From soc.culture.esperanto Wed Jul 21 12:11:28 1993 From: 100272.1601@compuserve.COM (Flandra Esperanto-Ligo) Date: 20 Jul 93 17:13:25 GMT Newsgroups: soc.culture.esperanto Subject: provteksto el Monato = Laux sugesto de kelkaj, la internacia magazino Monato publikigos per la = reto cxiumonate du artikolojn. Jen artikolo el la auxgusta numero. = Por pliaj informoj pri Monato skribu al la reta adreso = 100272.1601@compuserve.com. ========================================================================== El mia vidpunkto Alarmsignalo el Italio Rerigardante al parlamentaj elektoj diversnivelaj en pluraj okcidentaj euxropaj landoj, oni konstatas interesan koincidon: en preskaux cxiuj elektoj la establitaj, tradiciaj partioj perdis draste gxis katastrofe vocxojn, tiel ke el gigantoj subite farigxis nanoj. Kontraste, novaj partietoj kaj splitogrupoj gajnis konsiderindan kvanton da vocxoj, ja iuj el ili ecx farigxis grandetaj partioj. Plej okulfrape cxi tiu fenomeno estas en Italio, kie regiona partio Ligo Norda venkis grandioze en elektoj al komunumaj parlamentoj. La tradiciaj partioj falis en abismon. Simile okazis en Francio, kie la socialistoj de sxtatprezidanto Mitterrand [Mitera'] terure malvenkis kaj eble ecx disfalos, splitigxos. En Hispanio la socialistoj ne povas regi sen aux kontraux regionaj partioj, kiuj akiris grandan apogon de elektantoj. En Auxstrio la popolisto Jo:rg Haider [Jerg Hajder] timigas la du grandajn, tradiciajn partiojn en cxiu elekto. Li ligis al sia partio jam grandan nombron da elektantoj. Ankaux en skandinavaj landoj tradiciaj socialismaj partioj perdis vocxon kaj parte regopovon. En Nederlando kaj Belgio regionaj partioj marsxas antauxen. En Germanio dekstraj ekstremaj partioj altiras pli kaj pli multajn homojn - kaj vocxojn. Ktp., ktp. - pri orienta Euxropo ni ne parolu, cxar tie la demokratiigxo ankoraux dauxras; sed klare estas, ke ankaux tie grandajn sxancojn havas precipe naciismaj partioj, spite al ankoraux funkciantaj aparatoj de eksaj komunistoj. Ecx en Japanio, cetere, la multjare regantaj liberaldemokratoj perdis kaj suferas splitigxon. Protest-elektantoj Kio okazas? Kompreneble la situacio en cxiu lando diferencas. Centrismaj sxtatoj ekzemple, pli multe ol federaciaj, spertas plifortigxon de regionaj politikaj fortoj, kiuj strebas forjxeti la "jugon" de l' centra registaro. Tamen sxajnas, ke unu fenomeno estas komuna al cxiuj landoj: novaj partioj estigxas kaj allogas homojn ofte ne nur pro siaj programoj, sed ankaux kaj eble ecx pli multe pro protesto kontraux tradiciaj partioj. Ne malprave do en multaj okazoj oni povas paroli pri tielnomataj protest-elektantoj. Kial ili elektas protestan pozicion? Sxajnas, ke plej grava kauxzo estas degenero de tradiciaj partioj, akompanata de korupto. Plej draste ni vidas tion gxuste en Italio, kie la interplektigxo de politiko kaj mafio evidentigxas preskaux cxiutage per nova skandalo. Pro korupteco jam centoj da sxajne bonfamaj politikistoj de l' grandaj partioj perdis postenon kaj reputacion. Ne mirige, ke tiujn partiojn la homoj ne plu emas elekti. Potenco koruptas Jen rekta konfirmo de l' dirajxo "potenco koruptas". Sed malpli draste ol en Italio la korupto vidigxas en preskaux cxiuj landoj, preskaux cxiuj tradiciaj partioj havas siajn skandalojn. En antauxa numero cxi-loke mi komentis la situacion en Germanio; ankaux tie politikistoj nun demisias ne pro malbona politiko, sed pro korupto pli malpli grandskala. La grandaj partioj tro longe tenis la potencon, sidis tro komforte en siaj tronaj foteloj, enkasigis tro facile monon kaj ne povis imagi, ke korupteco estus io malbona. La tielnomataj popolpartioj perdis la kontakton al la popolo. Kie estas novaj kapoj? Nun blovas forta protesta brizo. Homoj, kiujn tedas kaj cxagrenas konduto kaj agado de tradiciaj partioj, turnas sin al protestaj partioj kaj partietoj, por puni la "grandulojn". Ties kapoj nun falas - sed kie estas la novaj kapoj? La dilemo de l' tradiciaj partioj estas ankaux, ke ili ne plu disponas pri vere gvidaj personoj. Cxie ajn regas mezkvalituloj sen entuziasmigaj ideoj. Tion parte kondicxas strukturo kaj celo de popolpartioj, kiuj volas ligi al si lauxeble grandan nombron da civitanoj. Pro tio ili kutime ne nur havas vastan gamon da ideoj en siaj programoj, sed ankaux devas regi laux la moto "cxiun flati, neniun cxagreni!" - kaj tio facile kondukas al meza kvalito kaj fine al degenero. Splitopartioj havas pli facilan pozicion: ili povas per specialaj programoj kun frapaj sloganoj allogi homojn kun specialaj interesoj, ekzemple regionajn partiojn, kiuj batalas por etnaj interesoj kontraux centrisma subpremo. Ofte tiaj protestpartioj plukas iun probleman temon el la vasta gamo de gxenerala politiko kaj per tio akiras elektantojn, kiujn same cxagrenas tiu aparta problemo. Klare oni vidas tion ekzemple cxe dekstregaj partioj kiel tiuj de Franz Scho"nhuber [Franc Sxenhuber] en Germanio kaj de Le Pen en Francio: ili ekspluatas ksenofobion kaj problemojn pri eksterlandanoj por siaj celoj. Zorgi pri la tuto Tiaj partioj kun nekompletaj programoj kompreneble ne tauxgas por regi tutan landon, male. Do, sendube, moderna kaj bone funkcianta demokratio bezonas grandajn partiojn, kiuj zorgas ne nur pri eroj de l' politiko sed pri la tuto, pri bonfarto de cxiuj civitanoj. Kaj pri eksterlanda kaj internacia politiko. Fatale estus konkludi el la degenero de tradiciaj partioj, cxu dekstraj, mezaj aux maldekstraj; forigu ilin! La grandaj partioj devas tamen funde reformigxi kaj sercxi novajn homojn kun fresxaj ideoj por gvidaj pozicioj. Precipe ili devas ekstermi cxian koruptecon en la propraj vicoj. La sorto de l' italaj tradiciaj partioj devus esti forta alarmsignalo por cxiuj grandaj partioj, ne nur en Euxropo. Stefan MAUL