<< ĈAPITRO XXIV B. Prus: La Faraono

ĈAPITRO XXV

En la sama tago, en Memfiso, la Feniciano Dagon, la fama bankiero de la kronprinco, kuŝis sur kanapo en la verendo de sia palaco. Ĉirkaŭis lin bonodoraj arbetoj pinglaj, kulturataj en vazoj. Du nigraj sklavoj ventumis lin, kaj li ludante kun juna simio aŭskultis la kontojn, kiujn legis al li lia skribisto.

En ĉi tiu momento sklavo, armita per glavo, lanco kaj ŝildo (la bankiero amis la militistajn kostumojn) anoncis Rabsunon, kiu estis fenica komercisto, loĝanta en Memfiso.

La gasto eniris, profunde salutante, kaj tiamaniere mallevis la palpebrojn, ke Dagon ordonis al la skribisto kaj sklavoj foriri. Poste, kiel homo singarda, li esploris ĉiujn angulojn kaj diris al la gasto:

― Ni povas paroli.

Rabsun komencis sen antaŭparolo:

― Ĉu via nobleco scias, ke venis de Tiro la princo Hiram?...

Dagon eksaltis sur la kanapo.

― La lepro falu sur lin kaj sur lian princlandon!... ― kriegis li.

― Li ĝuste diris al mi ― daŭrigis trankvile la gasto ― ke inter vi estas malkompreno...

― Malkompreno?... ― kriis Dagon. ― Ĉi tiu rabisto ŝtelis min, ruinigis, detruis... Kiam mi sendis miajn ŝipojn, post aliaj tiraj, al la okcidento serĉi arĝenton, la pilotoj de la fripono Hiram ĵetis sur ilin fajron kaj volis depuŝi ilin sur malprofundegaĵon. Jes, kaj miaj ŝipoj revenis kun nenio, duone bruligitaj kaj rompitaj... La fajro ĉiela bruligu lin!... ― finis furioze la bankiero.

― Kaj se Hiram havas por via nobleco bonan aferon? ― demandis flegme la gasto.

La ventego, kiu furiozis en la brusto de Dagon, tuj kvietiĝis.

― Kian aferon li povas havi por mi? ― diris li per tute trankvila voĉo.

― Li mem diros tion al via nobleco, sed li ja devas antaŭe vidi vin.

― Do li venu ĉi tien.

― Li pensas, ke via nobleco devas veni al li. Li ja estas membro de la plej alta kolegio en Tiro.

― Mortaĉu li, antaŭ kiam mi venos al li!... ― ekkriis ree kolere la bankiero.

La gasto proksimigis la seĝon al la kanapo kaj frapis la riĉulon je la femuro.

― Dagon ― diris li ― ne estu malsaĝa.

― Kial mi ne estas saĝa kaj kial vi, Rabsun, ne nomas min: "Via nobleco"?...

― Dagon, ne estu malsaĝa!... ― diris la gasto per konvinka tono, ― Se vi ne iros al li, kiel vi faros aferon?

― Vi Rabsun, vi estas malsaĝa! ― ree eksplodis la bankiero. ― Ĉar se mi irus al Hiram, ― sekiĝu mia mano, se mi mensogas ― mi perdus per tia ĝentilaĵo duonon da profito.

La gasto konsideris momenton kaj respondis:

― Nun vi diris saĝan vorton. Venu al mi, kaj Hiram ankaŭ venos kaj ĉe mi ambaŭ vi priparolos la aferon.

Dagon klinis la kapon al li kaj ruze fermetante la okulon demandis:

― Eh, Rabsun!... Diru tuj: Kion li donis al vi?

― Por kio?

― Por tio, ke mi venos al vi kaj faros aferon kun ĉi tiu favulo.

― Tio estas afero por la tuta Fenicio, mi do ne bezonas profiton en ĝi ― respondis indignante Rabsun.

― La ŝuldantoj tiel pagu al vi, kiel tio estas vera!

