Pro peto de diversaj retanoj, la magazino MONATO cxiumonate afisxas kelkajn tekstojn el sia nova numero. Jen prikomputila artikolo el la maja numero. Por akliri informojn pri MONATO aux por ricevi senpagan provnumeron, skribu al fel@eunet.be aux al CompuServe 100272,1601. ====================================================================== =MONATO-teksto 004560 / Rubr.: komputado WINDOWS Ni levu la cxapelon! Dum pluraj monatoj aperis en la Esperanto-gazetaro anoncoj pri Cxapelilo 1.0, komerce pretigita tekstoprilaborilo por Esperanto por IBM-kongruaj komputiloj kun mastrumilo Windows 3.0. Jen gxi trovigxas nun sur la testotablo de MONATO, bele enpakita en tri altdensaj diskedoj. Instali la programon montrigxis esti facilege. Oni simple alklakas la programon INSTALL.EXE, kaj ek gxi iras. La instalado dauxras preskaux duonan horon, sed okazas preskaux komplete auxtomate. Necesas nur enmeti diskedojn 2 kaj 3 en la momento, kiam via komputilo (esperantlingve) petas tion al vi. Fine oni devas permane instali la jam disken auxtomate kopiitajn tiparojn. Iom da spaco sur via disko ja necesas. La elpakita programo bezonas preskaux 6 megabitokojn. Post kiam la instalado finigxis, la uzanto havas antaux si tre profesie aspektantan ekranon, kun pluraj pendomenuoj kaj amaseto da butonoj, iom similan al la ekrano de Microsoft Word. Kompreneble la programo estas kaj klavare kaj muse direktebla. Ampleksa helpsistemo La unua rimarko de la testantoj estis, ke entute mankas manlibro. Tiu rimarko montrigxis tamen sensenca, cxar Cxapelilo estas provizita per tre ampleksa helpsistemo. En iu ajn momenteto de senespero, oni povas klavi je F1 aux per la muso alklaki la pendomenuon "Helpo". Aperas sur la ekrano ampleksa teksto, en kiu eblas denove alklaki la substrekitajn terminojn por ekhavi ecx pli da informoj, laux la tiel nomata hiperteksta sistemo. La uzantoj de TTT sentos sin hejme en tia medio. Komputilantoj ankoraux ne tute spertaj pri Esperanto trovos la tekstojn eble iom pezaj. La stilo de auxtoro Pejno Simono, kun multaj kunmetitaj vortoj kaj verboformoj, ja foje povas timigi komencanton. Aliflanke tre pozitive estas, ke ankaux ne-angloj ne havos problemon uzante la helpilojn. Komplete mankas terminoj kiel "fajlo", "drajvo" kaj aliaj esperanglajxoj. Se tamen la helpiloj ial ne suficxas, eblas cxiam voki la varmegan lineon de Professional Consulting aux sendi elektronikan leteron. Tie oni afable, kaj esperantlingve, vin helpos. La helpmenuon la testantoj bezonis por ekscii, kiel klavi la supersignitajn literojn. Post eble unu minuto ili jam lerte tajpis + c por akiri la literon cx, + U por atingi Ux, ktp. Al Cxapelilo tamen aldonigxis ankaux senpaga programeto Compose de DEC, per kiu eblas krei aliajn klavokombinojn, kaj per kiu oni povas programi siajn preferatajn klavokombinojn por super- kaj sub-signitaj literoj de aliaj lingvoj. Per Cxapelilo 1.0 ja eblas tajpi plurlingve: La liveritaj esperantaj tiparoj subtenas aldone al Esperanto mem la lingvojn francan, germanan, nederlandan, afrikansan, frisan, italan, hispanan, portugalan kaj kompreneble anglan. Ene de cxapelila dokumento oni povas memkompreneble ankaux uzi aliajn naciajn lingvojn, simple elektante alian ne-esperantan tiparon. Kun la programo estas provizita amaseto da diversaj litertipoj, ekzemple la senserifaj Svisujo, Metroo kaj Kuriero, la serifaj Tempo kaj Sudo, kaj pluraj frivolaj litertipoj, kiujn eblus uzi por titoloj aux afisxoj, kiel Akrido, Teatro kaj Foiro. Cxapelilo estas provizita per potenca literumkontrolilo. Por povi testi gxin, la kunlaborantoj de MONATO unue provis ensxovi jam ekzistantan tekston, faritan per alia "antaux-cxapelila" tekstoprilaborilo. Temis pri teksto, en kiu aperis la kombinoj c kun x anstataux cx, U kun x anstataux Ux kaj simile. Nu, tute ne necesas konverti tian tekston unue. Se via teksto nomigxas HELPU.DOK, simple alinomigu gxin al HELPU.CX kaj importu gxin en Cxapelilon. Auxtomate vi vidos la gxustajn