<< Ĉaptiro III Eliza Orzeszko: La Interromita Kanto

Ĉaptiro IV

En la sekvinta tago, kiam Wygrycz en nokta surtuto kaj pantofloj faris sian sieston, Franjo estis ĉe la kudrejo kaj Klaro kun la frato sidis ĉe libroj kaj kajeroj, iu frapis delikate la pordon. Staĉjo salte leviĝis de la seĝo kaj malfermis la pordon; Klaro, levante la okulojn de la kajero, ruĝiĝis purpure.

― Eĉ se mi estus trudema, ĉi tiu rolo estas malagrabla kaj ridinda ― komencis Przyjemski jam en la pordo, ― mi venas ion proponi al vi. Sed antaŭe, bonan tagon! aŭ pli ĝuste: bonan vesperon! kaj demando: kial vi ne estis hodiaŭ en via laŭbo?

― Mi ne havis tempon; mi estis ĉe sinjorino Dutkiewicz, prenis de ŝi kufojn kaj petis ŝian konsilon pri mastruma afero.

― Ah! ĉi tiu sinjorino Dutkiewicz!... Kiom da tempo ŝi al vi okupas, kiom da ĉagreno ŝi kaŭzas al mi!...

― Al vi? ĉagrenon?

― Jes, jam la duan fojon mi malesperis, ne trovinte vin en la laŭbo en la kutima horo.

Ili interŝanĝis vortojn kaj senĉese rigardis sin reciproke, kvazaŭ iliaj rigardoj ne povus forlasi unu la alian.

― Sidiĝu, sinjoro, mi petas vin.

― Mi tute ne intencas sidiĝi kaj mi venis, por ke vi ankaŭ ne sidu ĉi tie. Rigardu.

Li montris la libron pruntitan hieraŭ, kiun li ĵetis en la ĉapelon, kiam li venis en la ĉambron.

― Jen estas mia propono: Ni iru en la laŭbon kaj ni legu kune „En Svisujo“ Prenu vian laboraĵon, vi kudros kiam mi voĉe legos. Ĉu vi konsentas?

― Ah, tio estus rava!

Sed ŝi ekrigardis Staĉjon.

― Mi devas ripeti la lecionojn kun li...

La knabo, kiu scivole aŭskultis la interparoladon, ĉirkaŭprenis ŝin kaj komencis peti:

― Iru, Klaro, mia kara, mia ora, iru, se vi volas... Mi lernos ĉion. Granda afero la geografio! Mi lernos parkere kaj vespere mi ripetos al vi ĉion. Vi vidos, mi scios ĝin, kiel Patro nia...

― Certe, Staĉjo?

― Certe! Kiel mi amas paĉjon! Kiel mi amas vin!

Ĝojo ekbrilis sur ŝia vizaĝo, tamen ŝi flustris ŝanceliĝante:

― Sed la temaŝino?

― Mi boligos! Granda afero la temaŝino! ― kriis Staĉjo kun fervoro.

― Kaj kiam la patro vekiĝos, vi alvokos min?

― Mi alvokos! Granda afero alvoki! Kaj kiam Franjo revenos, mi ankaŭ vokos, por ke ŝi ne vidu vin kun la sinjoro, ĉar se ŝi vidos, ŝi ree priridos vin.

Klaro fermis al li la buŝon per kiso. Post du minutoj ŝi iris kun Przyjemski tra la ĝardeno, tenante en la mano la korbon plena de muslino kaj pintoj.

― Vi havas ĉarman fraton ― diris Przyjemski. ― Mi volus kisi lin pro tio, ke li liberigis vin de la... servado. Ĉar vi estas servistino de via tuta familio... sed kion diris la kara infano? Se via fratino vidos vin kun mi, ŝi vin priridos?

Granda estis la konfuzo de Klaro. Feliĉe, en la sama momento ŝi rimarkis en la najbara parko tiel belan ludon de koloroj, ke ŝi ekkriis kun entuziasmo.

― Rigardu, sinjoro, tie en la angulo de la parko, kiel belege la suno sternas siajn radiojn en la malluma aleo... kvazaŭ tapiŝon el oraj moviĝantaj fadenoj...

― Ĉu vi estis iam en la parko?

― Ne, neniam, mi ja ne povis...

― Jen bona ideo... kial mi antaŭe ne pensis pri ĝi? Ni vizitu kune la parkon de la princo!

La propono timigis ŝin.

― Oh, ne! ― ŝi ekkriis, ― estas malpermesite...

