From soc.culture.esperanto Tue Jan 18 11:22:55 1994 From: 100272.1601@compuserve.COM (Flandra Esperanto-Ligo) Date: 15 Jan 94 14:48:03 GMT Newsgroups: soc.culture.esperanto Subject: provteksto el Monato = Laux sugesto de kelkaj, la internacia magazino Monato publikigos per la = reto cxiumonate du tekstojn. Jen artikolo el la januara numero. = Por pliaj informoj pri Monato skribu al 100272.1601@compuserve.com. ========================================================================= KANADO Enmigrintoj en ora kagxo Kanado estas lando cxefe formita de enmigrintoj. Tiuj, kiuj naskigxis en Kanado, ne estas enmigrintoj sed iliaj prapatroj venis tien el alia lando. Kanado magnete allogas homojn, kiuj - ofte pro ekonomiaj kauxzoj - deziras forlasi la propran landon. La avantagxoj de vivo en ekonomie ricxa lando estas sendubaj: Neniu venas al Kanado pro gxia klimato. Ke oni povas vivi suficxe bone en Kanado ne signifas, ke tie paradizas. Enmigrontoj renkontas oficistojn kiuj senhezite aplikas stultajn enmigrado-legxojn. La legxo pri akceptado de novaj enmigrantoj ne estas klara. Ekzistas du kategorioj de enmigrantoj. La unua konsistas el tiuj, kiuj eksterlande petis enmigradpermeson kaj sukcesis. La dua konsistas el tiel nomataj politikaj rifugxintoj, senvize kaj kontrauxlegxe venintaj al Kanado kiuj jam surloke petas rifugxinto-statuson. Se akceptitaj, ili farigxos enmigrintoj. Jen la teorio: alias la praktiko. Ekzemple, en 1989 eksterlanda kanada ambasado promesis al polaj enmigrontoj rekonsideron de iliaj petoj post 8 jaroj. Alivorte, 8 jaroj por jesi aux nei. Pli da problemoj alfrontas rifugxintoj. Oni provizore akceptis certan nombron de rifugxintoj, donis al ili rajton labori kaj post kelkaj jaroj decidas ilin forpeli de la lando al kiu almenaux kelkaj sukcesis alkutimigxi. Ekzemple, en 1987 polaj alvenintoj havis la rajton peti rifugxintan statuson pro ekzisto de komunisma registaro en Pollando. En 1990 oni komencis klarigi al la poloj, ke jam ne plu la "malbonaj komunistoj" regas en ilia lando. Multaj estas forsenditaj, kvankam ili jam suficxe longe vivis en Kanado, tie legxe laboris kaj pagis al la kanada registaro impostojn. Modernaj sklavoj Sxajnas, ke Kanado bezonas sklavojn. Moderna sklaveco ne devigas alporti sklavojn perforte. La enmigrintoj, venintaj de landoj kie oni perlaboras malaltan salajron, volonte laboros en Kanado kontraux minimuma salajro en manufakturoj sen longdauxra laboro-garantio. La normala labortago superas la kutiman, kaj fabriko-posedantoj, gxenerale mem enmigrintoj, sekse perfortas siajn laboristinojn. Cxi-lastaj, ne konante siajn rajtojn, kaj timante perdi la laboron, plenumas "specialajn taskojn". La multeco de varoj en la merkato pusxas homojn en materialismon. Se oni posedas domon kaj auxtomobilon oni devas forte labori por repagi la prunton. Se oni ja repagos la pruntitan sumon, la domo farigxas persona posedajxo, sed ecx tiam oni devas pagi jaran imposton al la urba administracio nur pro tio, ke oni la domon posedas! La senco de privata posedajxo en Kanado kaj Usono ekzistas nur gxis kiam oni klopodas gxin defendi. Oni vivas en ora kagxo. Neperforta sklaveco. Ecx diablo tion ne elpensus. Mankas al enmigrado-politiko en Kanado la pozitivaj aspektoj, pri kiuj politikistoj kaj jxurnalistoj fanfaronas. Gxi enhavas personajn tragediojn: sinmortigojn, dissxiritajn familiojn, perdon de talentoj. Kanado estas lando sen nacio. Sole en Kebekio la kebekianoj etne formas integran nacion, regatan tamen de anglo-saksa regximo. Tiu cxi regximo uzas cxiujn rimedojn, ecx nelegxajn, por etne kaj politike disigi la kebekianojn. Ekster Kebekio patriotismo en Kanado ne ekzistas, krom sloganaj vortoj de la kanada himno, kiun la plimulto ecx ne konas. Kien vi marsxas, Kanado? Remigiusz MIELCAREK, Kanado Jen provoka, iom unuflanka artikolo pri lando internacie konata pro humanisma kaj homrajta bonfaroj. Bonvenaj estas reagoj. (red.)