<< ĈAPITRO X B. Prus: La Faraono

ĈAPITRO XI

Post la festeno ĉe la vic-reĝo Sargon restis ankoraŭ en Pi-Bast, atendante el Memfiso la leterojn de la faraono, kaj samtempe inter la oficiroj kaj nobeluloj komencis ĉirkaŭiri strangaj famoj.

Fenicianoj rakontis, kompreneble sub la sigelo de la plej granda sekreto, ke la pastroj, oni ne scias kial, ne nur liberigis Asirion de la malnovaj tributoj, ne nur nuligis ilin por ĉiam, sed ankaŭ, por faciligi al Asirianoj ian nordan militon, faris kun ili pacan traktaton por longaj jaroj.

― La faraono ― rakontis Fenicianoj ― eĉ pli malsaniĝis, eksciinte pri la cedoj, faritaj al la barbaroj. La princo Ramzes ĉagreniĝas kaj malĝojas, sed ambaŭ devas cedi al la pastroj, ĉar ili ne estas certaj pri la sentoj de la nobelularo kaj armeo.

Tio plej multe indignigis la egiptan aristokrataron.

― Kiel ― murmuretis inter si la dronantaj en la ŝuldoj sinjoroj ― la dinastio ne konfidas al ni plu?... Do la pastroj firme decidis malhonorigi kaj ruinigi Egipton?... Ĉar estas ja klare, ke se Asirio havas ie militon en la malproksima nordo, ĝuste oni devas ataki ĝin kaj per la akiroj relevi la malriĉan reĝan trezorejon kaj la aristokrataron...

Tiu aŭ alia el la junaj sinjoroj kuraĝis demandi la kronprincon: kion li pensas pri la asiriaj barbaroj? La princo silentis, sed la brilo de liaj okuloj kaj kunpremitaj lipoj sufiĉe esprimis liajn sentojn.

― Estas klare ― daŭrigis murmureti la sinjoroj ― ke la dinastio estas sub la povo de l' pastroj, ĝi ne konfidas al la aristokrataro, kaj Egipton minacas grandaj malfeliĉoj...

La mallaŭta kolero rapide aliiĝis en mallaŭtajn interkonsiliĝojn, kiuj eĉ similis konspiron. Sed kvankam tre multaj personoj partoprenis en ĝi, la tro memfida aŭ blindigita pastraro sciis nenion; Sargon, kvankam li antaŭsentis malamon, opiniis tion ne grava.

Li rimarkis, ke la kronprinco ne estas favora por li; la kaŭzo estis, laŭ lia opinio, la okazo en la cirko, kaj ankoraŭ pli la ĵaluzo pro Kama. Konfidante al sia ambasadora netuŝebleco, li trinkis, festenis kaj preskaŭ ĉiuvespere elglitis al la fenicia pastrino, kiu pli kaj pli favore akceptis liajn amindumojn kaj donacojn.

Tia estis la stato de la spiritoj de la plej altaj klasoj kiam foje vespere enkuris en la loĝejon de Ramzes la sankta Mentezufis kaj anoncis, ke li tuj devas vidi la princon.

La korteganoj respondis, ke la princo estas ĉe unu el siaj virinoj, ke ili ne kuraĝas maltranviligi sian sinjoron. Sed kiam Mentezufis pli kaj pli insistis, ili elvokis la kronprincon.

La princo aperis post momento, sen iu ajn kolero.

― Kio? ― demandis li la pastron. ― Ĉu ni havas militon, ke via ekscelenco bonvolas veni al mi en tiel malfrua horo?

Mentezufis atente rigardis Ramzeson kaj profunde ekspiris.

― Vi ne eliris la tutan vesperon? ― demandis li.

― Ne, eĉ unu paŝon.

― Mi do povas doni pri tio mian pastran parolon?

La princo ekmiris.

― Ŝajnas al mi ― respondis li fiere ― ke via parolo ne estas necesa, kiam mi donis mian. Kion tio signifas?...

Ili eliris en apartan ĉambron.

― Ĉu vi scias, sinjoro ― diris la ekscitita pastro ― kio okazis, eble antaŭ unu horo. Lian ekscelencon Sargonon iuj junuloj atakis kaj batis per bastonoj...