Li ekridis preskaŭ laŭte.

― Se mi enkondukos vin...

Li estas prava; lia permeso egalvaloras la permeson de la princo mem.

Granda estis la tento. Kiom da fojoj, rigardante la majestajn aleojn, ŝi revis trairi ilian tutan longon, nur unu fojon en la vivo, sidi unu momenton en ĉi tiu maro de verdaĵo, kies supraĵon sulkigas ombroj kaj lumoj! Sed ŝia maltrankvilo daŭris. Ŝanceliĝante ŝi haltis antaŭ la laŭbo.

― Kaj se ni renkontos...

― Kiun?

― La princon!

Przyjemski ekridis ree tiel laŭte, kiel ŝi neniam aŭdis lin ridi.

― Li ne estas hejme; li foriris samtempe kun mi... ― li certigis.

― Eble pli bone estos en la laŭbo?...

Sed li diris:

― Mi petas vin: kredeble jam de longe vi deziras viziti la parkon, kaj plenumo de via deziro estos feliĉo por mi. Vi petis la falantan stelon pri ekskurso en ĉi tiu somero en la arbaron... Eble promeno en la parko anstataŭos la revatan... Ne rifuzu al mi...

Ŝi estus povinta kontraŭbatali la tenton viziti la parkon mistere allogan, sed ŝi cedis al lia peto.

― Bone, ni iru, ― ŝi diris obee.

― Bravo! ― ekkriis Przyjemski.

Ili ambaŭ havis mienojn de petolantaj infanoj, tiel ili estis gajaj kaj ridemaj.

Per rapidaj paŝoj, preskaŭ kurante, ili trairis la spacon, kiu disigis ilin de la parka pordo, kaj eniris la grandan aleon, sur kies ambaŭ flankoj staris jarcentaj arboj. La dikaj trunkoj kaj la sennombraj folioriĉaj branĉoj formis kvazaŭ du murojn. La sunaj radioj traboris la verdaĵon kaj oris la foliojn. Nigra strio de tero ĉe la malsuproj de la dikaj trunkoj estis kovrita de reto, kies maŝoj estis oraj, neegalaj kaj moviĝemaj.

Klaro eksilentis, malrapidigis la paŝojn. La rideto malaperis de ŝiaj lipoj. Przyjemski rigardis kun plezuro ŝian vizaĝon.

― Kiel impresebla vi estas!... ― li diris mallaŭte. Ŝi ne respondis, paŝante kvazaŭ en preĝejo, delikate, preskaŭ sur la fingroj, apenaŭ tuŝetante la teron.

Silente ili trairis la aleon paralela al la ĝardeno, kie staris la dometo kovrita de fazeolo. Sed kiam ili venis al alia aleo, same majesta kiel la ĉefa, nur malpli longa, Klaro kvazaŭ vekiĝis:

― Ni ne iru pli malproksimen, ― murmuretis ŝi.

― Kontraŭe, ni iru! ― li insistis. ― Se ĉi tiu aleo kondukus ĝis la fino de la mondo, mi irus kun vi kaj mi ne demandus, kiam ĝi finiĝos.

― Sed ĉar ĝi ne kondukas al la fino de la mondo, sed rekte ĝis la palaco... ― diris Klaro, provante ŝerci.

― Tute ne ― interrompis Przyjemski, ― de ĝia fino ĝis la palaco estas ankoraŭ kelkaj centoj da paŝoj, kiujn okupas florĝardeno. Ni iru al la floroj...

Klaro haltis. Ŝi ne komprenis la motivon de la maltrankvilo, kiun ŝi sentis, sed influata de ĝi, ŝi diris decideme:

― Mi eksidos ĉi tie... sur ĉi tiu herbaĵa benko... Bela benko, belega loko!

La herbaĵa benko estis tre malalta kaj tiel mallarĝa, ke apenaŭ du personoj povis sidi tie. Branĉoriĉa arbo ombris ĝin, kaj antaŭ ĝi kuŝis herba, velura tapiŝo.

Izolita estis la loko. Alta muro de verdaĵo kaŝis de la rigardoj la palacon kaj ĝardenon. Inter du trunkoj oni vidis herbaron, sur kiun la subiranta suno verŝis siajn oblikvajn radiojn. Malproksime, ĉe la fino de la aleo, la florĝardeno kontrastis la verdan fonon, kiel hela multkolora makulo. Silento regis ĉirkaŭe. Nur la birdetoj pepis inter la branĉoj kaj de tempo al tempo flava folio falis teren.

