From soc.culture.esperanto Tue Sep 28 14:45:54 1993 From: 100272.1601@compuserve.COM (Flandra Esperanto-Ligo) Date: 25 Sep 93 13:07:13 GMT Newsgroups: soc.culture.esperanto Subject: provteksto el Monato = Laux sugesto de kelkaj, la internacia magazino Monato publikigos per la = reto cxiumonate du artikolojn. Jen artikolo el la oktobra numero. = Por pliaj informoj pri Monato skribu al 100272.1601@compuserve.com. ========================================================================= LA FINO DE LA MONDO KOMENCIGXAS EN SARAJEVO Mondo sen Oriento, mondo sen Okcidento. La logxantoj de Sarajevo havas multajn bonajn kialojn por interesigxi pri mondpolitiko nun, kiam ili ankoraux havas tempon. En neniu alia loko la homa vivo kaj la homa tempo taksigxis tiel malalte. La cetera mondo devus ne ignori la lecionon de tiu cxi popolo, kiu per unu piedo jam enpasxis sian tombon... Kiam la rusoj invadis Pragon, la rezistantaj cxehxoj demonstris sian humursenton sxercante pri Winnetou, konsiderata kiel la lasta bona rugxa kamarado. Kiu do ludis la rolon de la lasta bona blanka kamarado por ni, kiam la Popola Armeo de eks-Jugoslavio enmarsxis Bosnio-Hercegovinon post la retiro de siaj trupoj el Slovenio kaj Kroatio, por celi per siaj kanonoj cxi-foje niajn urbojn? La siegxata Sarajevo, senigita de siaj telefonaj kaj emociaj komuniklinioj, nun kredas ke la bonaj ,blankaj' kamaradoj estis nur elpensajxo, kaj ke la mondo estus nepre pli felicxa se tiuj cxi lando kaj urbo estus forvisxitaj de la surfaco de nia planedo. Tiu cxi elrevigxo estis amara, preskaux tiel dolora kiel la perdo de patroj, patrinoj, fratoj, kaj de la mil kvincent infanoj kiujn mortigis la raketoj de Karagxicx. La elrevigxo estas tiel amara, tiel dolora ke gxi jam konsciigas la logxantojn de Sarajevo, multe pli frue ol cxiujn aliajn, ke la mondo atendanta nin je la militfino estos mondo sen moralaj valoroj - cxu temas pri la valoroj en la Sanktaj Skriboj de la grandaj religioj, cxu pri tiuj sankciitaj en la cxarto de Unuigxintaj Nacioj. Tiu jugxo povas sxajni multe tro severa, sed nur al tiuj kiuj ne vidis misilon alterigxi dek pasxojn antaux ili kaj mortigi patron kiu eliris dehejme kun sia filino, kiuj ne vidis tiun knabinon fali plorkrie sur lian korpon: "Pacxjo, pacxjo"... La knabino agxas dek aux dek du: sxi portos la bildon en sia memoro dum duonjarcento, ecx gxis la fino de sia vivo. Kompreneble, nur se sxi transvivos la nunan siegxon. La elrevigxon akompanas miro: kio okazis al tiuj landoj kiuj tiel fiere parolis pri homaj rajtoj? Kial ili subite forgesis ke la rajto vivi estas la fundamento de cxiuj aliaj rajtoj? Aperas multaj klarigoj, kaj la publika opinio, influata same de amikaj babiloj kiel de amas-informiloj, tute ne estas unueca. Iuj radikaluloj volas situigi la temon de homaj rajtoj en la kuntekston de politika manipulado kaj cerbo-lavado, kiuj celas naivan publikon. Aliaj, kun prefero al historiaj klarigoj, elfosas malnovajn mapojn de la Balkanoj kaj lupeas en ili spurojn de interes-zonoj, konfesas ke ili surprizigxas pri la granda retenigxemo de Italio, kaj lauxdas tiujn landojn kiuj akceptis bosniajn rifugxintojn kun malfermitaj brakoj. Fine, iuj