― Kiuj?... Kie?...

― Apud la palaco de la fenicia pastrino Kama ― daŭrigis Mentezufis, atente observante la fizionomion de la kronprinco.

― Bravaj knaboj! ― respondis la princo, levante la ŝultrojn. ― Ataki tian koloson!... Mi supozas, ke pli ol unu osto estis rompita tie.

― Sed ataki ambasadoron... Pripensu, nobla sinjoro: ambasadoron, kiun ŝirmas la majesto de Asirio kaj Egipto... ― diris la pastro.

― Ha, ha!... ― ridis la princo. ― Do la reĝo Assar sendas siajn ambasadorojn eĉ al feniciaj dancistinoj?...

Mentezufis konfuziĝis. Subite li ekfrapis sian frunton kaj ekkriis ankaŭ kun rido:

― Rigardu, princo, kia simplulo mi estas, malbone konanta la politikajn ceremoniojn. Mi forgesis, ke Sargon, vaganta nokte apud la domo de suspektinda virino, ne estas ambasadoro, sed ordinara homo!...

Post momento li aldonis:

― Tamen ne bone okazis... Sargon povas fariĝi neamika por ni...

― Pastro!... Pastro!... ― ekkriis la princo, balancante la kapon. ― Vi forgesas, ke Egipto ne bezonas timi, nek zorgi pri tio, ĉu estas por ĝi pli aŭ malpli favora ne nur Sargon, sed eĉ la reĝo Assar mem...

Mentezufis estis tiel konfuzita per la praveco de l' rimarkoj de la reĝa junulo, ke anstataŭ respondi li salutis, murmurante:

― La dioj donacis al vi, princo, la saĝon de l' ĉefpastroj... estu benata ilia nomo!... Mi jam volis ordoni, ke oni serĉu kaj juĝu la junajn aventuristojn; sed nun mi preferas peti konsilon de vi, ĉar vi estas saĝulo super la saĝuloj. Diru do, sinjoro, kiel mi devas agi kun Sargon kaj kun la krimuloj?...

― Antaŭ ĉio atendi ĝis la mateno ― respondis la kronprinco. ― Kiel pastro, vi scias plej bone, ke la dia dormo ofte alportas bonajn konsilojn.

― Kaj se eĉ ĝis morgaŭ mi trovos nenion? ― demandis Mentezufis.

― En ĉiu okazo mi vizitos Sargonon kaj penos forigi el lia memoro ĉi tiun bagatelon.

La pastro adiaŭis la princon kun signoj de l' respekto. Revenante hejmen, li pensis:

"Oni elŝiru la koron el mia brusto: la princo ne partoprenis en tio. Li mem ne batis, nek instigis, li eĉ ne sciis pri la okazo. Kiu tiel malvarme kaj trafe juĝas la aferon, tiu ne povas esti kunkulpulo. En tia okazo mi povas komenci juĝan esploron, kaj se ni ne kvietigos la barbaron, mi transdonos la aventuristojn al la tribunalo. Bela traktato pri amikeco inter du ŝtatoj, kiu komenciĝas per malrespekto al la ambasadoro!..."

En la sekvinta tago la nobla Sargon kuŝis ĝis la tagmezo en felta lito, kio cetere okazis al li tre ofte, post ĉiu drinkado. Apud li sur malalta kanapo sidis la pia Istubar, kun la okuloj fiksitaj sur la plafono, murmuretante preĝojn.

― Istubar ― sopiris la ambasadoro ― ĉu vi estas certa, ke neniu el nia kortego scias pri mia malfeliĉo?

― Kiu povas scii, neniu ja vidis vin?

― Sed Egiptanoj! ― ĝemis Sargon.

― El Egiptanoj scias pri tio nur Mentezufis kaj la princo, kaj tiuj frenezuloj, kiuj kredeble longe ankoraŭ memoros viajn pugnojn.

― Eble iom... eble!... Sed ŝajnas al mi, ke estis inter ili la kronprinco kaj havas la nazon difektitan, se ne rompitan...

― La nazo de la princo estas tute sana, kaj li ne estis tie.

― En tiu okazo ― sopiris Sargon ― la princo devus palisumi kelke el ili. Mi ja estas ambasadoro!... mia korpo estas sankta...