La silenton interrompis ekkrio de Klaro. Sidiĝante sur la benkon, ŝi ekvidis la florĝardenon; ŝi ekkriis, brubatante la manojn:

― Dio! kiom da floroj! kiel belegaj ili estas!

Przyjemski prenis el ŝia mano la korbon kaj metis ĝin apude sur la benkon. Ĝojo ekbrilis sur lia vizaĝo, kiam li petis:

― Restu momenton sola ĉi tie. Mi tuj revenos. Mi nur petas vin: timu nenion kaj ne foriru... Mi tuj revenos!

Li foriris al la palaco per rapidaj paŝoj.

Klaro sekvis lin per sia rigardo. Renkonte al li kuris juna knabo en livreo kun metalaj butonoj, supozeble ĝardenisto aŭ lakeeto. Przyjemski ion diris al li kun ordona gesto. Kiam la knabo rapide forkuris, Przyjemski ankoraŭ unu fojon sin turnis al li, kriante, tiel laŭte, ke ŝi klare aŭdis:

― Plej rapide!

Li revenis al ŝi kaj staris, tenante en la mano la ĉapelon kaj libron. Klaro sulkigis sur fadeno dikan pinton por ornami kufon, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj.

― Ĉu ĝi estas kufo de la sinjorino... vidvino de la veterinaro?

― De sinjorino Dutkiewicz, ― ŝi korektis, ― jes, de kelkaj jaroj nur mi liveras ilin al ŝi...

― Ĉu vi nenion diros al mi pri la persekuto minacanta vin de via fratineto? Staĉjo ja promesis gardi vin... ―

Konfuziĝinte, ŝi ne levis la kapon.

― Franjo ne estas tre laborema en la kudrejo ― ŝi diris kvazaŭ devigite, ― oni tie ne estas kontentaj. En la urbo ŝi koniĝis kun personoj, kiuj malbone ŝin influas...

― Ŝiaj buŝo kaj rigardo montras personon kaprican kaj malpaceman... Ŝi kredeble kaŭzas al vi multajn suferojn...

― Tute ne, mi certigas vin! ― ekkriis vive Klaro, ― ŝi estas tre bona, ora koro. Nur unu afero ĉagrenas min, ke ŝi ne amas kudradon. Tamen ŝi nepre devas ellerni metion, por havi poste pecon da pano. Ni decidis, patro kaj mi, ke ŝi estu modistino. Kion ni povus plu? Sed kiel forigi la malbonajn influojn, jen estas demando, kiu nin tre ĉagrenas

Ŝi parolis, ne ĉesante kudri, ne levante la kapon. Li aŭskultis atente, sed ne sidiĝis kaj ĉiumomente rigardis al la florĝardeno, kvazaŭ ion atendante. Fine li ekvidis la knabon en livreo kuranta kun granda bukedo. Przyjemski rapidis al li.

Klaro levis la kapon kaj vidis, ke Przyjemski prenas el la manoj de la knabo la florojn. Metinte la manon kun la bukedo malantaŭ la dorson, li rapide revenis. Diveninte, ke la floroj estas por ŝi, Klaro faris vivan movon; la kufo kaj la pintoj falis de ŝiaj genuoj teren.

Przyjemski, kiu jam estis kelke da paŝoj de ŝi, rapide proksimiĝis, fleksis unu genuon kaj, levante per unu mano la falintajn objektojn, per la alia etendis al ŝi la bukedon.

Unu momento, unu movo, unu rigardo en ŝiajn okulojn, kaj ree li staris antaŭ la knabino, kiu kaŝis la purpuran vizaĝon en la bukedo.

La floroj, rapide deŝiritaj, senarte kunigitaj, belegaj, variaj kaj bonodoraj.

Ilia ebriiga odoro, iliaj brilaj koloroj konfuzis la imagon, koron kaj sentojn de Klaro en momento, kiam la bela viro genuis antaŭ ŝi kaj rigardis en la profundon de ŝiaj okuloj.

Li, ankaŭ tre kortuŝita, rapide trankviliĝis.

― Kaj nun ― li diris sidiĝante ĉe ŝia flanko, ― ni forgesu ĉiujn hejmajn zorgojn, ĉion malbonan, malgrandan, ĉion doloran kaj ni transiru en pli bonan mondon!...

