Pro peto de diversaj retanoj, la magazino MONATO cxiumonate afisxas kelkajn tekstojn el sia nova numero. Jen novelo artikolo el la junia numero, verkita de Shi Chengtai (Cxinio) Por akiri informojn pri MONATO aux por ricevi senpagan provnumeron, skribu al fel@eunet.be aux al CompuServe 100272,1601. ====================================================================== de Shi Chengtai La kompensa kiso En karesado de la printempa brizo Rafo piediris laux la vojo al la hejmo de Umea, kaj dum kontemplado pri paseo li ignoris la stratan gajon. "Do, kian donacon al sxi?" li pensis. Antaux tri jaroj Rafo renkontis f-inon Umea hazarde en librejo, pro sama arda intereso al romano de iu postmodernisma verkisto; post kiam ili pagis por la respektivaj libroj, tuj ili libere interbabilis pri la verkoj de tiu verkisto cxe vendotablo... Poste ili havis oftan kontakton, kaj dum la rendevuoj ili havis gxojan tempon. Rafo iom post iom korinklinis al tiu minca kaj rigida cxarma junulino; la freneza amo al sxi ecx gxis hodiaux neniel malfortigxis. Tamen Umea korinklinis al alia junulo kun sama freneza amo, ho ve. Lia freneza amo gajnis nur sxian decideman rifuzon, dum sxi ankaux gajnis la samon de la junulo. Nun, lauxdire, sxi havas novan korinklinulon, sed Rafo ankoraux restas sola frauxlo. Subite li auxdis, ke Umea nezorge tordis al si la piedon, ecx piedartiko rompigxis kaj sxi nur kusxas sur lito. Post meditado Rafo decidis viziti sxin, kiu profunde nestas en lia koro, kvankam sxia iama rifuzo funde vundis lian koron, ecx gxis nun li ankoraux ne tute resanigxis, tamen cxe li neniam restis rankoro, sed nur zorgemo aux ... sopiro al sxi. Preterpasante florbutikon, la lumo al li, Rafo enbutikigxis. Fronte al buntaj florfakoj li ne povis decidi, kian floron li acxetos. Rimarkinte lian hezitemon, koketa vendistino proponis al li: "Sinjoro, cxu vi volas acxeti florojn por via amatino? Kial vi ne acxetu rozon?" Li, murmurante en gorgxo, atentis tantaligan rigardon de la vendistino, kies moketa rido decidis lian elekton. "Nu, jen rugxaj rozoj!" Lia vizito kun bukedo da rugxaj rozoj surprizis sxin. "Neniel mi antauxvidis vian viziton" Umea diris kun brila rideto. "Cxu vi ne diris, ke ni cxiam estos intimaj amikoj?" ankaux Rafo diris kun brila rideto. "Vi ne scias, ke dum mi kusxas lite la soleco inundas min gxismorte; mi sopiris pri babilado kun alia..." Umea grumblis. "Cxu vi ne jam havas Li'n?" Rafo ehxis sxin. "Malsaman senton! Krome li preferas oficdejxori..." Kaplevante, sxi rigardis al la mieno de Rafo, tenere kaj lante lirlis: "Fakte, delonge mi deziras babili kun vi... Kiam mi rifuzis vin ne pro tio, ke vi ne meritis mian amon, aux mi subtaksis vian fidelecon ... sed, nur ke tiam mi mem ne kapablis eskapi de alia ombra vualo..." "Ne plu! Mi, mi tute komprenas vin" Rafo sentimentale mildigis sxian konfeson, rigardante sxiajn okulojn. Umea silentis. Rafo cxirkauxrigardis en sxia cxambro, kiu iam estis lia aspirata tenera animnesto. Cxio evidente ne sxangxigxis, preskaux restis la antauxa aspekto, la romano kiun ili kune acxetis dum ilia renkontigxo staras inter libroj sur murbreto; nur sur tablo trovigxas florvazo, en kiu la jxus acxetita de li bukedo da rozoj ostentas. Sxia parolo rompis la silenton: "Do, kiel vi vivas nuntempe?" Rafo starigxis kaj pasxetis tien-reen, kaj: "Cxu vi aludas pri amatino?" amara rideto aperis cxe liaj busxanguloj. Sed Umea ne ridetis. Kapklinante sxi dronis en kontempladon. Post longa momento sxi murmuris: "Vi jam estas dudek-sesjara... Vin trenis ja mi..." "Kial vi pensas tiel!" Rafo haste haltigis sxian parolon, kaj intencis deviigi la babilan tempon: "Cxu via piedvundo resanigxas? Permesu min vidi vian vunditan piedon, cxu?" "Jam resanigxas." Sxi levis la kovrilan angulon, dirinte. La eleganta piedo, kies artiko estas volvita de blanka bandagxo, aperis antaux liaj okuloj, kaj similis al pimpa lotusfloro sur la verda fono de la kovrilo. Lia rigardo inundis tiun mincan piedeton. En lia koro sxvebis bedauxra turmento, kaj li tuj rememoris, ke dum ilia promeno en avenuo, atentinte sxian lacigxon, li proponis al sxi sidigxi por ripozi; tiam li rimarkis sxian piedan delikatecon kaj kun neretenebla sento li karesis animfole tiun piedon. Sed sxi, incitate, pusxis lin flanken. Cxi-momente Rafo urgxis la rigardan revenon indiferente-afekte foliumis magazinon de sur la tablo, sidigxante en fotelo apud sxi. Denove silentis. Legxera vocxtrilo muaris cxe liaj oreloj: "Cxu vi deziras karesi gxin? ... cxi-foje estas laux mia peto al vi..." Ne atendante, Rafo levis sin kaj stuporis antaux sxia lito. "Mi petas vin, ke vi karesu gxin..." Umea rimarkis lian surprizon kaj sincere, softe ripetis. La varma fluo tuj ektorentis en lia koro, larmoj perle ruligxis en la okuloj. Rafo lante etendis la manojn kaj legxere tenlevis dumane tiun lotusfloron, kiu svage farigxis pli kaj pli pompa, blankpura... Sxajnis al li, ke la animvundo pro sxia iama rifuzo tute resanigxas. Kaj Umea ankaux levtenis dumane lian vizagxon, donis al li kison, kiun Rafo sentis sincera, angxela. Larmgutoj bruligis liajn vangojn. La malkasxita am-frenezo ree ardigis lian korpon kaj animon... "La kiso kompensu viajn fidelan atendon kaj sinceran toleremon..." sxi balbute kveris singulte. La bukedo da rugxaj rozoj kviete disaromis, mute rigardis tiun emocian paron, kaj sentis tiun cxi belan sanktan momenton. La paseo, gaja aux malgaja, tute sinkis en la ardan kisadon.