― Kaj mi diras al vi ― konsilis Istubar ― elĵetu la koleron el via koro kaj eĉ ne plendu. Ĉar se oni kondukos la friponojn al la tribunalo, la tuta mondo ekscios, ke la ambasadoro de la plej potenca reĝo Assar havas aferojn kun Fenicianoj, kaj, tio estas ankoraŭ pli kondamninda, vizitas ilin sola, nokte. Kion vi respondos, kiam via morta malamiko, la kanceliero Lik-Bagus, demandos vin: "Sargon, kiujn Fenicianojn vi vidis kaj pri kio vi parolis kun ili, apud ilia templo, nokte?..."

Sargon sopiris, se oni povas nomi sopiro sonojn similajn al la murmuro de leono.

Subite enkuris asiria oficiro. Li ekgenuis, ekfrapis la plankon per la frunto kaj diris al Sargon:

― Lumo de la pupiloj de nia sinjoro!... Antaŭ la perono estas multe da egiptaj sinjoroj kaj altranguloj, kaj en la fronto la kronprinco mem... Li volas eniri ĉi tien, kredeble por respekte honori vin...

Sed antaŭ kiam Sargon sukcesis doni ordonon, en la pordo de la ĉambro aperis la princo. Li forpuŝis la grandegan Asirianon, kiu staris garde, kaj rapide proksimiĝis al la feltoj, kie la konsternita ambasadoro, larĝe malferminte la okulojn, ne sciis kion fari kun sia persono: forkuri nuda en alian ĉambron aŭ sin kaŝi sub la litaĵon?

Sur la sojlo staris kelke da asiriaj oficiroj, mirigitaj per la invado de la kronprinco, kontraŭa al ĉiu etiketo. Sed Istubar faris al ili signon, kaj ili malaperis post la kurteno.

La princo estis sola, li lasis la sekvantaron en la korto.

― Saluton al vi ― diris li ― ambasadoro de la granda reĝo kaj gasto de l' faraono. Mi venis viziti vin kaj demandi: ĉu vi ne bezonas ion? Se vi havas tempon kaj deziron, mi volas, ke vi akompanata de mi trarajdu la urbon sur ĉevalo el la ĉevalejo de mia patro, kiel konvenas al la ambasadoro de la potenca Assar, kiu vivu eterne!

Sargon aŭskultis kuŝante kaj ne komprenis eĉ unu vorton. Kiam Istubar tradukis al li la paroladon de la princo, la ambasadoro estis tiel ravita, ke li komencis bati la feltojn per la kapo, ripetante la vortojn: "Assar kaj Ramzes".

Kiam li trankviliĝis kaj petis pardonon de la princo pro la mizera stato, en kiu lin trovis tiel eminenta gasto, li aldonis:

― Ne riproĉu min, sinjoro, ke tera vermo kaj ŝtupo de l' trono, tia kiel mi, tiel strange montras sian ĝojon pro via alveno. Sed mi ekĝojis duoble. Unue, trafis min supertera honoro; due, ĉar mi pensis en mia malsaĝa kaj mizera koro, ke vi, sinjoro, estis la kaŭzo de mia hieraŭa malfeliĉo. Ŝajnis al mi, ke inter la bastonoj, kiuj falis sur mian dorson, mi sentis vian bastonon, batantan forte...

La trankvila Istubar tradukis ĉion al la princo, vorton post vorto. La princo respondis kun vere reĝa memrespekto:

― Vi eraris, Sargon. Se ne tio, ke vi mem konfesis vian kulpon, mi tuj ordonus kalkuli sur via dorso kvindek bastonbatojn, por ke vi memoru, ke tiaj kiel mi, ne atakas are unu homon, nek nokte.

Istubar ne finis ankoraŭ la tradukon de la respondo, kiam Sargon jam alrampis al la princo kaj ĉirkaŭprenis liajn piedojn, kriante:

― Granda sinjoro!... Granda reĝo!... Gloro al Egipto, ke ĝi posedas tian estron!

La princo daŭrigis:

― Jen kion ankoraŭ mi diros al vi, Sargon. Se vi estis atakita hieraŭ, mi certigas vin, ke neniu el miaj korteganoj faris tion. Ĉar mi opinias, ke tia koloso kiel vi devus rompi la kranion de pli ol unu. Ĉiuj miaj estas sanaj.