Per tonoriĉa kaj lerta voĉo li komencis legi:

De kiam ŝi flugis per sonĝo la ora,
Mi svenas, sopire sekiĝas, dolora;
Ne scias mi, kial l'anim' al ĉieloj
Ne flugas el cindroj post ŝi, al anĝeloj?
Pro kio ne flugas al mondo alia,
Al tiu savita, amata la mia!
[„En Svisujo“ de I. Slowacki, traduko de A. Grabowski.]

Flugis la momentoj. Flavaj kaj rozaj folioj falis de la arboj.

La oblikvaj sunaj radioj fariĝis pli kaj pli mallongaj, la malgrandaj oraj rondoj sur la nigra tero ― malpli larĝaj kaj malpli multenombraj. Klaro ĉesis kudri. Metinte la manojn sur la genuojn, ŝi aŭskultis, kaj ŝiaj pupiloj ore brilis.

Li legis:

Ŝi flamis kiele fumilo de mirho, ―
Ke mem ŝi ne scias pri flam', estis vida;
Profunda fariĝis l'okula safiro,
Kaj l'ond' de l'blankeco sur brust' pli rapida...

Pli rapida fariĝis ŝia spirado. Ĉu tio estas sonĝo? Ĉu ŝi jam mortis kaj estas en la paradizo? El ŝia bukedo flugas ebriiga odoro kaj proksime de ŝi la bela voĉo legas:

Moment' estas, antaŭ ol luno eliras:
La najtingalar' eksilentas la kanta,
Kaj pendas folioj sen mov' bruetanta,
Kaj fontoj herbejaj mallaŭte pli spiras...

Sen murmureto falis de la arboj la folioj, ĉie regis kvieto, la krepusko jam komencis sterni sian kovrilon. Li legis:

En tia momento ah! ploras du koroj!
Se ion pardoni nur havas ― pardonas,
Se ion forgesi ― forgesas memoroj!

Pasis la minutoj; proksimiĝis la fino de l'poemo.

La delogita amatino „flugis per sonĝo la ora“, la amato, konvinkita ke ŝi „venis el ĉielarko“, ploras ŝian perdon.

Kaj fluas fontan', najtingala ar' ĝemas,
Pri ŝi ili diras ― mi kore ektremas
Kaj preĝas pri morto en fru', malespere...

Li levis la rigardon de la libro kaj direktis ĝin al la vizaĝo de la kunulino. Du grandaj larmoj brilis sur la okulharoj de Klaro.

La juna homo etendis delikate la brakon kaj kovris ŝian manon per sia. Klaro ne forigis sian manon; du grandaj larmoj fluis de la okulharoj sur la rozajn vangojn.

― Ĉu ili estas larmoj de bedaŭro, aŭ de feliĉo? ― li demandis tre mallaŭte.

Post momenta silento ŝi respondis apenaŭ aŭdeble:

― De feliĉo!

Ŝi estis plena de feliĉo kaj samtempe de stranga doloro. Subite ŝi eksentis, ke brako delikate ĉirkaŭprenas ŝian talion. Malaperis la sonĝo. Kun sento de feliĉo kaj doloro kuniĝis konfuzo. Timigite, Klaro ŝovis sin ĝis la fino de la benko kaj ne levante la palpebrojn, rapide, senorde ŝi ĵetis en la korbon la muslinon kaj la puntojn.

― Mi jam iros hejmen, ― ŝi flustris.

Li sidis kliniĝinta kun la kubuto sur la genuo kaj apogis sur la manplato la frunton, same ruĝiĝintan kiel ŝiaj vangoj. Liaj delikataj naztruoj jen larĝigis, jen kuntiriĝis, lia mano ĉifis nerve la muslinon.

Tio ne daŭris longe. Li trankviliĝis, remetis sian manon sur ŝian kaj diris preskaŭ ordone:

― Vi ne iros ankoraŭ, ĉar ni ankoraŭ ne finis la poemon.

La unuan fojon, de la tempo kiam ŝi konis lin, despota tono eksonis en lia voĉo. Tenante ŝian manon en la sia, kaj rigardante teren, li ekmeditis kaj mordetis la malsupran lipon. Post momento li lasis ŝian manon kaj ekparolis pli delikate:

― Mi rememoris ion, kio post la belega poemo „En Svisujo“ sonos kvazaŭ grinco post anĝela kanto. Kion fari? Mi devas ĝin komuniki al vi. Ni kune aŭskultis la anĝelan kanton, ni kune aŭdos la grincon. Kial mi sola devus aŭdi ĝin?

