From soc.culture.esperanto Tue Sep 28 14:45:54 1993 From: 100272.1601@compuserve.COM (Flandra Esperanto-Ligo) Date: 25 Sep 93 13:08:17 GMT Newsgroups: soc.culture.esperanto Subject: provteksto el Monato = Laux sugesto de kelkaj, la internacia magazino Monato publikigos per la = reto cxiumonate du tekstojn. Jen artikoletoj el la oktobra numero. = Por pliaj informoj pri Monato skribu al 100272.1601@compuserve.com. ========================================================================= Malkopiilo Baldaux aperos fotokopimasxino kiu kapablos reutiligi la saman paperon multfoje. Japana kopimasxinfabrikanto Ricoh jam konstruis provekzempleron de masxino kiu purigas paperon, forprenante la inkon de fotokopiiloj kaj laseraj eltajpiloj (fiksitan per varmo) per hxemiajxoj kaj varmo. Gxi purigas minute po tri A4-foliojn, kaj eblos reuzi la paperon plurfoje, gxis gxi fizike difektigxas. Joel BROZOVSKY Repatrujigxo Pli ol 3000 judoj ricevis la eblecon repatrujigxi al Israelo danke la internacian kristanan fonduson pri helpo al judoj "Aven-Ezer". Tiucele la fonduso luis la oceansxipon Dmitrij Sxostakovicx. Cxiusemajne gxi iras de Odesa (Ukrainio) gxis Hajfa (Israelo) kaj reen. La fonduso planas malfermi sian reprezentejon en ukraina cxefurbo por diversflanka kunlaboro kun la Juda Konsilio de Ukrainio. Araneo Malfermigxas nova vojo Post la divido de Jugoslavio, malnova balkana drogacxo-vojo, kiu kunligis Turkion, Bulgarion, Jugoslavion kaj Okcidenton, malaperis. Aux pli bone dirite, gxi redirektigxis tra Rumanio. Lastatempe tie oni malkovris la plej grandan kvanton de kokaino, kiu iam eniris Rumanion. Temis pri 99 kg de plej pura kokaino kun valoro de pli ol 600 milionoj da usonaj dolaroj. La drogacxo trovigxis en kvar statuetoj importitaj el Venezuelo. Nur post x-radia esplorado riveligxis la narkotajxo. Gheorghe SALAHURA Visa en Moskvo En oktobro estis solene inauxgurita en moskva hotelo Metropolj la unua rusa monauxtomato. Povas uzi gxin cxiuj posedantoj de Visa-kreditkartoj. Visa tamen antauxvidas seriozajn problemojn pro la malbona stato de la lokaj elektronikaj konektoj. NikSt Euxropo-kurso En la popola altlernejo de Karlskoga, Svedio, okazas kurso pri Euxropo idehistorie, historie, politike kaj etnologie. La laborlingvoj estas la sveda, angla kaj esperanta. La kurso dauxras gxis la mezo de majo 1994. Ukraina inflacio La inflacio en la unuaj kvar monatoj de 1993 egalis en Ukrainio 675 %, laux takso de la Ukraina Unio de Entreprenistoj. Araneo Nova turka vojo La milito en la jugoslaviaj idsxtatoj baras la turkajn gastlaboristojn revenantajn en Turkion. Nova vojo kondukas nun tra Hungario kaj Rumanio. Sed tie la kapacito de la limkontrolejoj estas malalta. La turkoj atendas pli ol 40 horojn. Juha'sz KA'ROLY Jerusalemaj stratnomoj En Pisgat-Zeev, nova distrikto de Jerusalemo oni nomos la novajn stratojn ne plu laux elstaraj mortintaj homoj, sed laux la okcidenta zodiako. Du nomoj el la dek du tamen mankos: kankro, cxar en multaj lingvoj gxi estas homonimo de kancero, kaj virgo (en la hebrea ,virgulino') "cxar la religia logxantaro povus malsxati gxin". Tamen post vasta enketado inter religiuloj evidentigxis ke ili ne esprimis malagrablajn sentojn rilate la virgulinon. Male, laux kelkaj ,gxemeloj' vekas malplezuran senton. Euxgenia RUBIMOV Cymbeline En julio kaj auxgusto en ses landoj estis montrata Cymbeline de William Shakespeare, komuna spektaklo de universitataj teatroj. La ideo naskigxis en la franca universitato Besancon. En Cymbeline aktoris cent personoj el Francio, Belgio, Britio, Rumanio kaj Litovio. Gxi estis unu el la plej grandaj projektoj en la historio de euxropa teatro. La foto montras eron el la prezentado en Vilnius. Laimius STRAZNICKAS Eksterlanda komerco malkreskas En la unua duonjaro de 1993, laux statistikaj informoj de la rusa Goskomstat, la eksterkomerca spezo de Ruslando atingis 27,2 miliardojn da usonaj dolaroj, 22 % malpli ol tiu por simila periodo de 1992. N. STEPANOV