Numero: 006809

Rubriko: Turismo

Prioritato: 2

Korektita versio

HISPANIO

Vojoj al la sankta urbo

La hispana urbo Santiago de Compostela [kompostela], sankta loko de la kristanoj, Šiujare altiras multnombrajn pilgrimantojn kaj turistojn el la tuta mondo.

La historio de la urbo estas intime ligita kun la nomo de Sankta Jakobo, kiu lař kristanismo estis apostolo de Kristo, frato de Sankta Johano, evangeliisto kaj filo de Zabedeo kaj Salome. Por obei la konsilon de Kristo disvastigi la evangelion en la tuta mondo, la apostolo decidis veni al Finisterre, tio estas: °is la fino de la mondo lař la tieaj scioj. Por plenumi tiun decidon, nelonge post la resurekto de Jesuo Kristo, li eniris unu el la kutimaj ■ipoj, kiuj transportis feron, ■talon, oron kaj spicojn el Oriento, kaj tiumaniere li atingis la galegan urbon Pafdron Še Atlantiko. La apostolo ne restis nur tie, sed li veturis tra tuta Galegio kaj atingis la hispanan regionon Aragono.

Poste la apostolo revenis al Palestino, kie Herodo Agripo senkapigis lin. La disŠiploj de la apostolo Atanaso kaj Teodoro transportis lian korpon per ■ipo al Libredon, al tereno disponigita de la re°ino Lupa. Multaj skriba╝oj mencias la eventojn okazintajn °is la tempopunkto, kiam post okcent jaroj la korpo de la apostolo aperis en la Kampo de la steloj, de kiu devenas la nuna nomo de la urbo Santiago de Compostela en la provinco Galegio.

La pilgrimado komenci°as

Oni rakontas, ke la unua vera pilgrimanto estis franca episkopo, Goteskalko, kiu venis rajdante Ševalon. En la jaro 1120 ambasadoro de emiro Jusuf, kiu traveturis Galegion por renkonti°i kun la re°ino Uraka, vidis tiom da pilgrimantoj lař la vojo, ke li demandis, kien iras Šiuj. Oni klarigis al li la aferon, kaj li mem ekdeziris veni al la tombo de la apostolo. Okdek jarojn poste alia kleriko, nome Picaud [pikˇ], priskribis la vojon ekde Poitiers [přatiÚ], Francio, verkante la unuan turisman gvidilon pri Santiago de Compostela.

En 1122 papo Kaliksto la Dua egaligis la urbon al Romo, Šar en tiuj du lokoj estas entombigitaj la nuraj du apostoloj en Eřropo, Sankta Jakobo kaj Sankta Petro.

Esploriginte fare de scienculoj la relikvon de la apostolo, la papo Leono la 13a proklamis al la mondo la ařtentikecon de la resta╝oj de Sankta Jakobo per buleo "Deus Omnipotens" de la 1a de novembro 1884 kaj petis la episkopojn de la katolika eklezio instigi la kredantojn al pilgrimado al Santiago de Compostela. Poste la sekvaj papoj, kaj ankař la nuna, ofte vizitis la sepultejon de la apostolo, situanta en la kripto de loka katedralo.

La urbo -- magneto por la kristanoj

Oni diras, ke Šiuj vojoj kondukas al Santiago de Compostela. Certe jes, Šar la sepultejo de la senkapigita apostolo esti°is magneto por la kristanoj, kaj la vojoj uzataj de la pilgrimantoj estis ankař tiuj, lař kiuj pasis dum jarcentoj Šiuj artaj kaj kulturaj movadoj de Eřropo.

Pluraj estis kaj plu estas la vojoj al Santiago de Compostela:

Franca vojo. Malfacila kaj laciga, tamen estas la plej ofte uzata. ěi fini°as Še la bela vida╝o de Monto de la ěojo, nomata tiel pro la gajeco de la iamaj pilgrimantoj. Atinginte ties pinton ili ekvidis de tie la turojn de la katedralo de Compostela. Temas pri preskař okcent kilometroj lař malnovaj romiaj vojoj norde de Hispanio, kiuj estas dividitaj je du branŠoj -- tra la aragonaj kaj tra la navaraj Pirineoj (Še Roncesvaljes). Ambař kuni°as Še la bela urbo Puente la Reina.