Ironia fariĝis la esprimo de liaj lipoj, la sulko inter la brovoj pli profundiĝis. Post momenta silento li daŭrigis.

― Antaŭ kelkaj tagoj mi trovis en la ĉambro de mia amiko polan tradukon de ama poezio de Heine. Mi neniam antaŭe legis ĝin en traduko. Mi rigardis la libron, mi komencis legi. La traduko estas tre bela, tre bela, Mi havas tre bonan memoron; hieraŭ mi diris al vi parkere unu strofon, nun mi diros alian. Aŭskultu atente.

Kliniĝinta al ŝi, apogante la vizaĝon sur la manplato kaj rigardante en la profundon de ŝiaj okuloj, li deklamis malrapide kanton de Heine:

Junul' junulinon ekamis,
Lin ŝia ekamis anim',
Sed la reciprokan konfeson,
Haltigis ilia estim',...

Kaj kiam for ili disiris,
Funebro en ambaŭ la kor',
Ne sciis eĉ unu pri dua
En lasta de l'vivo la hor'...

― Rimarku bone... ili amis unu la alian, sed „ne sciis eĉ unu pri dua en lasta de l'vivo la hor'“ ĉar „la reciprokan konfeson haltigis ilia estim'“ Ĝi estas grinco kaj disonanco. Nobla amo estas bazita sur la estimo, sed la estimo estas haltigilo de la amo. Nenio en la mondo estas simpla kaj facila, ĉio estas komplikita kaj ĉirkaŭita de malhelpoj. Vi ne volas plu forkuri? Ĉu ni finos legi „En Svisujo“? Mi estas danka al vi, ke vi konigis al mi la poemon! La pli grandan parton de mia vivo mi pasigis en eksterlando, mi legis nur fremdajn verkojn. Sed nia literaturo ankaŭ estas belega!... Mi multon lernis de vi...

Malgraŭ la kortuŝiĝo ŝi ekridis kore.

― Vi? de mi? Granda Dio! Kion mi povas instrui al iu ajn? Nur Staĉjon mi instruis legi kaj skribi...

― Mi eble klarigos al vi poste, kion vi instruis al mi... nun ni finu la poemon. Kaj ree li legis:

La pens', revenante pasinton sen fino,
Ne scias, en kia pentradi sin formo...

Flugis la momentoj; aŭskultante Klaro kudris, sed malrapide kaj malrekte.

La leganta voĉo eksilentis. Sur la herbaro malantaŭ la arboj ne estis plu la oraj strioj, la ora reto malaperis de la nigra tero. Nun la okcidentaj lumoj brilis sur la pintoj de la arboj kvazaŭ rozaj torĉoj kaj kandeloj. Malsupre jam noktiĝis; la bela florĝardeno ŝajnis nun griza; nur la blankaj floroj estis ankoraŭ klare videblaj.

Klaro rigardis la kufon jam ornamitan per puntoj.

― Mia Dio! ― ŝi ekkriis, ― kion mi faris?

― Ĝi estas malrekte kudrita! ― diris Przyjemski ridetante.

― Tute malrekte! Ĉu vi vidas? Tie ĉi estas tre multe da faldoj kaj tie ili mankas; tie ĉi ili proksimiĝas al la rando, tie supreniras...

― Katastrofo! Ĉu vi ĝin malkudros?

― Kompreneble, sed la malfeliĉo ne estas granda. Post duonhoro ĉio estos en ordo.

― Ne eblas servi al du sinjoroj... Vi volis servi al la prozo kaj al la poezio; la prozo venĝis sin.

Ŝi levis al li la okulojn.

― Alia estas mia opinio. Ŝajnas al mi, ke ĉiu laboro, eĉ la plej proza, enhavas iom da poezio. Tio dependas de niaj intencoj.

― De la motivoj ― li korektis. ― Vi estas prava. Sed pro kia motivo vi ornamas la kufojn de sinjorino Dutkiewicz?

― Ĉar mi ŝin amas, mi estas danka al ŝi; krome, en tia kufo ŝi estas ĉarma, aminda maljunulino.

― Granda feliĉo estas ami sinjorinon Dutkiewicz! ― li diris kun ĝemo.

― Kial? ― ŝi demandis.

― Ĉar oni povas estimi sinjorinon Dutkiewicz kaj diri, ke oni ŝin amas, dum en aliaj okazoj oni devas estimi kaj silenti, aŭ paroli malŝatante la estimon... „Sed la reciprokan konfeson haltigis ilia estim'...“

Li ne finis, ĉar de malproksime, el la najbara ĝardeno eksonis la vokoj de Staĉjo:

― Klaro! Klaro!