― Ili tute ne pagu al mi, se mi ion profitos en ĉi tiu afero! Ne perdu nur Fenicio! ― ekkriis kolere Rabsun.

Ili disiĝis.

Vespere la nobla Dagon eniris en sessklavan portilon. Antaŭiris du kuristoj kun bastonoj kaj du kun torĉoj; post la portilo iris kvar servistoj, armitaj de la kapo ĝis la piedoj, ne por sendanĝereco, sed ĉar Dagon de iom da tempo sin ĉirkaŭadis per homoj armitaj, kiel kavaliro.

Li majeste eliris el la portilo kaj subtenata de du homoj (tria portis post li ombrelon) eniris en la domon de Rabsun.

― Kie estas ĉi tiu... Hiram? ― demandis li fiere la mastron.

― Li ne estas ĉi tie.

― Kiel?... mi do atendos lin?

― Li ne estas en ĉi tiu ĉambro, sed en la tria, ĉe mia edzino ― respondis la mastro. ― Li nun faras viziton al mia edzino.

― Mi ne iros tien!... ― diris la bankiero, sidiĝante sur la kanapo:

― Vi iros en la duan ĉambron kaj en la sama momento li eniros tien. Post mallonga kontraŭstaro, Dagon cedis kaj post momento, laŭ signo de la mastro, li eniris en la duan ĉambron. Samtempe, el la internaj ĉambroj eliris homo, nealta, kun griza barbo, vestita per ore brodita togo kaj kun ora ringo sur la kapo.

― Jen estas ― diris la mastro, starante en la mezo ― lia alteco la princo Hiram, membro de la plej alta tira kolegio... Jen estas la nobla Dagon, la bankiero de l' kronprinco, vic-reĝo de Malsupra Egipto.

La du altranguloj salutis unu la alian kun brakoj, krucitaj sur la brusto, kaj sidiĝis ĉe apartaj tabloj en la mezo de la salono. Hiram forpuŝis la tunikon por montri grandan oran medalon sur la kolo; responde, Dagon komencis ludi kun granda ora ĉeno, kiun li ricevis de la princo Ramzes.

La maljunulo diris:

― Mi, Hiram, salutas vin, sinjoro Dagon, deziras al vi grandan riĉaĵon kaj sukceson en la aferoj.

― Mi, Dagon, salutas vin, sinjoro Hiram, kaj deziras al vi la samon, kion vi deziras al mi.

― Vi jam komencas malpaci?... ― interrompis kolere Hiram.

― En kio mi malpacas?... Rabsun, diru vi, ĉu mi malpacas?...

― Prefere viaj noblecoj parolu pri la aferoj ― respondis la mastro.

Post momenta konsidero Hiram komencis:

― Viaj amikoj de Tiro sendas al vi per mi salutojn.

― Nur tion ili sendas al mi ― demandis Dagon per moka tono.

― Kion vi deziras, ke oni sendu al vi? ― respondis Hiram, plilaŭtigante la voĉon.

― Silenton!... Pacon!... ― interrompis la mastro.

Hiram kelke da fojoj spiris profunde kaj diris:

― Tio estas vera, ke ni bezonas pacon... Malfacilaj tempoj venas por Fenicio...

― Ĉu la maro subakvigis Tiron aŭ Sidonon?... ― demandis Dagon kun rideto.

Hiram kraĉis kaj demandis:

― Kial vi estas tiel kolera hodiaŭ?...

― Mi ĉiam estas kolera, kiam oni ne nomas min via nobleco...

― Kaj kial vi ne nomas min via alteco?... Mi ja estas princo!...

― Eble en Fenicio ― respondis Dagon. ― Sed jam en Asirio, ĉe iu ajn satrapo tri tagojn vi atendas aŭdiencon en la vestiblo, kaj kiam oni akceptas vin, vi kuŝas sur la ventro, kiel ĉiu fenicia komercisto.

― Kaj vi, sinjoro, kion vi farus en ĉeesto de sovaĝa homo, kiu povas vin palisumi?... ― ekkriis Hiram.

