<< § 29. FUNDAMENTO DE ESPERANTO EKZERCARO

§ 30.

Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. ― La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon „k“, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon „t“, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon „ĉ“, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson „nen“, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi“, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn“, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).

ia quelconque, quelque | of any kind | irgend welcher | какой-нибудь | jakiś.

ial pour une raison quelconque | for any cause | irgend warum | почему-нибудь | dla jakiejś przyczyny.

iam jamais, un jour | at any time, ever | irgend wann, einst | когда-нибудь | kiedyś.

ie quelque part | any where | irgend wo | гдѣ-нибудь | gdzieś.

iel d’une manière quelconque | anyhow | irgend wie | какъ-нибудь | jakoś.

ies de quelqu’un | anyone’s | irgend jemandes | чей-нибудь | czyjś.

io quelque chose | anything | etwas | что-нибудъ | coś.

iom quelque peu | any quantity | ein wenig, irgend wie viel | сколько-нибудь | ilekolwiek.

iu quelqu’un | any one | jemand | кто-нибудь | ktoś.

konsili conseiller | advise, counsel | rathen | совѣтовать | radzić.

serio série | series | Reihe | рядъ, серія | serya.

pronomo pronom | pronoun | Fürwort | мѣстоименіе | zaimek.

adverbo adverbe | adverb | Nebenwort | нарѣчіе | przysłówek.

litero lettre (de l’alphabet) | letter (of the alphabet) | Buchstabe | буква | litera.

rilati concerner; avoir rapport à | be related to | sich beziehen | относиться | odnosić się.

prefikso préfixe | prefix | Präfix | приставка | przybranka.

ajn que ce soit | ever | auch nur | бы-ни | kolwiek, bądź.

diferenci différer (v. n.) | differ | sich unterscheiden | различаться | różnic się.

helpi aider | help | helfen | помогать | pomagać.

sufikso suffixe | suffix | Suffix | суффиксъ | przyrostek.