From soc.culture.esperanto Tue Dec 7 11:49:50 1993 From: 100272.1601@compuserve.COM (Flandra Esperanto-Ligo) Date: 4 Dec 93 14:48:26 GMT Newsgroups: soc.culture.esperanto Subject: provteksto el Monato = Laux sugesto de kelkaj, la internacia magazino Monato publikigos per la = reto cxiumonate du tekstojn. Jen artikolo el la decembra numero. = Por pliaj informoj pri Monato skribu al 100272.1601@compuserve.com. ========================================================================= SUD-AMERIKO Auxdigxas komuna vocxo La kuba prezidanto Fidel Castro kunportis al la tria pintkunsido de sxtatestroj okazinta en Salvador de Bahi'a, Brazilo, firman mesagxon: Kial Sud-Ameriko ne rolas pli aktive en Unuigxintaj Nacioj (UN)? Kvankam la fina deklaro de la kunsido ne respondas la demandon, evidentigxis, ke multaj sektoroj en tiu mondregiono pli kaj pli demandas la samon. Dum la lastaj jaroj la Sekureca Konsilio de UN kun Usono cxekape diktas la sekvendan aglinion de tiu internacia organo, ecx pri aferoj ne preskribitaj en la cxarto de UN por la Sekureca Konsilio. La faktoj demonstras, ke la mondon regas la grandaj potencoj, kiuj cxiam pli emas rezolucii per pordofermitaj kontaktoj kaj ecx ne adekvate informas pri sia agado. Pri tio la gxenerala asembleo de UN restas kiel unu plia spektanto neniopova. Siaflanke, Sud-Ameriko restas for, malgraux tio, ke gxi havas 400 milionojn da logxantoj. Gxi ne posedas ecx unu konstantan reprezentanton en la Sekureca Konsilio. La nunaj tempoj postulas sxangxojn. Se vere oni alstrebas pli justan mondordon, antauxkondicxo nepra estas transformi la nunan strukturon de UN. Sud-Ameriko kiel parto de la tria mondo ne plu restu margxene. Same validas por Afriko. Se ne eblas multon sxangxi pro evidentaj motivoj kaj plej diversaj interesoj, almenaux oni konsideru la rajton de la malricxaj mondregionoj havi reprezentanton en organo, kiu decidas gravajn problemojn de la nuna vivo. Jen mesagxo portita de Kubo al Brazilo okaze de la sxtatestra renkontigxo. Cetere, la fina deklaro tie naskigxinta estas pozitiva signo de sud-amerika sento komuna, malgraux la diferencoj. Maritza GUTIE'RREZ