― Kion mi farus, mi ne scias ― diris Dagon. ― Sed en Egipto mi sidas sur la sama kanapo kun la kronprinco, kiu nun estas vic-reĝo.

― Pacon, via nobleco!... Pacon, via alteco!... ― penis trankviligi ilin la mastro.

― Ĉi tiu sinjoro estas ordinara fenicia komercisto, kiu ne volas respekte agi kun mi... ― ekkriis Dagon.

― Mi havas cent ŝipojn!... ― kriegis Hiram.

― Kaj lia sankteco, la faraono, havas dudek mil urbojn, urbetojn kaj vilaĝojn...

― Viaj noblecoj dronigos ĉi tiun aferon kaj la tutan Fenicion!... ― interrompis Rabsun per jam pli laŭta voĉo.

Hiram kunpremis la pugnojn, sed eksilentis kaj momenton ripozis.

― Vi devas tamen konfesi, via nobleco, ― diris li al Dagon post momento, ― ke el ĉi tiuj dudek mil urboj lia sankteco reale posedas ne multe.

― Ĉu vi volas diri, via alteco ― respondis Dagon ― ke sep mil urboj apartenas al la temploj kaj sep mil al la grandaj sinjoroj?... Tamen restas ankoraŭ nete por lia sankteco ses mil...

― Ne tute! Ĉar se de tio via nobleco deprenos ĉirkaŭ tri mil, kiuj apartenas kiel garantiaĵo al la pastroj, kaj du mil luataj de niaj Fenicianoj...

― Via alteco diras la veron ― respondis Dagon.- Tamen restas al lia sankteco ĉirkaŭ mil urboj tre riĉaj...

― Ĉu fripono vin kaptis?... ― kriis nun Rabsun. ― Vi nun kalkulos la urbojn de l' faraono, la pesto ĝin...

― Pst!... ― murmuretis Dagon, salte leviĝante de la seĝo.

― Kiam malfeliĉo pendas super Fenicio!... ― finis Rabsun.

― Fine mi eksciu, kia malfeliĉo... ― interrompis Dagon.

― Permesu do paroli al Hiram, kaj vi ekscios ― respondis la mastro.

― Li parolu...

― Ĉu via nobleco scias, kio okazis en la gastejo "Sub Ŝipo", ĉe nia frato Asarhadon?... ― komencis Hiram.

― Mi ne havas fratojn inter drinkejistoj!... ― respondis moke Dagon.

― Silentu!... ― kriegis furioze Rabsun kaj kaptis sian ponardon je la tenilo. ― Vi estas malsaĝa, kiel hundo, kiu bojas dormante...

― Kial li koleras, tiu... tiu komercisto de ostoj?... ― respondis Dagon kaj li ankaŭ prenis sian tranĉilon.

― Silenton!... Pacon!... ― trankviligis ilin la maljuna princo, sed ankaŭ li mallevis sian sekan manon al la zono.

Unu momenton tremis iliaj lipoj kaj brilis la okuloj. Fine Hiram, kiu trankviliĝis unua, rekomencis, kvazaŭ nenio estus okazinta.

― Antaŭ kelke da monatoj ekloĝis en la gastejo de Asarhadon iu Phut, de la urbo Harran...

― Li venis por repreni dek talentojn de iu pastro ― interrompis Dagon.

― Kaj poste? ― demandis Hiram.

― Li trovis favoron ĉe pastrino kaj laŭ ŝia konsilo forveturis serĉi ŝuldanton en Teboj.

― Vi havas saĝon de infano kaj langon de virino ― diris Hiram. ― Ĉi tiu Harranano ne estas Harranano, sed Ĥaldeano, lia nomo ne estas Phut, sed Beroes...

― Beroes?... Beroes?... ― ripetis Dagon, penante rememori. ― Mi ie aŭdis ĉi tiun nomon...

― Vi aŭdis!... ― diris malestime Hiram. ― Beroes estas la plej saĝa pastro en Babilono, konsilanto de la asiriaj princoj kaj de la reĝo mem....

