<< Du fratoj Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj

Cindrulino

La edzino de riĉa viro ekmalsanis kaj kiam ŝi sentis, ke ŝia fino proksimiĝas, ŝi alvokis la solan filineton, kiun ŝi havis, al sia lito kaj diris:

"Kara infano, restu pia kaj bona, kaj bona Dio ĉiam helpos vin; mi rigardos al vi de la ĉielo kaj ĉiam estos apud vi."

Post tiuj vortoj ŝi fermis la okulojn kaj spiris la lastan spiron. La knabino ĉiutage iris al la tombo de la patrino kaj ploris, kaj restis pia kaj bona. Kiam la vintro venis, la neĝo sternis sur la tombo blankan tuketon, kaj kiam printempe la suno fortiris ĝin, la riĉulo prenis alian edzinon.

La virino kunkondukis en la domon du filinojn, kies vizaĝo estis bela kaj blanka, sed kies koro estis abomeninda kaj nigra. Komenciĝis malfacila tempo por la malfeliĉa orfino.

"Ĉu la malsaĝa anserino sidos ĉe ni en la ĉambro!" ili parolis. "Kiu volas manĝi panon, devas labori por ĝi: for la kuireja knabinaĉo."

Ili forprenis ŝiajn belajn vestojn, surmetis al ŝi grizan malnovan kitelon kaj donis al ŝi lignajn ŝuojn.

"Rigardu la fieran princinon, kiel ornamita ŝi estas!" ili kriis, ridis kaj kondukis ŝin en la kuirejon. Ŝi devis de la mateno ĝis la vespero plenumi malfacilan laboron, leviĝi frue antaŭ la tagiĝo, porti akvon, ekbruligi fajron, kuiri kaj lavi. Krom tio la fratinoj ĉikanis ŝin ĉiamaniere, mokis kaj ŝutis al ŝi la pizojn kaj lentojn en la cindron, kaj ŝi devis sidi longe kaj elekti ilin. Ĉiuvespere laca pro la laboro, ŝi ne havis liton, sed devis kuŝiĝi apud la fajrujo en la cindro. Kaj ĉar pro tio ŝi estis ĉiam malpura kaj kovrita de polvo, oni nomis ŝin Cindrulino.

Foje la patro antaŭ forveturo al foiro demandis ambaŭ knabinojn, kion li alportu por ili?

"Belajn vestojn," diris unu.

"Perlojn kaj altprezajn ŝtonojn," la alia.

"Kaj, vi, Cindrulino," diris la patro, "kion vi deziras?"

"Patro, derompu por mi la unuan branĉeton, kiu ekbatos vian ĉapelon dum via vojaĝo hejmen."

Li aĉetis por la du knabinoj belajn vestojn, perlojn kaj multekostajn ŝtonojn kaj dum la reiro, kiam li rajdis tra verdaj arbetoj, avela branĉeto ekbatis lin kaj deĵetis lian ĉapelon. Li derompis la branĉeton kaj kunprenis ĝin. Kiam li revenis hejmen, li donis al la du knabinoj, kion ili deziris, kaj al Cindrulino la avelan branĉeton. Cindrulino dankis, iris al la tombo de la patrino kaj plantis tie la branĉeton. Ŝi tiel ploris, ke la larmoj fluis sur ĝin kaj ĝin surverŝis. Ĝi kreskis kaj fariĝis bela arbo. Cindrulino tri fojojn ĉiutage iris tien, ploris kaj preĝis, kaj ĉiufoje venis blanka birdeto, kaj kiam ŝi esprimis deziron, la birdeto ĵetis al ŝi tion, kion ŝi deziris.

Foje la reĝo aranĝis festenon kaj invitis ĉiujn belajn junulinojn de la tuta lando, por ke lia filo elektu edzinon. Kiam la du eksciis, ke ankaŭ ili estas invititaj, ili ekĝojis, alvokis Cindrulinon kaj diris:

"Kombu niajn harojn, brosu la ŝuojn kaj buku, ni iras al la edziĝa festo en la reĝa kastelo."

