal)pli-komplekso, t.e. komplekso de (mal)supereco (du flankoj de la sama monero). Aŭ ke rasistoj havas neniajn argumentojn, sed nurajn pretekstojn kaj pretendojn. Parenteze, ni ne forgesu, t.n. blanka haŭto "blankas" malpli ol t.n. blanka vino (ja pluraj afrikaj lingvoj nomas blankulojn ruĝuloj).

Tamen legeblas en ĝi ankaŭ asertoj diskuteblaj kaj kontesteblaj, ekzemple ke En la tre antikvaj socioj, t.e. primitivaj, la homo havis konduton proksiman al tiu de besto, ke rasismo ĉiam ekzistis, ekde la apero de la homo, sub malsamaj formoj laŭ la epokoj, ke ekzistas nur unu raso aŭ ke la miksado produktas la belecon. Jen ebla tasko, sendube pens-instiga, por gepatro kaj gefilo: kundiskuti la verkon.

En la traduko pluraj nomoj aperas en esperantigo (Kolumbo, Spinozo), aliaj en transskribo (Merjem', Abdu), plej multaj en la originala formo franclingva (Jean-Paul Sartre, Pétain), tamen unu el ili kun referenco al PIVa esperantigo, kaj nur unu plia kun prononc-indiko. La nomoj de du marokaj urboj, resp. Fes/Fez kaj Sefrou, kaj de unu knabo, Sŭad, aspektas transskribitaj ne el la berbera aŭ la araba, sed el la franca. Same pri la gentnomoj "hutuoj" kaj "tucioj": kial ne "hutoj" kaj "tucoj"? Aliflanke, anstataŭ "Senegalo" por la lando, legeblas "*senegaloj" por la loĝantoj, malgraŭ la Akademio kaj malgraŭ PMEG. Nu, kohera redakto certe farintus la stilon de la traduko iom pli "internacia".

Nuntempe, kiam eĉ genetiko minacas iĝi gen-etiko, bonvenas ĉiu paŝo kontraŭbatali rasismon en ajna formo, tiom pli se la celgrupo estas ĝuste infanoj.

Jorge CAMACHO

Tahar Ben Jelloun: Paĉjo, kio estas rasismo? El la franca tradukis Armela LeQuint kaj Ċak Le Puil. Eld. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1999. 52 paĝoj broŝuritaj. ISBN 92 9017 063 8. Prezo ĉe FEL: 6,50 eŭroj + afranko.

˙;