― Li estu konsilanto, se nur ne de la faraono, tio estas indiferenta por mi ― diris la bankiero.

Rabsun leviĝis de la seĝo kaj minacante al Dagon per la pugnoj antaŭ la okuloj, ekkriis:

― Vi porko, grasigita per la faraonaj lavakvoj. Vin Fenicio interesas tiom, kiom min Egipto... Se vi povus, vi por draĥmo vendus la patrujon... hundo... leprulo!...

Dagon paliĝis kaj respondis per trankvila tono:

― Kion babilas ĉi tiu butikisto?... En Tiro estas miaj filoj kaj lernas la marveturadon; en Sidono loĝas mia filino kun la edzo... Duonon de mia havo mi pruntis al la plej alta kolegio, kvankam mi ne havas por tio eĉ dek procentojn. Kaj ĉi tiu butikisto diras, ke Fenicio estas indiferenta por mi!...

Rabsun, aŭskultu min ― aldonis li post momento. ― Mi deziras al via edzino kaj infanoj kaj al la ombroj de viaj patroj, ke vi tiel zorgu pri ili, kiel min interesas ĉiu fenicia ŝipo, ĉiu ŝtono de Tiro kaj Sidono, eĉ de Zarpat aŭ Aĥsib...

― Dagon diras la veron ― intermetis Hiram.

― Por mi Fenicio estas indiferenta! ― daŭrigis la bankiero. ― Kaj kiom da Fenicianoj mi venigis ĉi tien, por ke ili riĉiĝu, kaj kiom mi havas de tio?... Por mi Fenicio estas indiferenta!... Hiram ruinigis du miajn ŝipojn kaj senigis min je grandaj profitoj, tamen pro la aferoj de Fenicio mi sidiĝis kun li en la sama ĉambro...

― Ĉar vi pensis, ke vi priparolos, kiel trompi iun ― diris Rabsun.

― Pensu vi tiel pri la morto, malsaĝulo!... ― respondis Dagon. ― Ĉu mi estas infano kaj ne komprenas, ke kiam Hiram venas Memfison, li ne faras tion por negoco. Oh vi Rabsun!... Vi devus du jarojn balai ĉe mi la ĉevalejon...

― Sufiĉe!... ― kriis Hiram, batante la tablon per la pugno.

― Neniam ni finos kun tiu ĥaldea pastro ― murmuretis Rabsun kun tia trankvilo, kvazaŭ ne lin oni insultis antaŭ momento.

Hiram ektusis kaj komencis:

― Ĉi tiu homo vere havas domon kaj teron en Harran kaj tie oni nomas lin Phut. Li ricevis leterojn de la ĥetaj komercistoj al la komercistoj sidonaj, kaj tial nia karavano akceptis lin. Li bone parolas fenicie, pagas honeste, postulas nenion eksterordinaran, tial niaj homoj eĉ tre amis lin.

Sed ― daŭrigis Hiram, gratante sian barbon ― kiam leono sin kovras per bova haŭto, ĉiam oni povas vidi almenaŭ pecon de lia vosto. Tiu Phut estis terure saĝa kaj memfida: la estro de la karavano sekrete faris revizion en liaj pakaĵoj. Li trovis nenion, nur medalon de la diino Astarte. La medalo pikis la koron de la estro de l' karavano. De kie Ĥeto havas fenician medalon?...

Kiam ili venis Sidonon, tuj li komunikis tion al la feniciaj estroj kaj de tiu tempo nia sekreta polico havis okulon sur Phut.

Sed li estas tiel saĝulo, ke post kelke da tagoj ĉiuj ekamis lin en Sidono. Li preĝis kaj faris aferojn nur kun Fenicianoj, kaj li tiel trompis ĉiujn, ke la observado de la polico ĉesis kaj li trankvile atingis Memfison.