Cindrulino obeis, sed ŝi ploris: ankaŭ ŝi dezirus iri kune por danci, kaj ŝi petis la permeson de la duonpatrino.

"Vi Cindrulino, malpura kaj kovrita de polvo volas ĉeesti la festenon? Vi havas nek vestojn, nek ŝuojn, kaj volas danci!"

Sed kiam ŝi insiste petis, la malbona virino fine diris:

"Mi enŝutis lentojn en la cindron, se vi sukcesos elekti la lentojn en du horoj, vi povos iri."

La knabino iris tra la malantaŭa pordo en la ĝardenon kaj ekkriis:

"Vi kolombetoj, vi turtoj, vi ĉiuj birdetoj flugantaj en la aero, venu kaj helpu min elekti la lentojn."

"La bonaj en la poteton,
Malbonaj en la kropeton."

Tuj venis al la fenestro de la kuirejo du blankaj kolombetoj, poste du turtoj kaj fine flirtis kaj svarmis internen ĉiuj birdetoj, flugantaj en la aero kaj malleviĝis al la cindro. La kolombetoj klinis la kapojn kaj komencis pok, pok, pok, kaj tiam ankaŭ la aliaj komencis pok, pok, pok, kaj kolektis ĉiujn grajnojn en la pladon. Apenaŭ pasis duonhoro, ili jam finis la laboron kaj elflugis.

La knabino alportis la pladon al la duonpatrino, ĝojis kaj pensis, ke nun ŝi povos iri al la edziĝa festo. Sed la malbona virino diris:

"Ne, Cindrulino: nenio helpos vin, vi ne iros kun ni, ĉar vi ne havas vestojn kaj ne scias danci; ni devus honti pro vi."

Ŝi turnis al Cindrulino la dorson kaj forveturis kun la du fieraj filinoj.

Kiam neniu plu estis en la domo, Cindrulino iris al la tombo de la patrino sub la avelarbo kaj ekkriis:

"Arbo kara, skuu, skuu vin,
Arĝenton, oron ĵetu sur min."

Tuj la birdo ĵetis al ŝi oran kaj arĝentan veston kaj ŝuojn, broditajn per silko kaj arĝento. Rapide, rapide ŝi surmetis la veston kaj iris al la edziĝa festo.

La fratinoj kaj duonpatrino ne rekonis ŝin kaj supozis, ke tio estas ia fremda princino, tiel bela ŝi estis en la ora vesto. Pri Cindrulino ili tute forgesis kaj pensis, ke ŝi sidas hejme en la polvo kaj elektas la lentojn el la cindro. La reĝa filo venis renkonte al ŝi, donis al ŝi la manon kaj dancis kun ŝi. Kun neniu alia li volis danci; li ne lasis ŝian manon kaj kiam iu alia venis inviti ŝin, li diris:

"Tio estas mia dancantino."

Cindrulino dancis ĝis la vespero kaj tiam ŝi volis reiri hejmen. La princo diris:

"Mi akompanos vin", ĉar li volis ekscii, kiu estas la bela knabino. Sed ŝi forkuris de li kaj saltis en la kolombejon. La princo atendis la alvenon de la patro kaj rakontis al li, ke la fremda knabino sin kaŝis en la kolombejo. La maljunulo pensis:

"Ĉu tio estas Cindrulino?"

Oni devis alporti al li hakilon kaj pioĉon por batfaligi la kolombejon, sed neniu estis en ĝi.

Kiam la trio revenis hejmen, Cindrulino en sia malpura vesto kuŝis en la cindro kaj malhela olea lampeto brulis sur la kameno, ĉar la knabino estis rapide saltinta el la kolombejo tra malantaŭa pordo kaj forkurinta al la avelarbo: tie ŝi demetis la belan veston kaj lasis ĝin sur la tombo; la birdo forprenis ĝin kaj ŝi en sia griza kitelo eksidis en la kuirejo sur la cindro.

