Numero: 006805

Rubriko: novelo

Redaktoro: Geraldo Mattos <mattos@super.com.br>

Prioritato: 2

Korektita versio

KOTA AKVO

Konstanten Krysakov

La kafo en la stacidoma bufedo estis aæa, samkiel la buterpano kun malfreþa fromaøo. Li naýze fintrinkis lastan kafgluton kaj foriris el la bufedejo. Øis la ekiro de lia trajno estis ankoraý tridek minutoj, kaj li ne volis tiom frue eniri vagonon. Kun kapdoloro li promenis tien kaj reen laý la kajo. Kapdoloro aperadis æiam kiam li estis sola kaj devis ion atendi. Estis iu pezega þarøo en la tempioj, kiu dormigis lin, aý, se mankis eblecoj por dormi -- simple turmentis lin dum longa tempo.

Finfine horloøo montris ke restas kvin minutoj. Li venis al sia vagono, montris bileton, diris al la pola vagonservisto "dankon" ukrainlingve (la polan li tute ne regis) kaj eniris sian kupeon. Oficaj aferoj devigis lin vojaøi al Varsovio. Li havis multajn aferojn hejme, sed parte li øojis pro la vojaøo -- li tre þatis ripozi en trajnoj. Li þatis la odoron de longdistancaj trajnoj, la unutagan freþecon de vagonaj littola¼oj, la bruon de radoj. Dormado dum tiaj vojaøoj æiam por li estis plej profunda.

La trajno ekveturis. Post dek kvin minutoj li jam kuþis, legante libron. Feliæe neniu krom li estis en la kupeo, kaj li øuis plenan solecon. Baldaý li eksentis dormemon, malgraý ke estis nur kvarono post la sesa vespere. Kion fari -- kapdoloro daýre æeestis. Plezure li fermis la libron, malþaltis la lumon kaj ekdormis ..........

Li vekiøis. Lian bruston kunpremis iu stranga, malklara, nur øermanta deziro. Li kuþis senmove kelkajn minutojn, provante aýdi sian internon. Sed øi, la interno, nur reeðis per iuj obtuzaj sonoj, kaj inter ili ne eblis distingi ion certan.

Ankoraý ne sciante ion pri la naskiøanta torento de sentoj, li eliris el la kupeo. La trajno estis alvenanta al iu urbo. Li atente rigardis al la stacidomejo. Estis urbo kie la trajno devis stari plej longan tempon -- æirkaý duonhoron. Post la halto li eliris al la kajo. Tie regis humida vento, tro varma por komenco de decembro. Estis profunda nokto, neniu krom li kaj policistoj troviøis sur la kajo. Li pensis: "Kio, diable, okazas?" Tamen jam klaris por li kio okazas. Laca ina voæo ekfluis el stacidomaj amplifiloj: "Trajno numero NN restartos je la kvara kaj dudek kvin". Li rigardis horloøon -- ankoraý dudek minutoj. Li decidis iom esplori la æirkaýa¼ojn, kaj eniris la stacidomejon. Nek en la atendohalo, nek en la kashalo iu estis. Æio estis regata de marmor-kahela silento. Li oscedis kaj jam ekintencis foriri dormi, sed la pordo subite knaris, malfermiøis kaj enlasis iun homon. Li pigre sin demandis: "Æu virino?... Jes ... Interese, kion þi volas ... Þajnas ke dum la sekvaj du horoj neniu trajno estos, do þi strebas al æi tiu. Hm ... Bela, sed ne por mi". Li turniøis dorse al la kasejoj kaj al la proksimiøanta virino, kaj ekmarþis. Sed kiam li preskaý eliris, liajn orelojn atingis vortoj de la virino:

-- Æu vere mankas?... (Evidente ke þi aýskultis respondon de la biletvendisto.) Sed kiam mi povos preni la sekvan trajnon? Nur tagmeze ... Ege domaøe ...