Ne trovinte la fratinon en la laŭbo kaj ne sciante, kie ŝi estas, li kriis pli kaj pli laŭte. Klaro prenis la korbon kaj salte leviĝis de la benko.

― Kaj miaj floroj? ― rememorigis Przyjemski, ― vi ne prenos ilin?

― Mi prenos, dankon ― ŝi respondis, prenante la bukedon, kiun li momenton tenis kun ŝia mano en sia.

Fulmoj ekbrilis en liaj okuloj, la moviĝemaj naztruoj ree larĝiĝis post kelkaj sekundoj li mallevis la manon kaj iris en la aleo kelke da paŝoj malantaŭ la knabino. Sur la vojturniĝo li demandis:

― En kia horo vespere vi finas la hejman laboron?

― En la deka ― ŝi respondis; ― la patro kaj Staĉjo tiam jam dormas, ankaŭ Franjo preskaŭ ĉiam.

― Kiam ili ekdormos kaj vi estos libera de la... servado, venu en la ĝardenon aŭskulti muzikon. En la deka horo mi komencos kun mia amiko ludi por vi. Ĉu vi tion deziras?

― Mi dankas vin! ― ŝi respondis kaj ekstaris ĉe la pordeto de la krado, en la malluma ombro de la arboj.

― Bonan nokton al vi, sinjoro.

Li prenis ambaŭ ŝiajn manojn kaj momenton rigardis ŝin, mallevinte la kapon

― Ludante, ― li flustris, ― mi pensos pri vi, mi vidos en mia imago vin staranta ĉe la krado kaj aŭskultanta la muzikon. Tiamaniere niaj animoj estos kune...

Li rapide levis ambaŭ ŝiajn manojn kaj kisis unu post la alia.

Pasis unu horo. Wygrycz, sidante sur la mallarĝa kanapo kaj trinkante teon, admiris kun videbla plezuro la belajn florojn en argila vazo sur la retotuko. Li senĉese flaris kaj karesis ilin. Precipe plaĉis al li la verbenoj. „Kvazaŭ steletoj!“ ― li diris kun rideto, kiu nun perdis sian tutan maldolĉecon.

Klaro lumigis la lampon, preparis teon por la patro, verŝis lakton al Staĉjo, zorgis pri ĉio babilante, preskaŭ pepante.

Ŝi rakontis, ke ŝi estis en la princa parko, ke ŝi legis tie kun sinjoro Przyjemski „En Svisujo“, ke li donis al ŝi la florojn, ke ŝi vidis de malproksime la florĝardenon antaŭ la palaco, sur la fono de la verdaĵo de la parko.

Ŝia tuta persono radiis de ĝojo; ŝiaj movoj fariĝis graciaj, nervaj. Ŝi ne povis resti sur sama loko, ŝi sentis bezonon iri, kuri, paroli, eligi la troon da vivo, kiu bolis en ŝi. Iafoje ŝi eksilentis en la mezo de la frazo kaj staris senmova, mutiĝinta; ŝiaj rigardo kaj animo estis aliloke.

Wygrycz ne rigardis ŝin atente, li jen aŭskultis ŝiajn vortojn, jen meditis; lia vizaĝo estis nek malgaja, nek maldolĉa: kontraŭe, petola rideto eraris sur liaj sensangaj lipoj.

Franjo, kiu ĵus revenis kaj aŭskultis la rakonton de la fratino, diris per sia akra voĉo:

― Atendu nenion, ĉar estos nenio! Sinjoro Przyjemski enamiĝis, jes, sed mi dubas, ĉu li edziĝos kun Klaro. Li estas por ŝi tro granda sinjoro... Tiaj sinjoroj nur delogas malriĉajn knabinojn kaj poste forlasas ilin.

Wygrycz tuta ektremis.

― Silentu! malgranda vipuro! ― li kriis; ― vi ĉiam pikas la fratinon! kiu parolis al vi pri amo aŭ edziĝo?

Li forte ektusis. Ambaŭ fratinoj rapidis al li, alportis akvon, teon, pastelojn, sed kvankam la atako ne longe daŭris kaj Franjo, riproĉata de sia konscienco, fariĝis tre karesema por la patro kaj fratino, la gajeco de Klaro malaperis, kiel flamo de kandelo sub blovo.

