<< ĈAPITRO XVII B. Prus: La Faraono

ĈAPITRO XVIII

De la morto de Ramzes XIII ĝis la tago de lia enterigo regis la ŝtaton la plej nobla San-amen-Herhor, kiel la ĉefpastro de la teba Amon kaj vic-reĝo de la mortinta faraono.

La kelkmonata regado de la vic-reĝo estis tre prospera por Egipto.

Herhor kvietigis la ribelojn de la popolaĉo kaj, kiel estis iam, permesis al la laboristoj ripozi ĉiun sepan tagon. Li enkondukis severan disciplinon inter la pastroj, ĉirkaŭis per sia protekto la eksterlandulojn kaj precipe Fenicianojn, kaj faris traktaton kun Asirio, ne cedante tamen Fenicion, kiu restis tributano de Egipto.

Dum la mallonga regado la justeco estis plenumata rapide, sed sen krueleco, kaj neniu kuraĝis bati la egiptan kamparanon, kiu povis sin turni al la tribunalo, se li havis sufiĉe da tempo kaj atestantoj.

Herhor sin okupis ankaŭ pri la ŝuldoj, ŝarĝantaj la faraonon kaj ŝtaton. Por ĉi tiu celo li igis Fenicianojn rezigni parton de la sumoj, ŝuldataj al ili de la ŝtato, kaj por pagi la reston li prenis el Labirinto la grandegan sumon da tridek mil talentoj.

Dank' al ĉi tiuj rimedoj, post tri monatoj ekregis en la lando trankvilo kaj bonstato, kaj la regnanoj ripetis:

― Benata estu la regado de la vic-reĝo San-amen-Herhor! Vere, la dioj destinis lin esti regnestro, por ke li liberigu Egipton de la malfeliĉoj, kiujn altiris Ramzes XIII, senreligia virinamanto...

Kelkdeko da tagoj sufiĉis, por ke la popolo forgesu, ke ĉiuj verkoj de Herhor estis nur plenumo de la intencoj de la juna kaj nobla faraono! En la monato Tobi (oktobro-novembro), kiam la mumo de Ramzes XII jam estis metita en la reĝajn kavernojn, en la templo de la teba Amon kunvenis ĉiuj plej altrangaj personoj de la ŝtato. Estis tie preskaŭ ĉiuj ĉefpastroj, nomarĥoj kaj generaloj, kaj inter ili Nitager, la kovrita de la gloro maljuna ĉefo de la orienta armeo.

En la sama grandega ĉambrego, ĉirkaŭita per kolonoj, kie antaŭ duono da jaro la pastroj juĝis Ramzeson XII kaj montris sian malbonvolon al Ramezs XIII, en la sama loko kunvenis hodiaŭ la altranguloj, por solvi, sub la prezido de Herhor, la plej gravan ŝtatan aferon. La 25-an de Tobi tagmeze Herhor, portante la tiaron de Amenhotep, sidiĝis sur la trono, la aliaj sur seĝoj, kaj la kunsido komenciĝis.

Ĝi daŭris ekstreme mallonge, kvazaŭ ĝia rezultato estus antaŭe preparita.

― Ĉefpastroj, nomarĥoj kaj militestroj! ― komencis Herhor. ― Ni kunvenis ĉi tien por tre malĝoja kaj grava afero. Kun la morto de la eterne vivanta Ramzes XIII, kies mallonga kaj uragana regado finiĝis tiel malfeliĉe...

Herhor eksopiris.

― Kun la morto de Ramzes XIII ne nur estingiĝis la faraono, sed la glorplena dinastio XXII-a...

Murmuro traflugis inter la kunvenintoj.

― La dinastio ne finiĝis ― intermetis preskaŭ malĝentile la potenca memfisa nomarĥo. ― Vivas ja la respektinda reĝino Nikotris, al ŝi do apartenas la trono...

Post momento Herhor respondis:

― La plej nobla mia edzino, la reĝino Nikotris...

Ne murmuro, sed krio eksonis nun kaj daŭris kelke da minutoj. Kiam ĉio eksilentis, Herhor daŭrigis trankvile kaj klare:

― Mia plej nobla edzino, la reĝino Nikotris, nekonsolebla post la morto de sia filo, rezignis la tronon...

― Pardonu!... ― ekkriis la memfisa nomarĥo. ― La plej nobla vic-reĝo nomas la reĝinon sia edzino... Tio estas fakto tute nova, kiun oni devas, antaŭ ĉio, kontroli...

Herhor faris signon. La plej alta teba juĝisto montris la akton pri la edziĝo de la plej nobla ĉefpastro de Amon, San-amen-Herhor, kun la reĝino Nikotris, vidvino de Ramzes XII kaj patrino de Ramzes XIII.

