STEREOGRAMOJ La modo de fiksokuloj Se vi enirus librejon aux superbazaron kaj trovus personon, kiu malatentante, fiksokule rigardas buntan sensencan bildon... nu bone, ne surprizigxu. Temas pri nova "ludilo" kvazaux amashipnoto, al kiu volonte submetas sin junuloj kaj plenkreskuloj, grandagxaj sinjoroj kaj plenokupaj dommastrinoj, seriozaj profesiuloj kaj senpripensaj adoleskantoj. Tio estas la "manio pri stereogramoj", bildoj plenkoloraj kaj sxajne abstraktaj, gxis oni malkovras kiel ilin rigardi. Jes ja, cxar el la "sensenca" bildo, misfokusa antaux la okuloj, subite eksxprucas scenoj puraj kaj plurkoloraj: floroj, vizagxoj, atletoj, bestoj, pejzagxoj, mondmapoj... reliefaj el la fundo kaj klare elstarantaj. Eksplodinte en Japanio en 1992, la pasio pri stereogramoj rapide disvastigxis al aliaj landoj. La "fundamento" entenas tri librojn kun la titolo Magic Eye (Magia Okulo), dauxre inter la plej venditaj libroj en Usono, Auxstralio, Brazilio, Britio, Germanio, ... Samkiel multaj aliaj ludiloj kaj kuriozajxoj, ankaux la stereogramoj posedas "noblan" historion. Desegnoj kaj fotoj, fakte, ne vere "kaptas" la realon, sed "tradukas" scenon tridimensian en dudimensian surfacon. Malgraux cxiaj rimedoj de perspektivo, la bildo neniam igxas tute "plena". La problemo, jen, estas, ke niaj okuloj duas. La nervofibroj elretinaj, fakte, interplektigxas tiel, ke la dekstra cerba hemisfero ricevas la maldekstran duonon de la bildo, kaj la maldekstra hemisfero la duonon dekstran (fig. 1a). La cerbaj hemisferoj, poste, mistere "kunfandas" la bildduonojn kaj nin kapabligas vidi ununuran solidan mondon cxirkauxe. En 1833 la angla fizikisto Charles Wheatstone realigis la unuan aparaton por imiti la duokulan vidmanieron (fig. 2a). Per la du speguloj je rekta angulo en lia "stereoskopo", cxiu okulo ricevas unu el la du bildoj, iomete diferencaj, cxe la kontrauxaj flankoj de la aparato; la cerbo ilin kunfandas kaj rezultigas unusolan tridimensian bildon. Cent kvindek jarojn poste, la hispana pentristo Salvador Dal sin dedicxis krei kelke da stereoskopaj pentrajxoj; en 1978 la vizitantoj de Guggenheim-Muzeo en Nov-Jorko povis proksimigxi al paro da grandaj speguloj je 60o, kiuj reflektas du preskaux identajn pentrajxojn kun longa titolo: "Dal eklevas la hauxton de Mediteraneo por montri al Gala la naskigxon de Venera"; la reflektitaj bildoj kunfandigxas gxis formi ununuran pentrajxon imprese tridimensian. Aliaj postaj eksperimentoj pri vidprocezo kreis "dispecigitajn figurojn", en kiuj foje malfacilas identigi la bildotemon (fig. 3a, 4a, 5a), aux en kiuj vidigxas figuro (ekzemple la blanka triangulo en la fig 6a.), kiu desegne reale ne ekzistas. Tiaj lastaj eksperimentoj tamen ne multe rilatis al procezo de vidado tridimensia. Estis en la 50aj jaroj, ke Bela Julesz, esploristo cxe Bell-Laboratorioj en Nov-Jxerzejo, Usono, utiligis parojn da perkomputilaj bildoj kaj specialajn okulvitrojn por decidi cxu vidiluzioj estigxas en okuloj aux en cerbo. (La rezulto sxajnis pruvi la duan hipotezon.) Ekde tiam okulvitroj kun unu lenso rugxa kaj la alia verda kelkfoje aperas kiel donacoj en revuoj aux kiel kuriozajxoj, tra kiuj eblas admiri apartajn bildojn tauxge presitajn por aspekti reliefe. Grava jaro estis tamen 1979: Iuj Julesz-kolegoj elpensis manieron por videbligi nudokule scenojn kasxitajn en bildoj lauxsxajne tute abstraktaj kaj "senkulpaj". Naskigxis tiele la stereogramoj, realigitaj per preskaux identaj paralelaj strioj de figuroj aux punktoj. La grava vorto cxi-koncerne estas kompreneble tiu "preskaux": Fakte, en la etaj diferencoj inter sinsekvaj strioj "mergigxas" bildo. Por gxin vidi necesas, ke la dekstra okulo fiksu unu strion, dum la maldekstra fiksu tiun apudan; iumomente la cerbo kombinas la striojn, naskante elstaran bildon. Atendante la ebon krei tridimensiajn figurojn per komputilo (tauxga programo estas ekzemple la germana "Salitsky Dot"), provu vin amuzi per la bildoj cxi-pagxaj (fig. 7a, 8a, 9a). Metu la pagxon tusxi vian nazon, tiel ke la stereogramo aspektu plene konfuza; iom malstrecxigxu; malfokusigu viajn okulojn kvazaux vi rigardus trapapere malapudan objekton, kaj malrapide retroportu la pagxon; iumomente al vi sxajnos, ke vi "eniras" la bildon, el kies fundo klare elstaros plurebena figuro. Se male nenio okazos, aux vi eklarmos, iom ripozu kaj reprovu. Gianfranco CAZZARO Fig. 1a. La interplektigxo de nervaj fibroj el retinoj al cerbaj hemisferoj. Fig. 2a. La "stereoskopo" de Wheatstone. Fig. 3a. 4a. 5a. Ekzemploj de "dispecigitaj figuroj" kies temo estas foje malfacile identigebla. Fig. 6a. La "triangulo de Kanizsa", kie aperas blanka neekzistanta triangulo.