Certe, ŝi sciis; ke junaj knabinoj, se ili amas kaj estas amataj, edziniĝas. Sed ŝi pensis tre malofte pri tio kaj en la nuna okazo ŝi pri tio ne pensis eĉ unu momenton. Vidi sinjoron Przyjemski kaj paroli kun li estis la superlativo de ŝiaj deziroj. La fratino maldelikate deŝiris la virgan vualon, kovranta la revojn de ŝia koro. En ŝia cerbo, kiel muŝo en aranea reto, skuiĝis la vortoj de Franjo: „Li estas tro granda sinjoro por ŝi.“ Klaro ĉiam sentis lian superecon en la instruiteco kaj eleganteco. Krome, kvankam li estis nur la unua el la princaj servistoj, kompare kun ŝi li estis granda sinjoro. Li nomis la princon sia amiko, li mastrumis en la princa domo, kvazaŭ en sia. Kiu scias, eble li estas riĉa! La lasta supozo plej multe ĉagrenis ŝin.

Sur la fundo de sia koro ŝi sentis, ke kvankam kompare kun li ŝi estas malriĉa, modesta knabino, nenio nevenkebla apartigis ilin.

― Se li nur amas min... ŝi pensis. En ŝia koro kantis la magia vorto: „Li amas! li amas!“ Kiam ŝia patro foriris en sian ĉambron legi ĵurnalon, pruntitan de oficeja kolego, kiam Staĉjo jam ekdormis kaj Franjo sin senvestigis. Klara kuris sur la balkonon.

La vespero estis varma, sed nuba. Neniu stelo brilis sur la ĉielo; des pli helaj ŝajnis la fenestroj de la palaco. La vento jen blovis de la nuboj, jen tute ĉesis. Subite ĝi ekblovis pli forte kaj disportis en la du ĝardenoj ondon de muzikaj tonoj.

Malantaŭ la altaj, mallarĝaj lumaj fenestroj la fortepiano kaj violonĉelo ludis muzikon solenan kaj seriozan.

Klaro trakuris la ĝardenon kaj haltis ĉe la krado apud la siringa laŭbo. Apogita al la krado ŝi aŭskultis kaj ĉesis pensi pri io ajn. Neesprimebla plezurego plenigis ŝian animon. La nuba nokto, la fenestroj brilantaj alte en la mallumo, la ĝemoj de la vento, la fluo de solenaj tonoj, formis unu estetikan tuton. Sed ĉiujn sentojn superregis en ŝi kortuŝiĝo, dankemo, pasia celado de ŝia animo al ĉi tiuj brilaj fenestroj, similaj al la pordoj de la paradizo, tra kiuj venis lumo kaj anĝela harmonio. Kun la okuloj levitaj al la helaj punktoj, ŝi rigardis kaj aŭskultis, rememorante la vortojn: „Niaj animoj estos kune!“ Kiel prava li estis! La muziko estis lia animo, kiu malleviĝis al ŝi kaj karesis ŝin per dolĉa, bruliga ĉirkaŭpreno.

Ŝi kovris la vizaĝon per la manoj kaj rapide spirante ensorbis la muzikajn tonojn, pensante, ke ŝi ensorbas lian animon. La kvaronhoroj pasis. Subite ĉio silentiĝis. En la palaco oni ĉesis ludi, sed post kelkaj minutoj eksonis muziko pli mallaŭta, kvazaŭ pli malproksima, ĉar la violonĉelo eksilentis, la fortepiano kantis sola. Ĝia kanto daŭris sufiĉe longe, la violonĉelo silentis. Subite en aleo ĉe la krado eksonis mallaŭta paŝado. Klaro rektiĝis, ektremis. Trans la krado, kontraŭ ŝi staris alta viro, eleganta kaj gracia eĉ en la mallumo. Li prenis ambaŭ ŝiajn manojn en siajn kaj flustris:

― Mi nepre devis vidi vin hodiaŭ ankoraŭ unu fojon. Ludante, mi pensis senĉese: „Mi iros al ŝi!“ Mi lasis la violonĉelon kaj diris al li: „Ludu, ludu seninterrompe!“ ĉar mi volis kun vi paroli, akompanata de muziko. Kia nuba nokto! kiel siblas la vento! La tonoj de la muziko kune kun la bruo de la vento formas iajn aerajn arabeskojn. Ni aŭskultu.

