<< § 36. FUNDAMENTO DE ESPERANTO EKZERCARO

§ 37.

La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. ― Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj. ― Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj. ― La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo. ― La Parizanoj estas gajaj homoj. ― Nia provincestro estas severa, sed justa. ― Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron. ― Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. ― Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. ― Li estas nelerta kaj naiva provincano. ― La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. ― Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. ― La botisto faras botojn kaj ŝuojn. ― La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. - Ŝteliston neniu lasas en sian domon. ― La kuraĝa maristo dronis en la maro. ― Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. ― Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston. ― La riĉulo havas multe da mono. ― Malsaĝulon ĉiu batas. ― Timulo timas eĉ sian propran ombron. ― Li estas mensogisto kaj malnoblulo. ― Preĝu al la Sankta Virgulino.

an membre, habitant, partisan; ex. regno l’état ― regnano citoyen | inhabitant, member; e. g. Nov-Jorko New York ― Nov-Jorkano New Yorker | Mitglied, Einwohner, Anhänger; z. B. regno Staat ― regnano Bürger; Varsoviano Warschauer | членъ, житель, приверженец; напр. regno государство ― regnano гражданинъ; Varsoviano Варшавянинъ | członek, mieszkaniec, zwolennik; np. regno państwo ― regnano obywatel; Varsoviano Warszawianin.

regno l’Etat | kingdom | Staat | государство | państwo.

vilaĝano paysan | caountryman | Bauer | крестьянинъ | wieśniak.

provinco province | province | Provinz | область, провинція | prowincya.

severa sévère | severe | streng | строгій | surowy, srogi, ostry.

justo juste | just, righteous | gerecht | справедливый | sprawiedliwy.

polico police | police | Polizei | полиція | policya.

sufiĉe suffisant | enough | genug | довольно, достаточно | dosyć, dostatecznie.

Kristo Christ | Christ | Christus | Христосъ | Chrystus.

Franco Français | Frenchman | Franzose | Французъ | Francuz.

konfesi avouer | confess | bekennen, gestehen | признавать, исповѣдывать | przyznawać.

religio religion | religion | Religion | вѣра, религія | religia.

regimento regiment | regiment | Regiment | полкъ | półk.

boto botte | boot | Stiefel | сапогъ | but.

ŝuo soulier | shoe | Schuh | башмакъ | trzewik.

lasi laisser, abandonner | leave, let alone | lassen | пускать, оставлять | puszczać, zostawiać.

droni se noyer | drown | ertrinken | тонуть | tonąć.

verki composer, faire des ouvrages (littér.) | work (literary) | verfassen | сочинять | tworzyć, pisać.

ul qui est caractérisé par telle ou telle qualité; ex. bela beau ― belulo bel homme | person noted for...; e. g. avara covetous ― avarulo miser, covetous person | Person, die sich durch... unterscheidet; z. B. juna jung ― junulo Jüngling | особа, отличающаяся даннымъ качествомъ; напр. bela красивый ― belulo красавецъ | człowiek, posiadający dany przymiot; np. riĉa bogaty ― riĉulo bogacz.

même, jusqu’à | even | sogar | даже | nawet.

ombro ombre | shadow | Schatten | тѣнь | cień.

preĝi prier (Dieu) | pray | beten | молиться | modlić się.

virga virginal | virginal | jungfräulich | дѣвственный | dziewiczy.