jugxas ke la malapero de Orienta Euxropo kondamnis ankaux Okcidenton al malapero. Se konsideri ke Bosnio-Hercegovino situas sur la rompolinio kiu iam disigis la okcidentan kaj orientan brancxojn de la Romia Imperio kaj lastatempe dislimis la interes-zonojn de Rusio kaj de la okcidentaj potencoj, tiuj cxi observoj, faritaj en sxirmejoj dum bombatakoj aux en kafejoj dum la mallongaj momentoj de sxajna trankvilo, pruvas la akran sentemon de la popoloj en niaj landoj. "Pro la malapero de la Varsovia Pakto kaj de Sovetio" diras emerita profesoro pri sociologio "Okcidento perdis gravan militan kaj politikan rivalon, kio endangxerigis gxiajn spiriton kaj forton, bazitajn sur la principo de konkurado. Cxar ne ekzistas ankoraux aktiviga principo de interna konkuro, cxiuj politikaj mehxanismoj dauxre funkcias kvazaux Granda Malamiko ankoraux cxeestus." Ingxeniero, nun laboranta cxe la Departemento pri Civitana Defendo, konsideras ke la bosnia milito estus finigxinta en du semajnoj se la du superpotencoj ankoraux ekzistus: "Timante perdi influon favore al la alia bloko, Okcidento eldirus aron da tre klaraj minacoj, kaj trudus al Milosxevicx retiri siajn trupojn. Kaj ni evitus cxion cxi." Ne estas multaj rus-sxatantoj en Sarajevo; ili nombras pli je la alia flanko de la fajrolinio. Ecx niaj maldekstraj partioj malofte submetis sin al Kremlo. Do, tiuj cxi aludoj al Sovetio estus malfacile interpreteblaj kiel nostalgio pri la "bonaj malnovaj tagoj". Ili prefere indikas la konsciigxon de la cxi-tieaj homoj pri tio ke Okcidento ne respondas al la bildo kiun gxi sxatis projekcii pri si kaj kiun ni volonte reprojekciis al gxi. Tio instigas la homojn sercxi la klarigon de cxi tiu sxangxo en la lasta granda kataklismo historia, la disfalo de la sovetia bloko. Tiel longe dum ekzistis du sendependaj fajrobrigadoj, ili ambaux strebis estingi la fajron antaux la alveno de la alia. Nun oni lasas la fajron elvastigxi, kaj la fajrobrigadistoj alvenas kiam cxio forbrulis, gxustatempe por observi la subcindrajn bragxojn. Multaj sarajevanoj ne atendas vidi la fajristojn antaux ol tuta Bosnio forbrulos gxisgrunde. La sinteno de la internacia komunumo al la bosnia tragedio renversis cxiujn niajn akceptitajn ideojn pri la mondo, pri Euxropo kaj niaj najbaroj. La bosnianoj esperis ke la kreo de forta Euxropa Komunumo profitigos ankaux ties najbarojn. Nun ili ekdubas pri la estonteco de la komunumo, kaj demandas sin cxu la nunaj problemoj ne estintus pli rapide solvitaj se la geostrategia situacio restus sensxangxa, aux se Okcidento almenaux estus pli bone preparita por cxi tiu kataklismo. Sed la mondo estas tia - cxiu sxtato provas solvi siajn proprajn problemojn kaj preparigxi por la venontaj. Dume la misiloj dauxre pluvas en Sarajevo. La kasxpafistoj kaj raket-jxetiloj de la cxirkauxaj montetoj haltigis la enterigojn en la malnova tombejo, dum la nova tombejo, malfermita lastjare, kovras areon de du hektaroj, etendigxas tra futbalejo, kaj jam proksimigxas al la detruitaj sportcentro kaj stadiono, kie, antaux kelkaj jaroj - kvankam al ni sxajnas jarcentoj - Juan Antonio Samaranch oficis cxe la malfermo de la Olimpikaj Ludoj. Hamza Baksic'