Li premis ŝiajn manojn pli kaj pli forte, li proksimigis sian kapon al ŝia. Momenton ili staris tiamaniere, aŭskultante. La melankolia kaj pasia kanto kuniĝis kun la bruo de la vento, kiu blovis de la nuboj kaj kune kun ĝi revenis al la nuboj. La muziko fluis en la silentan mallumon de la parko.

― Ĉu mi bone faris, ke mi venis? Mi devis vin vidi kaj adiaŭi por la tuta morgaŭa tago. Hodiaŭ, tuj, venos mia onklo kaj ni forveturos al li por tuta tago... Mi revidos vin nur postmorgaŭ. Ĉu mi bone faris, ke mi venis, hodiaŭ por unu momento? Ĉu mi bone faris?

Preskaŭ senkonscia, ŝi flustris:

― Oh, bone!

Li altiris ŝin, tiel, ke ŝi tuta kliniĝis al li, kaj flustris:

― Iru al la pordeto en la krado, mi ankaŭ iros tien, ni renkontos unu la alian, ni promenos en nia aleo, ni eksidos sur nia benko...

Ŝi nee skuis la kapon kaj flustris petege:

― Ne... Ne petu min... oh, ne petu min... ĉar... mi iros...

Per kolera movo li forpuŝis ŝin, sed post sekundo li ree altiris ŝin al sia brusto.

― Vi estas prava, ne iru! Mi dankas vin, ke vi ne iris! Apartigu nin la ĉirkaŭbaro... Sed ne fortiru la kapon... proksimigu ĝin... klinu ĝin... Jes, tiamaniere, mia kara!

Ŝia kapo kuŝis sur lia brusto. En mallumo jen silenta, jen brua de la venta siblado, la fortepiano kantis, sopiris, amis... La vizaĝo ĉe ŝia vizaĝo, la rigardo en ŝiaj okuloj, li demandis:

― Ĉu ci amas min?

Kelke da sekundoj ŝi silentis; poste, kvazaŭ plej mallaŭta blovo, el ŝia ekstaze malfermita buŝo eliĝis flustro:

― Mi amas!

― Oh, mia plej amata!

En la sama momento okazis io eksterordinara. Jam de kelkaj minutoj homa figuro aperis el la mallumo kaj kelkfoje jen proksimiĝis mallaŭte al la parolanta paro, jen time foriris. Ĝi estis homo en vesto kun metalaj butonoj, kiuj bruis sur lia brusto kaj manikoj ĉiufoje, kiam li estis en malpli densa ombro. Li ne povis aŭdi la flustron de la paro, eble li eĉ ne vidis la virinan silueton malantaŭ la vira figuro, sed la lastan li rekonis bone kaj kelke da minutoj li rondiris ĉirkaŭ ĝi, ne sciante, kion fari.

Ĉe la krado la viro kliniĝinta al la virina kapo kuŝanta sur lia brusto, flustris:

― Rigardu min! ne kaŝu vian buŝon... Vane, vane!... Mi ĝin trovos, mi havos ĝin...

En ĉi tiuj vortoj, kvankam ili estis diritaj tre mallaŭte, sonis paroksismo pasia de homo, kutiminta venkadi.

Kelke da paŝoj malantaŭ li voĉo timema kaj respektoplena, sed klara, diris:

― Via princa moŝto!...

La viro ektremis de la kapo ĝis la piedoj, mallevis la manojn kaj turninte sin al la voĉo, demandis:

― Kion?

― La onklo de via princa moŝto venis kaj ordonis serĉi ĉie vian princan moŝton...

Nur nun tiu, al kiu oni diris ĉi tiujn vortojn, komprenis ĉion. Kun kolera gesto kaj per voĉo tremanta de ekscito li ekkriis:

― For!

En la aleo ekkraketis rapide forkurantaj paŝoj. Li ree turnis sin al la knabino, kiu malantaŭ la krado staris rigida, ŝtoniĝinta.

Provante ekrideti, li komencis paroli.

― Ĉio malkovriĝis! Malbenita lakeo!... Ne koleru, mi agis tiamaniere por ne timigi vin...

Kun larĝe malfermitaj okuloj ŝi ekflustris:

― Vi... la princo?

En ŝia flustro estis io preskaŭ freneza.

― Jes, sed ĉu tial...

Li provis ree kapti ŝiajn manojn. Sed ŝi levis ilin al la kapo, dronigis en la haroj. Ŝia laŭta, malespera ekkrio plenigis la du ĝardenojn. Ŝi forkuris terurita kaj malaperis en la mallumo.