Tie oni ree komencis observi lin, sed trovis nenion; oni nur konjektis, ke li devas esti granda sinjoro, ne simpla harrana burĝo. Unue Asarhadon malkovris okaze (eĉ ne malkovris; sed nur trovis postsignojn); ke la nomanta sin Phut pasigis unu tutan nokton en la malnova templo de Set, kies graveco estas tre granda ĉi tie...

― Tien eniras nur la ĉefepiskopoj por plej gravaj aferoj ― intermetis Dagon.

― Eĉ tio signifus nenion ― daŭrigis Hiram. ― Sed unu el niaj komercistoj revenis antaŭ unu monato de Babilono, kun strangaj novaĵoj. Por granda donaco iu kortegano de la babilona satrapo diris al li, ke malfeliĉo pendas super Fenicio!...

― Vin prenos Asirianoj ― parolis la kortegano al nia komercisto ― kaj Izraelidojn prenos Egiptanoj. Por tiu ĉi afero eĉ forveturis al la tebaj pastroj la granda ĥaldea pastro Beroes kaj faros kun ili traktaton.

― Vi devas scii ― daŭrigis Hiram ― ke la ĥaldeaj kaj egiptaj pastroj estas kvazaŭ fratoj. Beroes estas grava persono en la kortego de la reĝo Assar, do la novaĵo pri tiu traktato povas esti tre vera.

― Por kio Asirianoj bezonas Fenicion?... ― demandis Dagon, mordante la ungojn.

― Kaj por kio la ŝtelisto bezonas fremdan grenejon?... ― respondis Hiram.

― Kion povas signifi la traktato de Beroes kun la egiptaj pastroj?...

― demandis medite Rabsun.

― Vi malsaĝa!... ― respondis Dagon. ― La faraono faras nur tion, kion decidas la pastroj.

― Estos ankaŭ traktato kun la faraono, mi certigas vin! ― interrompis Hiram. ― En Tiro ni scias certe, ke veturas Egipton kun granda sekvantaro kaj donacoj asiria ambasadoro Sargon... Li volas, kiel li diras, vidi Egipton kaj interkonsenti kun la ministroj, ke en la egiptaj aktoj oni ne skribu, ke Asirio pagas tributon al la faraono. Sed en la realeco li veturas fari traktaton pri la divido de la landoj, kiuj kuŝas inter nia maro kaj la rivero Eŭfrato.

― La tero englutu ilin! ― ekkriis Rabsun.

― Kion vi pensas pri tio, Dagon?... ― demandis Hiram.

― Kion vi farus, se efektive vin atakus Assar?...

Hiram ektremis de kolero.

― Kion?... ― ni suriros niajn ŝipojn kun niaj familioj kaj trezoroj, kaj al ĉi tiuj hundoj ni lasos la ruinojn de l' urboj kaj putrantajn kadavrojn de l' sklavoj... Ĉu ni ne konas landojn, pli grandajn kaj pli belajn ol Fenicio; kie oni povas fondi novan patrujon, pli riĉan, ol ĉi tiu?...

― La dioj gardu nin de tia ekstremo! ― diris Dagon.

― Jes, ni devas savi la nunan Fenicion de neniigo ― diris Hiram. ― Kaj vi, Dagon, povas multon fari en ĉi tiu afero....

― Kion mi povas?...

― Vi povas ekscii de la pastroj: ĉu estis ĉe ili Beroes kaj ĉu ili faris la interkonsenton.

― Terure malfacila afero! ― murmuretis Dagon. ― Sed eble mi trovos pastron, kiu diros al mi.

― Vi povas en la kortego de la faraono malhelpi la traktaton kun Sargon.

― Tre malfacile... ― Mi sola ne sukcesos tion fari...

― Mi estos kun vi, kaj oron liveros Fenicio. Jam hodiaŭ oni kolektas imposton.

― Mi mem donos du talentojn ― murmuretis Rabsun.

― Mi donos dek ― diris Dagon. ― Sed kion mi ricevos por mia laboro?...

― Kion?... ― Dek ŝipojn ― respondis Hiram.