Li senhezite eliris, pensante: "Jen do ... Iu malriæulino volas trafi la trajnon ... Bonþance mi ne estis tre proksima, alikaze mi devintus proponi al þi monhelpon... Mi ja farus, sed þi komencus nei, kaj mi abomenegas tiujn øentilajn firifuzojn; poste þi postulus mian adreson por iam resendi al mi la monon ... Tede, banale kaj naýze."

Intertempe li revenis al sia vagono. Li staris apude, kaj repripensis æi tiun etan okaza¼on. Li rigardis al la pordo el kiu li eliris. Li kvazaý atendis ion. Kaj li tute ne miris kiam la pordo denove malfermiøis, kaj la virino surpaþis la kajon. Sur la tuta kajo troviøis nur du lanternoj, kaj þi ekiris meze inter ili. Þia ombro dum la marþado fantome pligrandiøis, kaj li soræite rigardis al la ombro. Þiaj kalkanumetoj frapetis la asfalton.

Þi iris rekte al li.

Þi venis al li.

Li fulmrapide pensis: "Gracia... Svelta..." Nenion plian li kapablis konscii tiusekunde.

-- Æu mi povas helpi vin, estimata sinjorino? -- li prononcis kaj teruriøis: kian banalega¼on li diris?

Sed la virino respondis per ekscitita kontralta voæo:

-- Jes ... Mi havas problemon ... eble stultan.

-- Vi povas disponi pri mi laý via bontrovo -- lia lango funkciis sendepende de li.

-- Dankon. Vere stulte. Mi bezonas trafi Varsovion hodiaý matene æar mi havas gravan renkontiøon ... Sed ...

-- Æu ne sufiæas al vi la mono? -- kiel eblis plej øentile kaj delikate li demandis, iom timante þian reagon. Sed þi tute senofende diris:

-- Tute ne ... Eæ pli stulte: mankas kuþlokoj en virinaj kupeoj, kaj en æi trajno forestas sidaj lokoj æar øi estas nokta, kaj nur preteriras æi tiun urbon -- þi parolis rapide, kvazaý sentante iun neklarigeblan kulpon. Certe oni ne vendis al mi lokon en vira kupeo. Mi vidas ke vi estas tre deca kaj afabla homo. Estas mia sola þanco ... Æu vi eble bonvolos ... Mi tute ne øenos vin, vi povos dormi aý ne dormi -- mi nur sidos sur seøo kaj neniel malhelpos vin ...

Li staris dum tridek sekundoj sen respondi, sed liaj pensoj ne estis atingeblaj. Li ne kredis ke þi petas lin pri TIA afero. Li ne kredis ke li estos proksima al þi kvin horojn ... Li staris kaj rigardis en þiajn okulojn, kie respeguliøis nokta vento kaj volupta lumo de lanterno.

-- Æu vi ne konsentas? -- þi demandis malkuraøe.

-- Að, pardonu, mi enpensiøis tro profunde ... Certe, certe jes ... Kaj eæ ne pensu, mi ne lasos vin sidi sur la seøo, æar sur øi eæ eta infano fartus maloportune. Æu vi estas el æi tiu urbo?

-- Ne, mi alvenis æi tien vespere per alia trajno ... Mi estas tiom laca ...

-- Vi dormos sur mia lito, mi parolos kun vagonservisto kaj li þanøos la tola¼on ...

-- Sed kio pri vi mem?

-- Ne gravas, mi sufiæe dormis jam.

-- Dankon ... Sed æu vi certas ke tio eblas?

-- Jes ja. Mi vidas ke vi bezonas ripozi!

-- Mi certe repagos ... -- þi diris, sed li faris tiom kruelan mienon (duonþerce), ke þi silentiøis kaj sekvis lin, danke rigardinte rekte en liajn okulojn.

Ili eniris. Li tuj iris al vagonservisto, iom pagis al li, kaj li tuj þanøis la litan tola¼on. Li diris al þi:

-- Bonan ripozon! Tridek minutojn antaý la alveno mi frapos la pordon por veki vin.