Tiu franca vojo sendube estis la unua limo inter la kristana kaj islamana partoj de la duoninsulo, komenca punkto de la tiel nomata "rekonkero", komenci°inta en la norda regiono Asturio. Sekve de tiu vojo en la 11a jarcento re°o Alfonso la Sesa profitis la famon de Santiago de Compostela por altiri soldatojn, klerajn mona­ojn, komercistojn kaj metiistojn el Francio. Krome la franca vojo kunligis Hispanion al Eřropo en la religiaj, kulturaj kaj politikaj aferoj. La voja°antoj lař tiu vojo, inkluzive arabojn kaj judojn, restis surprizitaj pro la miksa╝o de homoj kaj kulturoj, de arto kaj religio.

Norda vojo. ěi estas la plej grava post la jam menciita. Lař la kantabra marbordo la pilgrimantoj venis al Ribadeo, galega urbo, proksima al la astura limo, kaj ■ipe veturis tra la enfluejo, kun grandaj dan°eroj, al diversaj mona­ejoj, por retrovi la francan vojon.

Pravojo. ěi etendi°is ekde Oviedo, Asturio, tra la montaroj. Tamen °i ne estis la plej uzata pro dan°eraj lupoj kaj ursoj en la montaroj. Tiu vojo ■ajnas esti la plej malnova vojo al Santiago de Compostela.

Vojo el la Oriento ař vojo de la ar°ento. Post kiam la kristanaj armeoj gajnis teritoriojn de la islamanoj, lo°antaj Šefe en la sudo de la duoninsulo, oni eklo°is regionojn kaj urbojn. La novaj lo°antoj kaj ties idoj, venintaj el la nordo, sentis bezonon iri al Compostela kaj tiel uzis la ar°entan vojon tra la kastilia regiono, kiu estas ebena °is la nordo. Nuntempe temas pri la plej uzata vojo, Šu veturile, Šu piede, se oni venas el la sudo norden.

Vojo de la mařroj. Tiuj, kiuj ■ipe atingis la havenon Muros ař Noia, en la Korunja-enfluejo, uzis tiun vojon. Nun °i estas forgesita. Pri tiu vojo estas konservitaj multaj historiaj dokumentoj. La veturantoj, kiuj uzas °in, °uas belajn pejza°ojn kaj bonan gastronomion.

Angla vojo. La pilgrimantoj alvenintaj ■ipe el Norda Eřropo kaj el Britio atingis la havenon de Korunja, Ferol ař de alia urbo. Post tri ař kvar tagoj la voja°antoj atingis la urbon Santiago de Compostela pro la avanta°o, ke la vojo estas simpla.

Memora╝oj flegataj

Multaj malnovaj vojoj ekzistas, kiel la portugala, kiu trapasas la landliman riveron Monjo kaj aliajn. Kompreneble Šiuj Ši vojoj kaj la multnombraj monumentoj Še ili nun estas zorge renovigataj, inkluzive de la kvin galegaj katedraloj Compostela, Lugo, Mondonjedo, Orense kaj Tui. Ni ne forgesu, ke la galega klimato estas pluva kaj humida, kio kařzas dama°ojn. La renovigo de la monumentoj, Šefe Še la franca vojo, estis grava entrepreno. La nunaj voja°antoj, kiuj venas Šu ■ipe, Šu bicikle, ařtomobile ař piede trovos belajn malnovajn monumentojn, bonegan gastronomion kaj komfortajn gastejojn por pilgrimantoj (Ši tie ni ne mencias la hotelojn de Šiu urbo).

En 1999 -- la antařlasta jaro de la dua jarmilo -- oma°e al Sankta Jakobo en Santiago de Compostela kaj en Galegio okazis pli ol 600 aran°oj, koncertoj, teatra╝oj, kongresoj, ekspozicioj, ktp. Krome antař ses jaroj Unesko deklaris la urbon Santiago de Compostela kultura mondhereda╝o. En 1998 tiu agnosko tu■is ankař la kvar Šefajn vojojn al la sankta urbo.

Rafaela URUEĐA

 ;