En la sekvinta tago, kiam rekomenciĝis la balo kaj la gepatroj kun ŝiaj fratinoj forveturis, Cindrulino iris al la avelarbo kaj diris:

"Arbo kara, skuu, skuu vin,
Arĝenton, oron ĵetu sur min."

La birdo ĵetis veston ankoraŭ pli luksan ol en la unua tago. Kiam la orfino aperis en la salono, ĉiuj ekmiris pro ŝia beleco. La princo jam atendis ŝin, donis al ŝi la manon kaj dancis nur kun ŝi. Kiam aliaj venis kaj invitis ŝin, li diris:

"Tio estas mia dancantino."

Vespere ŝi volis foriri, kaj la reĝa filo sekvis ŝin por vidi, en kiun domon ŝi iras, sed ŝi forkuris de li en la ĝardenon malantaŭ la domo. Tie staris granda pirarbo, sur kiu pendis la plej belaj fruktoj. Ŝi suprenrampis tiel lerte kiel sciureto inter la branĉojn. La princo ne sciis, kie ŝi sin kaŝis. Li atendis la alvenon de la patro kaj diris al li:

"La fremda knabino forkuris kaj ŝajnas al mi, ke ŝi saltis sur la pirarbon."

La patro pensis:

"Ĉu tio estas Cindrulino?"

Li ordonis alporti hakilon kaj faligis la arbon, sed neniu estis sur ĝi. Kaj kiam la trio revenis hejmen, Cindrulino kuŝis en la cindro, kiel ordinare, ĉar ŝi desaltis de la alia flanko de la arbo, redonis la belan veston al la birdo kaj surmetis la grizan kitelon.

En la tria tago, kiam la gepatroj kaj fratinoj forveturis, Cindrulino ree iris al la tombo de la patrino kaj diris al la arbo:

"Arbo kara, skuu, skuu vin,
Arĝenton, oron ĵetu sur min."

La birdeto ĵetis al ŝi tiel belan kaj brilan veston, kian neniu iam posedis, kaj la ŝuoj estis el pura oro. Kiam ŝi venis tiel vestita, ĉiuj miris tiel, ke ili ne sciis, kion diri. La princo dancis nur kun ŝi kaj kiam iu invitis ŝin, li respondis:

"Tio estas mia dancantino."

Vespere, kiam ŝi estis forironta hejmen, la reĝa filo volis ŝin akompani, sed ŝi forkuris tiel rapide, ke li ne povis sekvi ŝin. Sed li estis preparinta ruzon: la tuta ŝtuparo estis ŝmirita per peĉo; kiam ŝi kuris, ŝia maldekstra ŝuo algluiĝis kaj restis sur la ŝtupo. La princo levis ĝin, ĝi estis malgranda, gracia kaj tute el oro.

En la posta mateno li iris kun ĝi al la patro de Cindrulino kaj diris:

"Nur tiu estos mia edzino, por kies piedo taŭgas ĉi tiu ora ŝuo."

Ambaŭ fratinoj ekĝojis, ĉar ili havis belajn piedojn; la pli aĝa iris en la kameron kun la ŝuo por provi ĝin, kaj la patrino ĝin rigardis, sed bedaŭrinde la granda piedfingro ne eniris, la ŝuo estis tro malgranda por ŝi. La patrino donis al ŝi tranĉilon kaj diris:

"Fortranĉu la piedfingron; kiam vi fariĝos reĝino, vi ne piedirados."

La knabino fortranĉis la piedfingron, superforte enpuŝis la piedon en la ŝuon, kunpremis pro doloro la dentojn kaj iris renkonte al la princo. Li prenis ŝin kiel fianĉinon sur la ĉevalon kaj forrajdis kun ŝi. Ili devis preterrajdi la tombon; tie sidis sur la avelarbo du kolombetoj kaj vokis:

"Gruk-ru, gruk-ru, gruk-ru,
sango estas en la ŝu'.

