From soc.culture.esperanto Wed Jul 21 12:10:31 1993 From: 100272.1601@compuserve.COM (Flandra Esperanto-Ligo) Date: 20 Jul 93 17:11:58 GMT Newsgroups: soc.culture.esperanto Subject: provteksto el Monato = Laux sugesto de kelkaj, la internacia magazino Monato publikigos per la = reto cxiumonate du artikolojn. Jen artikolo el la auxgusta numero. = Por pliaj informoj pri Monato skribu al la reta adreso = 100272.1601@compuserve.com. ========================================================================== Cxu reiri al naciaj radikoj? Dum 40 jaroj de t.n. socialisma sistemo en orienta kaj meza Euxropo, oni povis vidi multajn strangajn kaj eksterordinarajn principojn. Interalie oni povas diri pri troigita burokrata sistemo kvazaux prenita el la fama libro de George Orwell 1984, stranga sxtata organizo kaj kelkaj strangaj konstituciaj principoj. Manipulado per "popolo" Unu el tiuj principoj estas la t.n. unuigo de nacio. La konstituciaj legxoj kaj normoj de komunismaj landoj estis konstruitaj tiamaniere, ke kvankam oni formale ne povas diri pri legxa diskriminacio de naciaj minoritatoj, legante iliajn konstituciojn oni povas preskaux en cxiu ajn pagxo vidi esprimojn kiel "la sovetia popolo", "pola popolo", aux simple "popolo" kun substreko, ke temas pri cxefe reganta(j) popolo(j), ne pri naciaj minoritatoj aux malplimultoj.[1] La tiaman situacion de homoj, kiuj apartenas al malplimulto aux minoritato, oni povas taksi kiel diskriminacion. Tio estas des pli terura, cxar la diskriminacio estis ne formala - formale ja la tuta popolo havas la samajn rajtojn - sed fakta. Suficxas mencii la situacion de hungaroj en Rumanio, poloj en Cxehxio, ukrainoj en Pollando, ktp. Ecx pli diskriminaciataj estis popoloj, kiuj havas tute aliajn kutimojn aux alian religion ol gxenerale/oficiale uzata en la lando, en kiu ili logxas; ekzemple judoj aux islamanoj. Pli da naciaj movadoj La sistemo rompigxis kaj la tempo sxangxigxis, sed la problemaro restas. Tamen oni observas pli kaj pli aktivan agadon de naciaj minoritataj movadoj en orient- kaj mez-euxropaj landoj. La agado estas des pli interesa, cxar la cxefaj aktivuloj de diversaj naciaj movadoj estas gejunuloj, kies gepatroj aux geavoj apartenas (aux apartenis) al naciaj malplimultoj aux minoritatoj. Ili intencas flegi la kulturon, nacian lingvon, religion, ktp. Ofte ili estas infanoj de homoj, kiuj tute ne konfesis sian veran gent-apartenon pro timo. Kaj ofte observeblas eksterordinara fenomeno, ke la gepatroj ekkonas sian propran tradicion kaj lingvoj de la propraj infanoj. Multaj sociologoj dubas, ke tio estas nur fascino je iuj fremdajxoj, sed ne vera volo de kulturflegado. Oni povos tion pritaksi post kelkdekaj jaroj, kiam plenkreskigxos la infanoj de la hodiauxaj aktivuloj. Sed, ke tiuspecaj movadoj ekzistas kaj kunigas cxefe gejunulojn, oni povas rimarki dum diversaj naciaj kaj religiaj festoj. Lastatempe oni povis vidi en Varsovio, kie okazis solenajxoj okaze de la kvindeka datreveno de la mortigo de varsoviaj judoj fare de hitlera soldataro.