Post ĉi tiu klarigo ekregis tomba silento. Herhor daŭrigis:

― Ĉar mia edzino, la sola heredanto de l' trono, forlasis siajn rajtojn, ĉar tiamaniere finiĝis la regado de la XXII-a dinastio, ni devas elekti novan monarĥon... Ĉi tiu monarĥo ― daŭrigis Herhor ― devas esti homo matura, energia kaj sperta en la regado. Tial mi konsilas al vi, ekscelencoj, elekti por ĉi tiu plej alta posteno...

― Herhoron!... ― ekkriis iu.

― Elekti la plej gloran Nitageron, la ĉefon de la okcidenta armeo ― finis Herhor.

Longan momenton sidis Nitager kun fermitaj okuloj, ridetante. Fine li leviĝis kaj diris:

― Neniam, sendube, mankos homoj, pretaj akcepti la titolon de faraono. Oni eĉ eble havus tro multe da ili. Feliĉe la dioj mem, forigante la danĝerajn konkurantojn, montris al ni la homon, plej indan ricevi la faraonan povon. Kaj ŝajnas al mi, ke mi faros prudente, se anstataŭ akcepti la kronon, favore proponitan al mi, mi respondos:

― Vivu eterne lia sankteco San-amen-Herhor, la unua faraono de la nova dinastio!...

La ĉeestantoj, kun malmultaj esceptoj, ripetis la ekkrion, kaj samtempe la plej alta juĝisto alportis sur ora plado du ĉapojn: blankan de Supra Egipto kaj nigran de Malsupra. La unuan prenis la ĉefpastro de Oziriso, la duan la ĉefpastro de Horus kaj transdonis ilin al Herhor, kiu, kisinte la oran serpenton, metis ambaŭ sur la kapon.

Poste komenciĝis la ceremonio, kiu daŭris kelke da horoj: ĉiuj prezentis sian respektegon al la nova sinjoro. Fine, oni skribis konforman akton, la partoprenantoj en la elekto surmetis siajn sigelojn, kaj de tiu momento San-amen-Herhor fariĝis la vera faraono, la sinjoro de la du mondoj, kaj de la vivo kaj morto de siaj regnanoj.

Vespere lia sankteco revenis laca en siajn ĉefpastrajn ĉambrojn, kie li trovis Pentueron. La pastro estis pala, kaj sur lia malgrasa vizaĝo oni povis legi laciĝon kaj malĝojon.

Pentuer falis sur la vizaĝon. La sinjoro levis lin kaj diris kun rideto:

― Vi ne subskribis mian elekton, vi ne prezentis al mi vian respektegon, kaj mi timas, ke mi devos iam sieĝi vin en la templo de Ptah!... Vi ne decidiĝis resti ĉe mi? Vi preferas Meneson?...

― Pardonu via sankteco ― respondis la pastro ― sed la kortega vivo tiel lacigis min, ke la sola mia deziro estas hodiaŭ lerni la saĝon.

― Vi ne povas forgesi Ramzeson? ― demandis Herhor. ― Tamen vi konis lin tre mallonge, kaj ĉe mi vi laboris kelke da jaroj.

― Via sankteco ne kondamnu min, sed Ramzes XIII estis la unua faraono, kiu sentis la doloron de la egipta popolo...

Herhor ekridetis.

― Ah, vi saĝuloj!... ― diris li, balancante la kapon ― vi, vi ja mem turnis la atenton de Ramzes al la situacio de la popolaĉo, kaj nun vi portas je li funebron en via koro, kvankam li faris nenion por la popolo... Vi tion faris, ne li... Ridindaj homoj vi estas, malgraŭ via potenca inteligenteco ― daŭrigis Herhor. ― Same Menes... Ĉi tiu pastro sin opinias la plej kvieta homo en Egipto, kvankam li faligis la dinastion kaj liberigis al mi la vojon al la povo!... Se li ne estus sendinta sian leteron pri la suna mallumiĝo la dudekan de Paofi, eble ni ambaŭ, la mortinta Mefres kaj mi, rompadus nun ŝtonojn en minejo... Iru jam kaj salutu Meneson en mia nomo. Memoru ankaŭ, ke mi scias esti dankema, kio estas la plej granda sekreto de la povo. Diru al Menes, ke mi plenumos ĉiun lian peton, se nur li ne ordonos al mi forlasi la tronon... Vi mem revenu al mi, kiam vi estos ripozinta, kaj mi konservos por vi gravan oficon.

Kaj li tuŝis per la mano la humile klinitan kapon de la pastro.