― Kaj kiom vi gajnos? ― demandis Dagon.

― Ĉu ne sufiĉas al vi? Vi do ricevos dekkvin...

― Mi demandas: Kion vi gajnos ― insistis Dagon.

― Mi donos al vi dudek. Sufiĉe?

― Bone. Sed vi montros al mi la vojon al la lando de l' arĝento?

― Ni montros.

― Ankaŭ la landon, kie vi prenas la stanon?

― Bone.

― Ankaŭ tiun, kie naskiĝas la sukceno? ― fine diris Dagon.

― Mortaĉu vi fine!... ― respondis la nobla princo Hiram, etendante al li la manon. ― Sed vi ne havos plu malbonan koron por mi pro tiuj du barkoj?

Dagon eksopiris.

― Mi penos forgesi. Sed... kian riĉaĵon mi havus, se vi tiam ne estus forpelintaj min!...

― Sufiĉe!... ― intermetis Rabsun. ― Parolu pri Fenicio.

― Per kiu vi ekscios pri Beroes kaj pri la traktato ― demandis Hiram.

― Ne demandu, danĝere estas paroli, ĉar en tio partoprenos pastroj.

― Kaj per kiu vi povus neniigi la traktaton?

― Mi pensas... mi pensas, ke eble nur per la kronprinco. Mi havas multe da liaj kvitancoj.

Hiram levis la manon supren kaj respondis:

― La kronprinco, tre bone, ĉar li estos faraono, eble eĉ baldaŭ.

― Pst!... ― interrompis Dagon, batante la tablon per la pugno. ― Perdu vi la langon pro tia babilado!...

― Jen porko!... ― ekkriis Rabsun, minacante per la pugno antaŭ la okuloj de la bankiero.

― Jen malsaĝa butikisto! ― respondis Dagon kun moka rideto. ― Vi, Rabsun, devus vendi sekigitajn fiŝojn kaj akvon en la stratoj, sed ne miksi vin en la interŝtatajn aferojn. Bova hufo, ŝmirita de egipta koto, havas multe pli da saĝo, ol vi, kiu loĝas kvin jarojn en la egipta ĉefurbo!... Manĝu vin la porkoj!...

― Silenton!... Silenton!... ― intermetis Hiram. ― Vi ne permesas al mi fini...

― Parolu, ĉar vi estas saĝa kaj vin komprenas mia koro ― diris Rabsun.

― Se vi, Dagon, havas influon sur la kronprincon, tio estas tre bona ― daŭrigis Hiram. ― Ĉar se la kronprinco volos havi traktaton kun Asirio, estos traktato, ― traktato skribita per nia sango, ― sur niaj haŭtoj. Sed se la kronprinco deziros militon kontraŭ Asirio, li faros militon, eĉ se la pastroj alvokos kontraŭ li la helpon de ĉiuj dioj. ―

― Pst! ― intermetis Dagon ― se la pastroj volos, la traktato estos, sed eble ili ne volos...

― Kaj tial, Dagon, ― diris Hiram ― ni devas havi sur nia flanko ĉiujn militestrojn.

― Tio estas ebla...

― Kaj la nomarĥojn...

― Ankaŭ ebla...

― Kaj la kronprincon ― daŭrigis. Hiram. ― Se vi sola puŝos lin al la milito kontraŭ Asirio, vanaj restos viaj penoj. La homo, kiel harpo, havas multe da kordoj, kaj oni devas ludi ilin per dek fingroj: vi, Dagon, estas nur unu fingro.

― Mi ja ne povas min disŝiri en dek partojn...

― Sed vi povas esti kiel unu mano, kiu havas kvin fingrojn. Vi devas agi tiel, ke neniu sciu, ke vi deziras la militon, sed ke ĉiu kuiristo de la kronprinco deziru la militon, ke ĉiuj banistoj, portistoj, skribistoj, oficiroj, veturigistoj, ke ili ĉiuj deziru la militon kontraŭ Asirio, kaj ke la kronprinco aŭdu pri tio de la mateno ĝis la nokto, kaj eĉ kiam li dormas...