Þi denove provis protesti, sed li firme fermis la kupean pordon, denove dirinte "Bonan ripozon".

Post la preskaý neperceptebla puþeto de vagono, signifanta ke la trajno reekiris, li denove iris al al vagonservisto, petis de li kafon, kaj senhaste eltrinkis plenan tason, starante æe vagona fenestro kaj tenante la tason enmane. Pensoj forestis. Nur troviøis iu nekaptebla, intuicie atendata antaýsento de io ... io ...

Li mergiøis en subkonscian lagon de emocioj. Li rigardis al preterflugantaj arboj, neøoj, etaj stacioj, tute ne vidante ilin. Li mekanike frotis la vitron per unu fingro, kaj en tiu movo koncentriøis æiuj liaj fortoj.

Liaj emocioj troplenigis lin. Li redonis la tason al la vagonservisto, kaj ekiris al sia pordo. La vagonservisto postrigardis lin, ruze ridetante kaj pensante: "Interese, kion li fakte atendas?"

Li venis al la pordo. Se øi estus þlosita, li ege surpriziøus. Tamen la pordo glate malfermiøis. Li milde eniris. Þi þaltis lampeton super la lito.

-- Æu vi dormas? -- li demandis flustre.

-- Certe ne, -- same flustre þi respondis.

Li atente sidiøis apud þi. Þi leviøis. Li diris:

-- Espereble mi ne øenis vin?

-- Ne, -- þi eæ ne diris tion, sed elspiris aeron, kaj el tio rezultiøis la vorto.

Li malþaltis la lampon. Subita tenebro kovris ilin. Þi senesperpasie brakumis lin ...

Ene de sentoplena uragano tempo estis plej malgrava ero. Tamen øi ekzistas ... Sen imago pri kiom da minutoj? horoj? pasis li rigardis la horloøon.

-- Post kvindek minutoj ni alvenos.

-- Bone ... -- þi diris, kaj feble aldonis -- Bonvolu eliri ... Mi devas reordigi min.

Li eliris en la vagonan koridoron. Aýdinte frapon de la pordo, el sia kupeo aperis kapo de la vagonservisto, demandante:

-- Æu kafon?

-- Jes, bonvolu ...

-- Post unu minuto, -- afable reeðis la servisto, kaj eæ pli rapide -- post duonminuto -- li donis al sia pala pasaøero kafotason.

-- Dankon... -- indiferente kaj senemocie li diris.

-- Kia virino! Æu? -- ruze palpebrumante la vagonservisto demandis.

-- Silentu, mi petegas -- mallaýte, sed furioze li øemis.

La vagonservisto kompreneme jesis kaj foriris, kvazaý tuj forvaporiøinte el lia memoro.

Post iom da tempo ankaý þi eliris. Nun ili ambaý staris unu apud la alia, kaj silentis. Li pensis ke ili staros tiel øis la alveno, sed þi komencis paroli. Þi komencis mallaýte, sed poste þi pli kaj pli flamiøis, kaj la lastajn vortojn þi preskaý kriis.