signojn sur la ekrano, kaj vi povos printi ilin same gxuste. Aldone al la .CX-konvertilo Cxapelilo havas kvar aliajn: .CH por la fundamenta tajpmaniero (Chu shi shatas shaumvinon?), .C^ por la grupo c^ kaj ^c, .LT3 por tekstoj laux la ISO-normo Latin-3, kaj .RTF por la dokument-intersxangxformo RTF. Estas provizitaj memkompreneble ankaux similaj eksportaj funkcioj. Sen sxtoninoj nek malmuroj La literumkontrolilo funkcias fulmrapide, kiel oni povas atendi de profesia programo. Jen kaj jen mankas vorto en gxi, sed tiun eblas tute facile aldoni al la vortaro. Feministoj eble kun plezuro konstatos, ke ja enestas la vorto "tajpistino", sed ke mankas "tajpisto". Tio tuj klarigas la internan sistemon de la kontrolilo. Gxi ne metas senpripense la sufikson -in post iu ajn radiko, nek la prefikson mal- antaux cxiu substantivo kaj adjektivo. La vortoj "malmuro" kaj "sxtonino", kiujn la testantoj intence enmetis en la tekston, ja estis brave indikitaj kiel malgxustaj de Cxapelilo. La testantoj tamen estis profunde sxokitaj de la fakto, ke la programo rekonis la vortojn "Pejno Simono" kiel pure esperantajn, dum iliajn nomojn gxi ne volis rekoni ... ;-) Sed ankaux en aliaj, seriozaj okazoj, la kontrolilo portas la stampon de Pejno Simono, la estro de Professional Consulting. La kontrolilo prave akceptas la vorton Belgujo, sed obstinas, ke Belgio estas malgxusta. Cxiujn -io-landojn la uzanto do devos mem aldoni, se tio estas dezirata. Kiam la literumkontrolilo renkontas malgxustan vorton, ekzistas du procedmanieroj. Oni povas simple tuj korekti gxin, aux oni povas peti al la programo mem sercxi la gxustan formon. En tiu dua okazo gxi prezentas tutan liston da ebloj. Tiu cxi procedmaniero estas tre temporaba kaj supozeble ne estos ofte uzata. Krome ekzistas modalo "kontrolu tajpade", en kiu la tajpanto estas tuj avertita, dum la tajpado, pri malgxusta vorto per komputila blekado. Por aliaj lingvoj oni povas acxeti kontrolvortaron cxe Professional Consulting, aux oni povas iom post iom mem krei gxin. Vidate-vidote Kompreneble ankaux la bazaj funkcioj de tekstoprilaborilo estas troveblaj en Cxapelilo: sercxo kaj anstatauxigo, diversmaniera rektigo, tabeliloj, dikigo, kursivigo, altigo kaj malaltigo, ktp. Kaj cxion, kion vi vidas sur la ekrano, vi vidos poste ankaux sur la papero, laux la konata principo vidate-vidote. Trovigxas en Cxapelilo ankaux disadresada sistemo kaj la eblo ensxovi grafikajxojn. La testantoj provis importi fotojn, kaj tio senprobleme kaj tre rapide sukcesis. Cxapelilo povas ensxovi Windows-bitbildojn (.BMP) sed same facile la bildojn kun finajxo .GIF, .PCX, .TIF, .TGA kaj .WMF. Cxiun programon eblas kompreneble ankoraux plibonigi. Tio validas ankaux por la nuna versio de Cxapelilo. Ekzemple ne eblas nun malfermi per gxi du dosierojn samtempe. Cxu tiu kaj aliaj kapabloj aperos en venontaj versioj, simple dependas de la acxetemo de la esperantistoj. Plibonigo de programo ja kostas investon de tempo kaj mono. Professional Consulting unue devos per vendoj reakiri la investojn por la unua versio, antaux ol gxi povos prezenti ecx pli kompletan varianton. Eventualajn cimojn gxi tamen forigos, kaj la acxetintoj ricevos tiuokaze senpage adaptitan version. En Esperantujo la vorto "nepra" estas tre ofte uzata. "Nepre kotizu tuj. Nepre abonu nun ..." Nu, nepre unu plian nepron ni uzu cxi-foje. Se vi posedas IBM-komputilon kun la mastrumilo Windows, kaj se vi tajpas Esperanton de tempo al tempo, Cxapelilo estas por vi neprajxo. Nepra gxi estas por via propra plezuro. Nepra gxi estas ankaux por la firmeto Professional Consulting, kiu fidis je la esperantistaro kreante tiun produkton. La programo kostas provizore nur 200 markojn (vidu la anoncon aliloke en MONATO), kio vere ne estas multe por tia multfaceta tekstoprilaborilo. Kaj se vi ne jam posedas je Windows, eble nun estas la momento por pripensi ankaux tiun acxeton ... Ni levu la cxapelon por Cxapelilo ..., nepre! Paul PEERAERTS Bart DEMEYERE