― Tio estos farita.

― Kaj ĉu vi konas liajn amatinojn? ― demandis, Hiram.

Dagon eksvingis la manon.

― Malsaĝaj knabinoj ― respondis li. ― Ili nur zorgas pri kostumoj, kolorigiloj kaj parfumoj... Sed de kie venas la parfumoj kaj kiu alportas ilin Egipton, pri tio ili scias nenion.

― Oni devas doni al li amatinon, kiu scias pri tio ― diris Hiram.

― Sed kie trovi ŝin?... ― demandis Dagon: ― Ah, mi havas!... ― ekkriis li, frapante sian frunton. ― Ĉu vi konas Kaman, la pastrinon de Astarte?...

― Kio?... ― interrompis Rabsun. ― Pastrino de la sankta diino Astarte estos amatino de Egiptano?...

― Vi preferus, ke ŝi estu via?... ― mokis Dagon. ― Ŝi eĉ estos nomita ĉefpastrino, se estos necese proksimigi ŝin al la kortego...

― Vi diras la veron ― jesis Hiram.

― Sed tio estas sakrilego!... ― indignis Rabsun.

― Kaj tial la pastrino, kiu ĝin faros, povos morti ― intermetis la respektinda Hiram.

― Nur ne malhelpu nin ĉi tiu Hebreino, Sara ― diris Dagon post momenta silento. ― Ŝi atendas infanon, kiun la princo amas jam hodiaŭ. Kaj se naskiĝus filo, ĉiuj virinoj estus forpuŝitaj flanken.

― Ni havos monon ankaŭ por Sara ― diris Hiram.

― Ŝi prenos nenion ― eksplodis Dagon. ― Ŝi, mizera, forpuŝis multekostan oran pokalon, kiun mi mem alportis al ŝi...

Hiram balancis la kapon.

― Ne indas zorgi pri tio ― diris li. ― Kien ne trafos la oro, tien trafos patro, patrino aŭ amatino. Kaj kien ne trafos amatino, tien atingos...

― Tranĉilo... ― siblis Rabsun.

― Veneno... ― murmuretis Dagon.

― Tranĉilo estas tre maldelikata ilo... ― konkludis Hiram.

Li karesis la barbon, ekmeditis, fine leviĝis kaj eltiris el sub la ĉemizo purpuran rubandon, al kiu estis ligitaj tri oraj amuletoj kun bildo de la diino Astarte. Li prenis tranĉilon el sub la zono, distranĉis la rubandon en tri partojn kaj du pecojn kun la amuletoj donis al Dagon kaj Rabsun.

Poste ili ĉiuj de la mezo de l' ĉambro iris en la angulon, kie staris flugila statuo de la diino; ili krucis la manojn sur la brustoj, kaj Hiram komencis paroli per mallaŭta, sed klara voĉo:

― Al vi, patrino de la vivo, ni ĵuras fidele plenumi nian interkonsenton kaj ne ekripozi pli frue, ol ni antaŭgardos niajn sanktajn urbojn de la malamikoj, kiujn ekstermu la malsato, pesto kaj fajro!...

Se iu el ni ne respektus la promeson, aŭ perfidus la sekreton, falu sur lin malfeliĉoj kaj malhonoroj... Tordu la malsato liajn internaĵojn kaj la dormo flugu de liaj sangaj okuloj... Sekiĝu la mano de tiu, kiu kurus helpi lin, ekkompatinte lian mizeron. Sur lia tablo, la pano fariĝu putraĵo, kaj la vino ― infektita sango... Pereu liaj infanoj kaj plenigu lian domon bastardoj, kiuj kraĉos sur lin kaj lin elpelos... Li agoniu longajn tagojn, sola, kaj lian abomenan kadavron akceptu nek tero, nek akvo, ĝi ne estu bruligita de la fajro, nek manĝita de la sovaĝaj bestoj!...

Tiel estu!...