Pro peto de diversaj retanoj, la magazino MONATO cxiumonate afisxas kelkajn tekstojn el sia nova numero. Jen prikomputila artikolo el la junia numero. Por akiri informojn pri MONATO aux por ricevi senpagan provnumeron, skribu al fel@eunet.be aux al CompuServe 100272,1601. ====================================================================== =MONATO-teksto 004514 / Rubr.: komputado Por lingvemaj komputilemuloj... Esperanto-parolantoj ofte estas pli postulemaj komputil-uzantoj ol aliaj. Ili ja deziras uzi minimume du lingvojn. Iuj deziros tekstoprilaborilon, per kiu ili povas tajpi Esperanton kaj la finnan, aliaj volos optike rekoni tekstojn en la rusa, franca kaj Esperanto, kaj ankoraux aliaj deziros disig-sxablonojn por perfekte disigi cxe linifino vortojn en Esperanto, la ukraina kaj la germana. Trovi tiajn programojn estis malfacile, gxis antaux nelonge. Jxus aperis la tria eldono de la anglalingva The Multilingual PC Directory. Tiu cxi verko donas en 256 grandformataj pagxoj tre bonan superrigardon pri cxiaj plurlingvaj programoj por IBM-kongruaj komputiloj kaj pri la manieroj kiel akiri ilin. En la unua parto estas priskribitaj nur programoj kaj dosieroj: tekstoprilaboriloj, tekstoreviziiloj, tradukiloj, litertiparoj, programoj por adapti litertipojn, rekoniloj, programoj por adapti la klavaron, ktp. Kaj cxio tio por pli ol 150 lingvoj, inter kiuj la afrikansa kaj la albana, la cxina, korea kaj japana, la rusa, ukraina kaj serba, la zulua, la eskima, la nepala, kaj kompreneble Esperanto. Jen nur kelkaj el la pli "ekzotaj" programoj, kiuj estas listigitaj: tradukprogramo araba cxina cxehxa dana esperanta finna franca germana hebrea hungara indonezia itala japana jida nederlanda norvega pola portugala rumana rusa serba svahila turka; programo por lerni la cxinan kaligrafion; litertipoj por la hebrea, malnovgreka, hieroglifa kaj japana (hiragana/katakana); disigsxablonoj por 41 lingvoj, inkluzive la francan, kanadan francan kaj valonan francan... Programoj, kiuj traktas Esperanton, ne mankas en la libro: la tekstoprilaboriloj 3B2 de Advent Desktop Publishing kaj The Universal Word de WYSIWYG Corporation; Davka Scholar, MultiWriter, Protext kaj WordPerfect (Cxapelilo ankoraux mankas, sed certe aperos en posta eldono); TrueType- kaj PostScript-litertiparoj de diversaj firmoj; la optika rekonilo Recognita Plus... Ne mankas la nomoj kaj adresoj de cxiuj liverantoj kun telefon- kaj faks-numeroj kaj la elektronikaj adresoj. Dua parto en la libro traktas elektronikan komunikadon: Kie oni povas akiri fremdlingvajn programojn, litertiparojn, ktp. uzante komunikprogramojn kiel ftp, gopher, veronica aux simple elektronikan posxton; kie trovi prilingvajn novajxgrupojn, la lingvajn servojn de CompuServe, ktp. Interesaj en la libro estas ankaux la superrigardoj de la diversaj normoj Latin 1 gxis 4, la diversaj kodpagxoj de IBM kaj tabelo kun la alfabetoj de preskaux ducent lingvoj, de la acxola en Ugando gxis la visajana en la Filipinoj. Por lingvemaj komputilemuloj kaj por komputilemaj lingvemuloj tiu cxi verko estas vere ricxa fonto de informoj. Ian Tresman, The Multilingual PC Directory, eld. Knowledge Computing, Borehamwood, 1995, 3a eldono. 256 pagxoj DIN A4, ISBN 1-873091-03-5. Prezo cxe FEL: 1980 BEF; cxe UEA ne havebla.