-- Vi certe interesiøas pri tio, kun kiu mi renkontiøos en Varsovio. (Fakte li vere ege scivolemis pri tio.) Do, mi diros ... Kun mia amato. Sed estos peza rendevuo. Peza, æar mi iniciatis nian disiøon antaý kelkaj monatoj. Ni disiøis, sed li plu amis min. Kaj amas, kaj li volontege denove rekuniøus kun mi, sed lia fiereco ne permesas akcepti min sen pardonpetoj. Vi povas diri -- kia problemo? Tamen mia fiereco ne permesas al mi pardonpeti de iu. Speciale æi-okaze, æar mi ne kulpis pri nia disiøo ... Jes, mi iniciatis øin, sed tio okazis æar mi estis trompita de alia viro. Do, tial mi ne sentas min kulpa antaý li, antaý mia amato. Vi vidas, ke la historio estas neimageble triviala. Sed kiam vi travivas ion tian, tiam æio okazinta ne vere þajnas al vi banala. Mi renkontiøos kun li en Varsovio, en la urbo kiu donis al ni amon kaj iom efemeran feliæon. Ni konatiøis en iu kafejo centre de la urbo. Estis sunsubiro. La horizonto estis vermiljona, fajre-ruøa, incendie-rufa. Denove -- kiom kutime, tradicie, neoriginale, æu?... Sed tio banalas kiam vi legas aý aýdas tion, sed se vi mem vidas tian æielon, vi ne pensas ke vi jam ie legis pri samkolora firmamento ... Vi simple øuas øin. Li sidis æe apuda tablo, kaj senintermite rigardis preter mi ... Li ne rimarkis min, sed mi -- lin rimarkis. Æirkaý ni estis fabela cigansomera Varsovio, sed mi jen sentis min vintre pro la timo ke eble ni ne konatiøos, jen -- mi þvitegis pro streæo kiam li estis ¼etanta al mi sian distriøeman rigardon ... Fine mi senesperiøis ekkoni lin, kaj stariøis por foriri. Sed tiam li treege milde, neatendite ekparolis al mi ...

Li timis eæ spiri, æar la historio soræe strangolis lin.

-- Sed -- þi krude ekridis, -- mi ne plu rakontu kion li diris, kaj kio sekvis. Æar tio estas tro dolora. Vi iom imagas kiamaniere ni disiøis. Jes, estis tute stulte, sed oni komprenigis ke mi ne bezonas lin, malgraý ke mi fakte terure bezonis ... Do, sekvis neeviteblaj rutina¼oj -- longaj paroladoj, seniluziiøoj, doloroj, malesperoj... Mi foriris el la urbo, ekloøis en alia lando; dank'al mia profesio mi ne havas problemojn translokiøi. Sed mi provis neniigi, renversi la neoponeblan regulon de la vivo: ne eblas forgesi neforgeseblan. Li estis mia neforgesebla obsedo. Monatojn mi vivis en iu nebulo, nenion komprenante pri tio, kio okazas en la vivo min æirkaýanta. La vivo similis la hodiaýan matenon -- io neklara, malserena duonblizardo. Sed ankaý tio ne estas interesa ...

Postfenestre aperis la kajo de la varsovia æefstacidomo. Kelkajn sekundojn poste la trajno haltis. Sed øuste tiumomente þi daýrigis ege laýte, kvazaý ne vidante la alvenon.

-- Kaj nun mi, hontante, iras al li. Kaj kion mi faris? Hazardo, misfortuno, malbonþanco kunigis min kaj vin por kelkaj horoj. Sed ne pensu ke mi havis iujn sentojn al vi. Tute ne! Mi deziris nur trovi forgeson kun vi, æar plej teruras la tempo ¼us antaý io atendata. Sed mi ne trovis øin, la sopiratan forgeson. Mi simple uzis vin, samkiel mi mem estis uzata de aliaj. Mi ne kompatas vin. Kaj vi ne kompatu min. La linioj de niaj vivoj interplektiøis por momento, sed tuj displektiøos. Eble ni iam denove renkontiøos, kvankam mi ne þatus tion. Sed la mondo estas, bedaýrinde, malvasta. Mi nun diras iun delira¼on ... Adiaý!

Þi kaptis sian sakon kaj rapide impete elkuris el la vagono.

Ankaý li prenis sian tekon, kaj lante elvagoniøis. La animo morte malplenis. Troviøante en la sama stato li trairis la stacidomejon, venis al la urbo kaj ekpromenis, direktiøante li mem ne sciis kien.

Subite li rekonsciiøis sur iu ponto. La kapon penetris ideo: "Se ekzistas tiom forta animo, do æu mi rajtas..."

Kaj li, kun teruriøinta grimaco, supergrimpis la barieron kaj horore salutis la neeviteble proksimiøantan

ÿ;