La ŝuo estas tro malgranda, la vera fianĉino ankoraŭ sidas hejme."

La princo rigardis ŝian piedon kaj vidis la elfluantan sangon. Li turnis la ĉevalon, redonis la malveran fianĉinon kaj diris, ke ŝi ne estas la vera; la alia fratino devas surmeti la ŝuon. La dua iris en la kameron kaj sukcesis enmeti la piedfingrojn, sed la kalkano estis tro granda. La patrino donis al ŝi tranĉilon kaj diris:

"Fortranĉu pecon de la kalkano: kiam vi estos reĝino, vi ne piedirados."

La knabino fortranĉis pecon de la kalkano, superforte enpuŝis la piedon en la ŝuon, kunpremis pro doloro la dentojn kaj iris renkonte al la princo. Li prenis ŝin kiel fianĉinon sur la ĉevalon kaj forrajdis kun ŝi. Kiam ili preterrajdis la avelarbon, la du kolombetoj sidis tie kaj vokis:

"Gruk-ru, gruk-ru, gruk-ru,
sango estas en la ŝu'.

La ŝuo estas tro malgranda, la vera fianĉino ankoraŭ sidas hejme."

Li rigardis ŝian piedon kaj vidis la elfluantan sangon, pro kiu ruĝiĝis la blankaj ŝtrumpoj. Li turnis la ĉevalon, redonis la malveran fianĉinon kaj diris:

"Ankaŭ ĉi tiu ne estas la vera. Ĉu vi havas neniun alian filinon?"

"Ne," diris la patro, "de mia mortinta edzino restis nurmalgranda, mizera Cindrulino. Sed ŝi sendube ne povas esti la fianĉino."

La princo volis vidi ŝin, sed la duonpatrino respondis:

"Ah, ne, ne eble; ŝi estas tro malpura, ŝi ne povas sin montri."

La princo insistis, kaj oni devis alvoki Cindrulinon. Ŝi lavis siajn manojn kaj vizaĝon puraj, eniris, salutis la princon, kiu donis al ŝi la oran ŝuon; ŝi eksidis sur benketo, eltiris la piedon el la peza ligna ŝuo kaj metis en la ŝuon, kiu estis kvazaŭ fandita por ŝi. Kaj kiam ŝi leviĝis kaj la princo ekvidis ŝian vizaĝon, li rekonis la belan knabinon, kiu dancis kun li, kaj ekkriis:

"Jen la vera fianĉino."

La duonpatrino kaj la fratinoj ektimis kaj paliĝis pro kolero, kaj li prenis Cindrulinon sur ĉevalon kaj forrajdis kun ŝi. Kiam ili preterrajdis la avelarbon, la du kolombetoj vokis:

"Gruk-ru, gruk-ru, gruk-ru,
sango ne estas en la ŝu'.

La ŝuo ne estas tro malgranda. La veran fianĉinon li kondukas hejmen."

Dirinte tion, ili deflugis de la arbo kaj eksidis sur la ŝultroj de Cindrulino, unu sur la dekstra, la alia sur la maldekstra, kaj restis tie.

Kiam venis la tempo de la edziĝo, la malsinceraj fratinoj volis per flato akiri la favoron de la juna reĝino kaj partopreni ŝian feliĉon.

Kiam la edziĝontoj iris al la preĝejo, la pli aĝa fratino estis ĉe la dekstra flanko de Cindrulino, la pli juna ĉe la maldekstra; la kolombetoj elpikis al ambaŭ po unu okulo. Poste, >dum la reveno, la pli aĝa estis ĉe la maldekstra flanko, la pli juna ĉe la dekstra: la kolombetoj elpikis al ambaŭ la alian okulon.

Tiel ilia malboneco kaj malsincereco estis punitaj per blindeco eterna.