― Li diras la veron kaj parolas saĝe! ― murmuretis Sargon al Istubar.

― Sed kvankam la malbela ago ne estis farita per mia kulpo, nek de miaj korteganoj, tamen mi sentas la devon kvietigi vian koleron kontraŭ la urbo, en kiu oni akceptis vin tiel malrespekte. Jen kial mi persone vizitis vian dormoĉambron, jen kial mi malfermas por vi mian domon en ĉiu tempo, kiam vi volos viziti min. Jen kial... mi petas vin akcepti de mi ĉi tiun malgrandan donacon...

Dirante tion, la princo elprenis el sub la tuniko ĉenon, ornamitan per rubenoj kaj safiroj.

La kolosa Sargon ekploris, kio kortuŝis la princon, sed lasis Istubaron indiferenta. La pastro sciis, ke Sargon havas larmojn, ĝojon kaj koleron ĉiam pretajn, kiel ambasadoro de saĝa reĝo.

La vic-reĝo restis ankoraŭ unu momenton kaj adiaŭis la ambasadoron. Forirante li pensis, ke tamen Asirianoj, malgraŭ la barbareco, ne estas malbonaj homoj, se ili ŝatas la grandanimecon.

Sargon estis tiel ekscitita, ke li ordonis tuj alporti vinon kaj trinkis, trinkis de la tagmezo ĝis la vespero.

Malfrue post la subiro de la suno, la pastro Istubar eliris el la ĉambro de Sargon kaj baldaŭ revenis, sed tra kaŝita pordo. Post li aperis du homoj en nigraj manteloj. Kiam ili forpuŝis de l' vizaĝo la kapuĉojn, Sargon rekonis en unu la ĉefpastron Mefreson, en la alia la profeton Mentezufison.

― Ni alportas al vi, nobla rajtigito, bonan novaĵon ― diris Mefres.

― Povu mi komuniki al vi similan! ― ekkriis Sargon. ― Sidiĝu, sanktaj kaj eminentaj viroj. Kvankam mi havas ruĝajn okulojn, parolu al mi, kvazaŭ mi estus tute sobra. Ĉar ankaŭ ebria mi havas prudenton, eble eĉ pli bonan... Ĉu ne vere, Istubar?...

― Vi povas paroli ― subtenis lin la Ĥaldeano.

― Hodiaŭ ― komencis Mentezufis ― mi ricevis leteron de lia ekscelenco, la ministro Herhor. Li skribas al ni, ke lia sankteco, la faraono (li vivu eterne!) atendas vin en sia belega palaco apud Memfiso, kaj ke lia sankteco (li vivu eterne!) estas favora por la traktato kun vi.

Sargon ŝanceliĝis sur la feltaj matracoj, sed havis preskaŭ konsciajn okulojn.

― Mi veturos ― respondis li ― al lia sankteco, la faraono (li vivu eterne!), mi metos en la nomo de mia sinjoro sigelon sur la traktato, se ĝi estos skribita sur brikoj, per kojnformaj literoj... ĉar viajn mi ne komprenas. Mi kuŝos sur la ventro tutan tagon antaŭ lia sankteco (li vivu eterne!), se tio estos necesa, kaj mi subskribos la traktaton... Sed kiel vi plenumos ĝin... ha!... ha!... ha!... tion mi ne scias... ― finis li per maldelikata rido.

― Kiel vi kuraĝas, servisto de la granda Assar, dubi pri la bona volo kaj intenco de nia monarĥo?... ― ekkriis Mentezufis.

Sargon iom rekonsciiĝis.

― Mi ne parolas pri lia sankteco ― respondis li ― sed pri la kronprinco...

― Li estas plena de saĝo junulo, kiu sen ŝanĉeliĝo plenumos la volon de l' patro kaj de la plej alta pastra kolegio ― diris Mefres.

― Ha!... ha!... ha!... ― ree ridis la ebria barbaro. ― Via princo... Ho dioj, tordu miajn artikojn, se mi ne diras la veron: mi dezirus, ke Asirio havu tian kronprincon...

