<< § 16. FUNDAMENTO DE ESPERANTO EKZERCARO

§ 17.

La feino (Daŭrigo).

Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. „Pardonu al mi, patrino,“ diris la malfeliĉa knabino, „ke mi restis tiel longe“. Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. „Kion mi vidas!“ diris ŝia patrino kun grandega miro. „Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio ĉi venas, mia filino?“ (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino). La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. „Se estas tiel,“ diris la patrino, „mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile.“

insulti injurier | insult | schelten, schimpfen | ругать | besztać, łajać.

kial pourquoi | because, wherefore | warum | почему | dlaczego.

frue de bonne heure | early | früh | рано | rano, wcześnie.

pardoni pardonner | forgive | verzeihen | прощать | przebaczać.

longa long | long | lang | долгій, длинный | długi.

salti sauter, bondir | leap, jump | springen | прыгать | skakać.

perlo perle | pearl | Perle | жемчугъ | perła.

granda grand | great, tall | gross | большой, великій | wielki, duźy.

diamanto diamant | diamond | Diamant | алмазъ | djament.

miri s’étonner, admirer | wonder | sich wundern | удивляться | dziwić się.

ŝajni sembler | seem | scheinen | казаться | wydawać się.

nomi nommer, appeler | name, nominate | nennen | называть | naźywać.

naiva naïf | naïve | naiv | наивный | naiwny.

okazi avoir lieu, arriver | happen | vorfallen | случаться | zdarzać się.

dum pendant, tandis que | while | während | пока, между тѣмъ какъ | póki.

sendi envoyer | send | senden, schicken | посылать | posyłać.

kapabla capable, apte | capable | fähig | способный | zdolny.