Date: Wed, 23 Mar 1994 01:24:05 -0500 (EST) From: Paul Peeraerts/FEL <100272.1601@CompuServe.COM> Subject: provteksto el Monato To: D.N.M.Ederveen@research.ptt.nl = Laux sugesto de kelkaj, la internacia magazino Monato publikigos per la = reto cxiumonate du tekstojn. Jen artikolo el la februara numero. = Por pliaj informoj pri Monato skribu al 100272.1601@compuserve.com. ========================================================================= FILMOTONDRO Dinomanio Kiel mi eskapu de dinosauxroj? Kial deziri eskapon de temo tiel interesa? Nu... Mirindaj film-efektoj Mi kun plezuro legis la sciencfikcian romanon Jurassic Park, Jxurasa Parko, kiun oni ne absurde povus kompari kun similgxenraj romanoj de H. G. Wells. La auxtoro, Michael Crichton [Mikel Krajtn], usonano, kvalifikita pri medicino, sperta pri fikcio (ankaux alinome), prezentis romanon kun estiminda intelekta enhavo, sciencaj informoj kaj diskutoj, intrigo kun diversaj motivoj, gxenerale bonaj dialogoj kaj kredebla psikologio, kune kun variaj sensaciaj aventuroj. Unu el multaj frandajxoj estas lia portreto de okjarulino kun la senkulpa egoismo de infano. La romano bongustigas per sensacio pripensindajn temojn: la rapide kreskantajn eblecojn de genetika artefarado, la dangxeron de trofacilanima uzado de tiuj eblecoj pro komercaj motivoj. Sciencistoj sukcesas rekrei, el praa DNA, diversajn dinosauxrojn; impresario kreas plezurparkon kun ili; facilanimeco, plus krimo de unu persono, kauxzas katastrofon. (Laux prelego, kiun mi auxdis, rekrei dinosauxrojn estas ankoraux neeble, sed nuntempaj esploroj sugestas, ke eble post 50-200 jaroj homoj vere povos rekrei pereintajn speciojn.) Mi kun plezuro spektis la filmon samtitolan, unu el la brilaj spektakloj de la brila kreisto de sensaciaj spektakloj, Steven Spielberg. Sed la filmo plejparte ellasas la intelektan, psikologian kaj socikritikan enhavon de la romano, kaj simpligas la intrigon kaj motivojn gxis (almenaux por mi) preskaux nekohereco. La granda merito de la filmo estas vere mirindaj film-efektoj: ravaj pejzagxoj realaj aux de la artefarita jxurasa praarbaro, dramecaj uzoj de komplikaj aparatoj, sed precipe la dinosauxroj. Kelkaj antauxaj filmoj montris dinosauxrojn, ege anakronisme kun homoj; en Jurassic Park dinosauxroj ekzistas kun homoj kun science klarigebla kauxzo, kaj tiuj efektaj dinosauxroj sxajnas mirinde realaj, vivantaj, motivitaj. Oni vere sentas ilian grandecon, strangecon, fremdecon. Dinomordoj... Sed, ecx se mi kun plezuro spektis filmon, en kiu dinosauxroj tiel brile realecaj cxasas homojn, mi ne deziras, ke dinosauxroj nun cxasu min, kien ajn mi iras. En Britio nun oni apenaux povas viziti butikan kvartalon, sen renkontigxo kun tiuj prabestoj. Estas multaj suveniroj de la filmo, kiuj aldonas ion al la 704 milionoj da dolaroj, kiuj rekordis pri vendo de kino-biletoj kaj ankoraux kreskas. Sed estas nun dinosauxraj ludiloj el plasto, ligno, kauxcxuko, pli-malpli reptiliaj; sed por etuloj, jen dinosauxroj molaj, lanecaj, brakumeblaj kaj enlitigindaj konsoliloj! Kelkaj grauxlas, mugxas, sxrikas, movas okulojn. En britaj butikoj mi vidis dinosauxrajn afisxojn, librojn, balonetojn, puzlojn, notlibretojn, stampilojn, skrapgumpecojn, cxefe por niaj infanoj. Sed mi rigardis tolojn, kaj jen dinosauxra litkovrilo. (Kaj tiranosauxro - cxu tio vere donus trankvilajn songxojn?) Mi iris por riparigi mian brakhorlogxon, kaj tuj vidis plurajn tre malbelajn dinosauxrajn horlogxojn. Virinoj dum jarcentoj amis sukcenon; sed mi jxus vidis reklamon pri auxtentika jxurasparka sukceno - kolieroj, orelringoj - "licencitaj de la filmkompanio!" Kuketoj, kiujn mi konis dum jardekoj, subite igxis, en novaj pakajxoj, Dinomordoj! Aperis ankaux grandaj festaj tortoj en krudaj dinosauxraj formoj. Agrablaj bombonoj, kiujn mi dum jaroj konis kiel "mini-ovojn", nun subite igxis "dinosauxraj ovoj" kvankam same etaj. Grava londona mod-ekspozicio jxus lokis sin inter dinosauxroj en la Naturscienca Muzeo. ...kaj pornosauxroj Mi legis, ke la filmo furoris ankaux en Usono, Kanado kaj pluraj euxropaj landoj; kredeble la aldonaj dinosauxrajxoj ankaux epidemias. Laux raporto, en Amiens, Francio, sciencistoj jam planas arangxojn por prizorgi reaperontajn dinosauxrojn, kaj en Germanio iu planas pornografian filmon kun "pornosauxroj". Cxu tio estas vero, mi ne pretendas scii, sed mi scias, ke kiam en Valencio mi komencis sercxi la kongresejon, mi preskaux tuj vidis butikon kun afisxoj pri Jurassic Park, kaj tiranosauxro denove rigardis min. Kaj mi revenis al mia kutima brita supermarkto, kaj trovis matenmangxajn cerealojn kun dinosauxroj; kaj en alia butiko, dinosauxrajn jxeleo-bombonojn... Amikino sendis al mi bildon - cxi-foje vere belan - de vitra dinosauxra skeleto, majstroverko de brila vitristo. Oni povas havi tro, ecx de io bona. Sed mi persone, 69jara, havas konsolon meze de la nuna ne-evitebla moda manio: Kiam iu denove diras al mi, ke mi estas dinosauxro, eble cxar mi preferas poemojn fiksformajn, aux ne volas modifi la alfabeton, aux ne trompas la impostiston, ktp., mi povos diri, "Sed estas tre mode, esti dinosauxro! Kaj atentu, ke mi ne ekcxasu vin: GRRRRMUUUUUAUx!" D-ino Marjorie BOULTON (D-ino ne estas mallongigo de D-inosauxro).