Nia asiria kronprinco estas saĝulo, estas pastro... Antaŭ kiam li ekiras al la milito, li antaŭe rigardas la stelojn sur la ĉielo, poste al la kokinoj sub la voston... Via rigardus: kiom da soldatoj li havas kaj kie estas la tendaro de la malamiko? kaj falus sur lian nukon, kiel aglo sur ŝafon. Jen estas ĉefo!... jen reĝo!... Li ne apartenas al tiuj, kiuj obeas la konsilojn de la pastroj... Li prenos konsilon de sia propra glavo, kaj vi devos plenumi liajn ordonojn... Kaj tial, kvankam mi subskribos kun vi la traktaton, mi diros al mia sinjoro, ke post la malsana reĝo kaj la saĝaj pastroj, sin kaŝas ĉi tie juna kronprinco: leono kaj bovo en unu persono... kiu havas mielon en la buŝo kaj tondrojn en la koro...

― Kaj vi diros malveron ― interrompis Mentezufis. ― Ĉar nia princo, kvankam vivega kaj iom diboĉa, kiel ordinare la junuloj, scias tamen respekti la konsilojn de l' saĝuloj kaj la plej altajn oficojn en la lando.

Sargon balancis la kapon.

― Ho vi saĝuloj!... kleraj en la libroj!... konantaj la vojojn de la steloj!... ― diris li moke. ― Mi simplulo, ordinara generalo, kiu sen stampilo ne ĉiam scius subskribi mian nomon... Vi saĝuloj, kaj mi simplulo, sed, pro la barbo de mia sinjoro, mi ne ŝanĝus mian simplecon je via saĝo...

Ĉar vi estas homoj, por kiuj malfermiĝis la mondo de la brikoj kaj papirusoj, sed fermiĝis la vera mondo, en kiu ni ĉiuj vivas. Mi simplulo! sed mi havas hundan flarsenton. Kiel hundo de malproksime sentas urson, tiel mi, per mia ruĝa nazo, ekkonas heroon.

Vi donos konsilojn al la princo!... Sed jam hodiaŭ li sorĉis vin, kiel serpento kolombojn. Mi almenaŭ ne trompas min mem, kaj kvankam la princo estas bona por mi, mi sentas tra la haŭto, ke min kaj miajn Asirianojn li malamas, kiel tigro elefanton... Ha!... ha!... Donu nur al li armeon, kaj post tri monatoj li estos apud Ninivo, se... sur la vojo naskiĝos al li soldatoj anstataŭ perei...

― Eĉ se vi dirus veron ― interrompis Mentezufis ― eĉ se la princo volus iri al Ninivo, li ne iros.

― Kaj kiu haltigos lin, kiam li estos faraono?

― Ni.

― Vi?... Vi!... Ha!... ha!... ha! ― ridis Sargon. ― Vi ĉiam pensas, ke la junulo eĉ ne antaŭsentas nian traktaton... Kaj mi... kaj mi... ha!... ha!... ha!... mi permesus min senhaŭtigi kaj palisumi, ke li jam scias ĉion... Ĉu Fenicianoj estus tiel trankvilaj, se ili ne estus certaj, ke la juna egipta leono ŝirmos ilin kontraŭ la asiria bovo?

Mentezufis kaj Mefres kaŝe rigardis unu la alian. Preskaŭ teruris ilin la genieco de la barbaro, kiu sentime esprimis tion, kion ili tute ne atentis.

Kaj efektive: kio okazus, se la kronprinco divenus iliajn intencojn, aŭ eĉ volus impliki ilin?...

El la momenta embaraso savis ilin Istubar, ĝis nun silenta.

― Sargon ― diris li ― kial vi miksas vin en fremdajn aferojn. Via devo estas fari kun Egipto traktaton tian, kian deziras nia sinjoro. Kaj kion scias, kion ne scias, kion faros, kion ne faros ĝia kronprinco, tio ne estas via afero. Se la plej alta, eterne vivanta konsilantaro de l' pastroj certigas nin, la traktato estos plenumita. Kiel? tio ne estas nia afero.

La seka tono, kun kiu diris tion Istubar, kvietigis la senbridan fantazion de la asiria rajtigito. Sargon balancis la kapon kaj murmuris:

― En tia okazo mi bedaŭras la knabon!... Li estas granda batalisto, grandanima sinjoro...