[2] Pro tio, ke antauxe tiu formo de evento tute ne estis imagebla, tio estis granda demonstro kontraux la fasxismo kaj antisemitismo, en kiu krom mondfamaj politikistoj (la pola Lech Walensa, israela I. Rabin, usona Al Jore) partoprenis granda grupo da judaj gejunuloj. Kiuj estas la kauxzoj de tiu disvastigxo de diversaj naciaj grupoj? Unuavice la sxangxoj en la sistemo, pro kiuj la homoj ricevis la rajton diri "Mi apartenas al jena nacio, kaj mi deziras agi por mia nacio". La dua afero estas, ke oni povas trakti tiun specon de agado kiel reagon kontraux la kreskanta netoleremo kaj influoj de dekstraj kaj naciismaj movadoj, kiuj pli kaj pli aperas kaj estigxas pli kaj pli dangxeraj por tuta Euxropo. Alinacianoj dauxre suferas Cxu agadi en tia cxi organizajxo estas facila en postkomunismaj landoj? Formale oni havas ja pli da rajtoj por fondi organizajxon. Sed fakte la situacio de "alinacianoj" ne multe sxangxigxis. Plej malfacile estas por minoritatoj logxantaj en lando, kiu estis kelkfoje malamika al gxi pro historiaj kauxzoj. Oni povas tion ekzemple diri pri germanoj en Pollando, pri poloj en Litovio, kaj pri turkoj en Bulgario. Tiuj gentoj jam dum kelkaj jarcentoj batalas unu kontraux la aliaj kaj inter la homoj tiel kreskis antauxjugxoj, kiujn oni hodiaux ne povas facile forigi. Ankaux malfacile estis por malplimultoj en landoj, en kiu oni dum la komunisma epoko tute ne parolis pri tiaj cxi problemoj. Oni ankaux povas vidi similajn eventojn en iama GDR, kie post la "falo de la muro", la orient-germanoj devis akcepti multajn laboristojn el diversaj landoj, kun samtempa rapida malbonigxo de la vivcirkonstancoj, pro kio fine eksplodis la dekstra terorismo. La rolo de la sxtato La dua problemo, krom reagoj de ordinaraj homoj, estas la agado de la registaro koncerne la minoritatan problemon. Oni povas diri, ke post la falo de komunismo en iu ajn orient-euxropa lando, gxia parlamento ne sukcesis starigi legxojn por garantii la rajtojn de naciaj minoritatoj. Tia problemo simple ne ekzistas por sxtataj organoj. Tio povas esti la bazo por kreigxo de ekstrem-dekstraj kaj naciismaj organizajxoj kaj kauxzi konfliktojn kun la loka (aux cxefa) popolo. Ekzemple tiu situacio okazis kelkajn monatojn antauxe kun la germanoj en Pollando. La sxtato ne influas al la homoj montrante la veran kulturon kaj vidpunktojn de naciaj minoritatoj, kaj edukante la lokan (aux cxefan) popolon. Oni povas tion fari per la subtenado de minoritataj kulturcentroj, folkloraj festivaloj, komunaj infanferilokoj, eldonado de libroj en naciaj lingvoj, ktp. Oni tamen povas konstati, ke la registaroj pli kaj pli komencas konsideri minoritatajn problemojn. Interesa ekzemplo estas la menciita varsovia solenajxo, kiun oni povis spekti en la televido kaj auxskulti en la radio. Per tiu agado, ordinaraj homoj simple povis vidi, ke la registaro ne neglektas la problemon kaj korektas siajn agadojn mem. Cxu tamen tio estas nur popularista gesto, cxu jam iu nova gxenerala politiko? Cxiel ajn certas nur, ke nuntempe estas la naciistoj kiuj fartas bonege... Sylvia BRYLSKA [1]. Por diferencigi inter "malplimulto" kaj "minoritato" mi bazigxis sur la libro de Maciej Wnuk: Ne nur pri komunismo (Varsovio, eld. NEPO, 1991). En tiu oni uzas la vorton "malplimulto" por nacioj, kio reprezentas pli ol 1% el la logxantaro de lando, dum "minoritato" malpli ol tiu centono. [2]. La 19an de aprilo 1943 en la varsovia juda kvartalo komencigxis ribelo kontraux la germana SS-soldataro kaj polico. Tiun cxi daton oni kelkfoje pritaksas kiel simbolan daton de la neniigo de polaj judoj fare de la germanaj okupantoj.